Maotai-brando: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de Dominik) kaj restarigis revizion 5174172 de EmausBot: laŭ Diskuto:Ĝoŭ Enlaj‎
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Maotaiphoto.jpg|thumb|200px|Maotai-brando]]
[[Dosiero:Moutai.jpg|thumb|200px|Maotai-brando]]
'''Maotai-brando''' estas ĉina distilita [[likvoro]], [[brando]], farita el [[sorgo]] kaj havante 65% da [[alkoholo]].
'''Maotai-brando''' estas ĉina distilita [[likvoro]], [[brando]], farita el [[sorgo]] kaj havante 65% da [[alkoholo]].



Kiel registrite je 14:15, 21 dec. 2013

Maotai-brando

Maotai-brando estas ĉina distilita likvoro, brando, farita el sorgo kaj havante 65% da alkoholo.

La brando naskiĝis en la malproksima Maotai-urbeto apud Ĉiŝui-rivero de Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. La malproksimeco de fabriko de la brando tute ne influas ĝian famon kaj vendokvanton.

Legendo diras, ke antaŭ tre longe, kiam Maotai-urbeto estis dezerta vilaĝo, tie loĝis bonkora junulo. Li ofte helpis malriĉulojn per sia malmulta enspezo. Foje en pluvego li trovis tre belan papilion mortantan. Li forigis koton de la papilio kaj metis ĝin en arbotruon. Post kelkaj tagoj li vidis ĉe la vilaĝa enirejo paron da papilioj dancante flugantaj al li, poste unu el ili flugis antaŭen kaj la alia flirtis ĉirkaŭ li. Li sekvis la flugantan papilion. Ĉe la fino de la vojeto li trovis groton kaŝitan en floroj, el kiu fluis fonto. Li kaŭriĝis, prenis mankavon da fontakvo kaj ĝin gustumis. Dolĉe! Oni diras, ke el bonkvalita fontakvo facile distiliĝas aroma brando. Li do komencis provfari alkoholaĵon el la fontakvo. Vere aromega estis la farita brando. Drinkantoj ĝin laŭdis. Poste venis najbaraj vilaĝanoj kaj tiuj el malproksimeco por trinki la aroman brandon. De tiam Maotai-vilaĝo prosperiĝis...

Fakte en la vilaĝo estis fonto, kaj tieaj plej fruaj loĝantoj pu-oj konstruis puton por ĝi. En Qing-dinastio (1644-1911) la vilaĝo ŝanĝiĝis en urbeton kaj ricevis la nomon – Maotai-urbeto.

Delonge la urbeto Maotai distilas brandon, kaj pro sia unika gusto la brando trovis vastan ŝaton. En la komenco de la 19-a jarcento troviĝis pli ol 20 brandofarejoj en la urbeto Maotai, kie negocis multaj komercistoj el aliaj lokoj. De tiam Maotai-brando iom post iom famiĝis. En la jaro 1915 Maotai-brando gajnis la Oran Premion en la Panama Universala Fojro okazinta en San-Francisko de Usono kaj fariĝis unu el la tri famaj brandoj de la mondo kune kun konjako de Francio kaj viskio de Skotlando de Britio. En la jaro 1985 Maotai gajnis la Oran Kasian Premion de la Internacia Komisiono pri Manĝaĵo kaj Turismo de Parizo, kaj en la sekvanta jaro ĝi akiris la Oran Premion en la 12-a Internacia Manĝaĵa Foiro en Parizo. Kiel elstara brando de Ĉinio, Maotai jam eksportiĝas en pli ol 140 landojn kaj ĝia jara eksportokvanto atingas 300 tunojn valorantajn 6 milionojn da usonaj dolaroj.

Speciala farado

La urbeto Maotai situas en kava loko ĉe Ĉiŝui-rivero. Ĉiujare post la 9-a de la 9-a monato laŭ la ĉina luna kalendaro akvo de la rivero puriĝas, kaj tiam estas la tempo de farado de Maotai-brando. Krome en la loko kreskas sorgo kun grajnoj malgrandaj kaj dikŝelaj. Tia sorgo estas bona por multfoja vaporumado kaj kuirado en la farado. Tritiko de la loko maturiĝas en la 5-a de la 5-a monato lau la ĉina luna kalendaro, iom pli frue ol tiu de aliaj lokoj. Ĝi kun grajnoj grandaj kaj plenplenaj estas bona materialo por fari giston.

La farado de Maotai estas kompleksa. Ĝenerale en la brandofarado oni aldonas aromaĵon kaj akvon, sed tio estas malpermesita en Maotai-farado. Maotai havas nur unu produkto-periodon en unu jaro: oni faras giston en la 5-a de la 5-a monato kaj aldonas sorgon en la 9-a de la 9-a monato. Post 8-foja fermentado, 9-foja vaporumado kaj tri-jara konservado en vinkelo, Maotai povas vendiĝi (post entute 5 jaroj). Kvankam tio estas ne harmonia kun ritmo de la moderna vivo, tamen la tradicia teknologio ebligas konservi specialan aromon kaj altan kvaliton, tial ĝi herediĝas de generacio al generacio.

En la pasintaj jaroj oni kelkfoje provis produkti Maotai en aliaj lokoj. Kvankam oni ĝin produktis tute per la origina teknologio, tamen la gusto de la brando estis malsama. Laŭ specialistoj la kaŭzo kuŝas en tio, ke la urbeto Maotai situas ĉe la loko 400 m super la marnivelo. Ĉirkau la urbeto estas montoj, kaj tiu specifa geografia situo estas taŭga por generado de mikroboj. Dum centoj da jaroj la kontinua vinfarado de la urbeto plivigligis aktivadon de mikroboj kaj formiĝis super la urbeto mikrobogrupoj nedetrueblaj nek influeblaj de ajna natura forto.

Unika ŝtata brando – Maotai

De Han-dinastio (206 a.K.220 p.K.) la brando Maotai famis en la kortego de antikva Ĉinio. En postaj periodoj ĝi ankaŭ aperis en gravaj festoj kaj ceremonioj. Hodiaŭ Ĉinio ankoraŭ prenas ĝin kiel ŝtatan donacaĵon kaj trinkaĵon, tial ĝin oni nomas ŝtata brando de Ĉinio.

Laŭdire ZHOU Enlai (ĉou enlaj), eksa ĉefministro de Ĉinio, estis fidela kliento de Maotai-brando. Li ofte ĝin trinkis kaj kelkfoje donacis al fremdaj amikoj. En 1972, kiam Nixon, tiama prezidanto de Usono, vizitis Ĉinion, Zhou lin regalis per Maotai-brando. Por protekti Ĉiŝui-riveron, el kies akvo oni faras Maotai-brandon, Zhou diris: “Por garantii la kvaliton de Maotai kaj ne polui la riveron, estas malpermesite fondi fabrikon ĉe la supra parto de la rivero.” Hodiaŭ la rivero ankoraŭ estas pura kaj la brando – aroma.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.china-moutai.com greke http://www.cbw.com/company/moutai greke http://www.moutaichina.com/en/index.asp