Théophile Rousseau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:35, 28 apr. 2006

EdE-R

Theophile ROUSSEAU (ruso), franco, prof. de matematiko. Nask. en 1876, mortige vundita apud Verdun 11 apr. 1916. E-iĝis en 1905. Allogita de la homfratiĝo, li ankaŭ komprenis, ke E devas esti enkondukata en la ĉiutagan vivon, ke nur utiligo de E por int. servoj povas reteni la aliĝintojn, kaj al tiuj celoj li dediĉis sian tutan laboron, reagante kontraŭ la pure predikema tendenco. Jam en 1905 li klopodis por la apliko de E al la turismo; li propagandis ĉe la hotelestroj, kaj instigis eldonadon de gvidfolioj kaj gvidlibroj. Precipe li iniciatis la E-Oficejojn, kiuj, kun la konsuloj proponitaj de Carles, estis kondukontaj al kreo de UEA. En 1906, li kaj Hodler fiksis la novan programon de la gazeto „E“ (v. Berthelot), kiu estis fariĝonta la organo de tiuj institucioj. En 1907 li opiniis, ke por defendi E-n kontraŭ skismaj pereigaj atencoj, estas necese grupigi ĝiajn uzantojn. Tiam naskiĝis ideo pr int. organizaĵo, kiu post kelkaj monatoj konkretiĝis en UEA. Ĝis la milito li alportis al UEA kaj al la gazeto E plej ageman kunlaboradon. L. BASTIEN