Charente-Maritime: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
aldonoj, korektoj |
JLPC (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 67: | Linio 67: | ||
Dosiero:La Rochelle2tours.jpg|La malnova haveno de [[La Rochelle]] |
Dosiero:La Rochelle2tours.jpg|La malnova haveno de [[La Rochelle]] |
||
Dosiero:PixAile3.jpg|La insulo [[Île-d'Aix|Aix]] |
Dosiero:PixAile3.jpg|La insulo [[Île-d'Aix|Aix]] |
||
Dosiero: |
Dosiero:Talmont-sur-Gironde 17 Église chevet 2013.jpg|La preĝejo de [[Talmont-sur-Gironde]] |
||
Dosiero:Phare de la Coubre.JPG|La [[lumturo de La Coubre]] en [[Les Mathes]] |
Dosiero:Phare de la Coubre.JPG|La [[lumturo de La Coubre]] en [[Les Mathes]] |
||
Dosiero:Pont Transbordeur Rochefort 1.jpg|Ponto super Charente en [[Rochefort (Charente-Maritime)|Rochefort]] |
Dosiero:Pont Transbordeur Rochefort 1.jpg|Ponto super Charente en [[Rochefort (Charente-Maritime)|Rochefort]] |
Kiel registrite je 06:50, 24 okt. 2013
Charente-Maritime | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj |
Numero | 17 |
Prefektejo | La Rochelle |
Subprefektejoj | Jonzac Rochefort Saintes Saint-Jean-d'Angély |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Dominique Bussereau |
Prefekto | {{{prefekto}}} |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 661 404 (2021) |
Areo | 6 864 km² |
Loĝdenso | 96 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 51 |
Komunumaroj | 25 |
Komunumoj | 472 |
Charente-Maritime [ʃaʁɑ̃t maʁitim] estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Puatuo-Ĉarentoj. Ĝia areo estas 6 863,8 km2 kaj ĝi havis 629 124 loĝantojn en la jaro 2012[1]. La ĉefurbo de la departemento estas La Rochelle; aliaj gravaj urboj estas Rochefort, Royan, Saintes, Saint-Jean-d'Angély kaj Jonzac. La departemento entute havas 472 komunumojn.
La nomo “Charente-Maritime” devenas de la rivero Charente. La adjektivo maritime (“marborda”) estis aldonita por distingi ĝin de la najbara departemento Charente. Ĝi unue nomiĝis Charente-Inférieure, sed tiu nomo estis ŝanĝita en la jaro 1941 pro malfavoraj kunsencoj de la vorto inférieur (“malsupra” aŭ “malsupera”).
Geografio
Charente-Maritime posedas longan marbordon ĉe Atlantiko. Kvar insuloj situas apud la ĉarenta marbordo kaj apartenas al ĝia teritorio:
- la plej granda estas Oléron, turisma insulo atingebla per ponto;
- Ré, en la nordo de la departemento, estas konektita al La Rochelle per ponto;
- Aix estas malgranda insulo inter Oléron kaj la enfluejo de Charente kaj aŭtoj estas malpermesitaj tie;
- Madame estas la plej malgranda, atingebla perpiede de Port-des-Barques kiam maro estas malalta.
La norda parto de la departemento konsistas el vasta ebenaĵo, la centra parto el sinsekvo de valoj kaj montetoj kaj la suda parto konsistas ĉefe el sablecaj nefruktodonaj grundoj.
En la departemento fluas kvar riveroj:
- Charente, kiu fluas meze de la departemento, estas la plej grava;
- Sèvre niortaise, norde, konsistigas la landlimon kun Vendée;
- Seudre estas malgranda marborda rivero;
- Ĝirondo, la granda enfluejo de Garono, estas la limo kun la departemento Gironde.
Plejparto de la loĝantaro koncentriĝas laŭ la marbordo, dum la interna parto perdas siajn loĝantojn.
Administrado
Charente-Maritime apartenas al la regiono Puatuo-Ĉarentoj kaj havas landlimojn kun la departementoj Vendée, Deux-Sèvres, Charente, Dordogne kaj Gironde.
Ĝia teritorio estas dividita en:
- 5 arondismentojn: La Rochelle, Jonzac, Rochefort, Saintes, Saint-Jean-d’Angély;
- 51 kantonojn;
- 472 komunumojn.
Ekonomio
Agrikulturo
Agrikulturo ludas, kiel en multaj aliaj francaj regionoj, ĉefan rolon, kaj okupas pli ol 30% el la laboranta loĝantaro: bredado, kultivado de tritiko, maizo, sunfloroj, vinberoj (famaj vinoj estas konjako kaj Pineau), kaj kompreneble fiŝkaptado en la oceano. Charente-Maritime estas la franca departemento, kiu produktas plej multe da mituloj kaj ostroj.
Turismo
La departemento ofertas grandan diversecon de vizitindaĵoj, kaj pro tio ĝi estas grava turisma loko. La marbordo kun siaj insuloj (463 km da marbordo) invitas al ferioj: plaĝoj, sportoj, eblecoj por fiŝkaptado, ekskursado piede, bicikle aŭ rajde, gastronomio kaj vinoj, kultura turismo, vizito de la urbo La Rochelle, romanika arto… La allogaĵoj ne mankas.
Bildoj
-
La malnova haveno de La Rochelle
-
La insulo Aix
-
La preĝejo de Talmont-sur-Gironde
-
Ponto super Charente en Rochefort
-
Remparo de la citadelo Brouage
Notoj kaj fontoj
- ↑ Insee. Chiffres clés : Département de la Charente-Maritime (17) (france). Alirita 3-an de junio 2013.