Val-de-Ruz: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |

Linio 11: | Linio 11: | ||
|areo=124,26 |
|areo=124,26 |

|alteco=768 |
|alteco=768 |

|poŝtkodo=2037, 2043 Boudevilliers
2046, 2052, 2053 Cernier
2054 Chézard-Saint-Martin
2056, 2057, 2058, 2063, 2065, 2206, 2207 |
|poŝtkodo=2037, 2043 Boudevilliers
2046, 2052, 2053 Cernier
2054 Chézard-Saint-Martin
2056, 2057, 2058, 2063, 2065, 2206, 2207 Coffrane
2208 |

|kodo=6487 |
|kodo=6487 |

|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Val-de-Ruz 2013.png|285px|center|Mapo de Val-de-Ruz ]] |
|mapo=[[Dosiero:Karte Gemeinde Val-de-Ruz 2013.png|285px|center|Mapo de Val-de-Ruz ]] |
Kiel registrite je 14:50, 27 okt. 2013
Val-de-Ruz | |

Blazono de Val-de-Ruz | |
Preĝejo de Fontaines, komunumo Val-de-Ruz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Neŭŝatelo |
Distrikto | Val-de-Ruz |
Koordinatoj | 47° 2′ 57″ N 6° 54′ 38″ O / 47.04917 °N, 6.91056 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 57″ N 6° 54′ 38″ O / 47.04917 °N, 6.91056 °O (mapo) |
Areo | 124,26 km² |
Alteco | 768 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2037, 2043 Boudevilliers 2046, 2052, 2053 Cernier 2054 Chézard-Saint-Martin 2056, 2057, 2058, 2063, 2065, 2206, 2207 Coffrane 2208 |
Komunumkodo | 6487 |
Situa mapo de Val-de-Ruz | |
Val-de-Ruz estas komunumo en la distrikto Val-de-Ruz en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 15564 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
La komunumo Val-de-Ruz situas en la Neŭŝatela Ĵuraso inter Neŭŝatelo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 124,26 km², de kiuj 34,1% estas kovritaj de arbaro, 59,1% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Val-de-Ruz limas en nordo al Renan (BE), Sonvilier (BE), Saint-Imier (BE) kaj Villeret (BE), en nordoriento Nods (BE) kaj Lignières, en oriento al Enges, en sudoriento al Neŭŝatelo, en sudo al Valangin, Peseux, kaj Corcelles-Cormondrèche, en sudokcidento al Rochefort, en okcidento al Brot-Plamboz kaj La Sagne, kaj en nordokcidento al La Chaux-de-Fonds.
Trafiko
Tra Val-de-Ruz pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 1230 trans la montopasejo Vue-des-Alpes kaj la svisa aŭtovojo A20 de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. Tra la tuta komunumo kondukas la kantonaq vojo 1238 de Valangin al St. Imier kaj krome pluraj flankaj vojoj konektas la diversajn vilaĝojn en la komunumo. La vilaĝoj Les Geneveys-sur-Coffrane kaj Les Hauts-Geneveys disponas pri stacidomoj ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. La ceteraj lokoj estas konektitaj per la buslinio de Neŭŝatelo al Viliers al la publika transportreto.
Historio
La komunumo Val-de-Ruz estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boudevilliers, Cernier, Chézard-Saint-Martin, Coffrane, Dombresson, Engollon, Fenin-Vilars-Saules, Fontainemelon, Fontaines, Le Pâquier, Les Geneveys-sur-Coffrane, Les Hauts-Geneveys, Montmollin, Savagnier, kaj Villiers.[3]
Esperanto-Movado
En oktobro 2012 en Les Geneveys-sur-Coffrane okazis la 5-a Svisa Familia kaj Feria Esperanta Renkontiĝo sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. Tiu kunveno nomita SFERO okazis en fericentro Le Louverain 2 km super la vilaĝo Les Geneveys-sur-Coffrane.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011 (sumo de la malnovaj partokomunumoj)
- ↑ Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D49953.php Maurice Evard kaj aliaj: Val-de-Ruz en Historia Leksikono de Svislando ()]
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Val-de-Ruz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)