Aleksander Korĵenkov: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:


===Eldonado kaj verkado===
===Eldonado kaj verkado===
Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn [[Sezonoj]], [[Ekzakte]] kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon [[La Ondo de Esperanto]]. Eldonis kun [[Halina Gorecka]] (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de [[Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio]] (1992—). La sola ruslanda membro en la [[Esperanta PEN-Centro]].
Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn [[Sezonoj]], [[Ekzakte]] kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon [[La Ondo de Esperanto]]. Li eldonis kun [[Halina Gorecka]] (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de [[Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio]] (1992—). La sola ruslanda membro en la [[Esperanta PEN-Centro]].


Ĉefaj originalaj verkoj:
Ĉefaj originalaj verkoj:
Linio 23: Linio 23:
*Unu ringo ilin regas. J.R.R. Tolkien en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2008. 16 paĝoj.
*Unu ringo ilin regas. J.R.R. Tolkien en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2008. 16 paĝoj.
*Zamenhofologio. Aktualaj problemoj kaj taskoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2009. 16 paĝoj.
*Zamenhofologio. Aktualaj problemoj kaj taskoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2009. 16 paĝoj.
*Ĉiuj kune. Aktoj de la Strategia Forumo, Montpeliero 1998. Corsetti, Lee, Tonkin, Peyraut, Korĵenkov. UEA. Rotterdam. 1999.
*Ĉiuj kune. Aktoj de la Strategia Forumo, Montpeliero 1998. Corsetti, Lee, Tonkin, Peyraut, Korĵenkov. UEA. Rotterdam. 1999.


===Aliaj agadoj===
===Aliaj agadoj===

Kiel registrite je 19:09, 27 okt. 2013

S-ro Korĵenkov dum prelego en la Baltiaj Esperanto-Tagoj en julio 2007

Aleksander Korĵenkov (ruse Александр Корженков) estas sovetia kaj rusia esperantisto.

Aleksander Korĵenkov naskiĝis en 1958 en Kamiŝlov (Uralo, Rusio). Studis en la Tjumena industria instituto. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984 en Sverdlovsk (nun Jekaterinburg). En somero 2001 li translokiĝis al Kaliningrado.

Esperantista agado

Li esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan esperanto-klubon kaj regionan organizon. En 1981-82 sekretario de LKS - neoficiala tutlanda organizo, opozicia al ASE. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la jaroj 1980aj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Rusio (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.

Eldonado kaj verkado

Eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Ekde 1991 redaktas la revuon La Ondo de Esperanto. Li eldonis kun Halina Gorecka (la edzino) pli ol 75 librojn en/pri esperanto. Tradukis kelkajn librojn. Aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—). La sola ruslanda membro en la Esperanta PEN-Centro.

Ĉefaj originalaj verkoj:

  • Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro. Eseoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2007.
  • Anton Ĉeĥov en Esperanto. Eseoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la centjariĝo de la morto de Ĉeĥov.
  • Bibliografio de Esperantaj kaj interlingvistikaj libroj eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Bibliografioj. Sezonoj. Kaliningrado. 2005.
  • Esperanta-rusa vortaro / Slovar esperanto-russkij. Jekaterinburg. 1997. 30 paĝoj.
  • Esperanto en Ruslando. H. Gorecka, A. Korĵenkov. Sezonoj. Jekaterinburg. 2000.
  • Esperanto post la jaro 2000. UEA. Rotterdam. 1998.
  • Fjodor Dostojevskij en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. Prelego prezentita okaze de la lanĉo de "Blankaj noktoj" (15 jun 2002).
  • Historio de Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2005. 128 paĝoj.
  • Homarano. La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof. Sezonoj / Litova E-Asocio. Kaliningrado / Kaunas. 2009. 320 paĝoj.
  • Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. H. Gorecka, A. Korĵenkov. Sezonoj. Jekaterinburg. 1999 (3-a eld).
  • Konciza gramatiko de Esperanto / Kratkaja grammatika esperanto. Ruslanda Esperantisto. Jekaterinburg. 1997. 15 paĝoj.
  • Unu ringo ilin regas. J.R.R. Tolkien en Esperanto. Sezonoj. Kaliningrado. 2008. 16 paĝoj.
  • Zamenhofologio. Aktualaj problemoj kaj taskoj. Sezonoj. Kaliningrado. 2009. 16 paĝoj.
  • Ĉiuj kune. Aktoj de la Strategia Forumo, Montpeliero 1998. Corsetti, Lee, Tonkin, Peyraut, Korĵenkov. UEA. Rotterdam. 1999.

Aliaj agadoj

Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.

Li estis nomumita Esperantisto de la Jaro en 2009 "pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko". Pro sia agado, li kune kun sia edzino ricevis en 2010 la FAME-premion.

Referencoj

Eksteraj ligiloj