Stelo (monunuo): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Denniss (diskuto | kontribuoj)
Linio 39: Linio 39:
| En la bildflanko de la monero aperas [[gufo]], tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la [[gufujo]].
| En la bildflanko de la monero aperas [[gufo]], tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la [[gufujo]].
|-
|-
|colspan="2"| [[Dosiero:3 steloj plastaj ambaŭflanke.jpg.JPG|120px]]
|colspan="2"| [[Dosiero:3 steloj plastaj ambaŭflanke.jpg|120px]]
| 3★
| 3★
| En la bildflanko de la monero aperas [[Papago]], tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago.
| En la bildflanko de la monero aperas [[Papago]], tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago.

Kiel registrite je 17:55, 21 okt. 2013

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Stelo, Stelo (figuro) kaj STELO.

En la Esperanto-kulturo, la stelo estas la nomo de du internacia monunuoj, unu historio kaj unu nuntempe uzata en kelkaj brazilaj kaj eŭropaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj.

Historio

Historie, la monunuo stelo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo. Ĝi estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.

Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupronikelo).

En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.

Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.

Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.

En la moderna videokurso de Esperanto, "Pasporto al la tuta mondo", oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.

Kupono
Moneroj (1; 5; 10 steloj) : bildflanko

Nunaj Steloj

La nunaj steloj estas faritaj el plasto, ili estas uzataj en kelkaj rekontiĝoj, ĉefe inter junuloj. La monunuo estas prizorgata de Stelaro, kiu kalkulas la kurzojn, gardas la stokon, kaj malfermas filiojn en diversaj E-renkontiĝoj. Nuntempe ekzistas steloj de 1★, 3★ kaj 10★.

Nunaj Steloj
Bildo Valoro Priskribo
Bildflanko Valorflanko
1★ En la bildflanko de la monero aperas gufo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la gufujo.
3★ En la bildflanko de la monero aperas Papago, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago.
10★ En la bildflanko de la monero aperas krokodilo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da tempo oni "ekkrokodilas"

Kurzoj

La nunaj kurzoj de Steloj (24-a de septembro 2013) estas[1]:

STL EUR BRL PLN HUF ARS DKN BTC
Stelo Eŭro Brazila realo Pola zloto Hungara forinto Argentina peso Dana krono Bitmono
Unu monunuo valoras tiun kvanton da steloj 4,254 1,366 0,993 0,01416 0,569 0,570 437,12
Unu stelo valoras tiun kvanton da monunuo 0,235 0,732 1,007 70,63 1,756 1,753 0,002288

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj