Ljubomir Trifonĉovski: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ iuj aldonaj internaj ligiloj
Neniu resumo de redakto
Linio 35: Linio 35:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://esperanto.net/literaturo/autor/trifoncovski.html minimuma biografia prezenteto de li kun portreta foto en la retejo ''esperanto.net''] {{eo}}
{{el}} [http://esperanto.net/literaturo/autor/trifoncovski.html minimuma biografia prezenteto de li kun portreta foto en la retejo ''esperanto.net''] {{eo}}
{{el}} [http://http://sezonoj.ru/2013/12/nekrologo-7/ nekrologo en la periodaĵo] ''[[La Balta Ondo]]'' {{eo}}
{{el}} [http://www.esperantio.net/index.php?id=2320/ oracio de Giorgio Silfer] ''[[HeKo]]'' {{eo}}
{{el}} [http://sezonoj.ru/2013/12/nekrologo-7/ nekrologo en la periodaĵo] ''[[La Balta Ondo]]'' {{eo}}
{{el}} [http://jorgecice.blogspot.tw/2013/12/ljubomir-trifoncovski-kunmotoro-de.html kritika nekrologo pri li fare de] [[Georgo Kamaĉo]] {{eo}}
{{el}} [http://jorgecice.blogspot.tw/2013/12/ljubomir-trifoncovski-kunmotoro-de.html kritika nekrologo pri li fare de] [[Georgo Kamaĉo]] {{eo}}



Kiel registrite je 15:41, 27 dec. 2013

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝablono:Informkesto Esperantisto Ljubomir Trifonĉovski (naskiĝis la 2-an de novembro 1958, mortis 54-jara la 25-an de decembro 2013 en Vraca, Bulgario) estis bulgara esperantisto kiu estis dramaturgo en pupteatro. Esperantisto ekde 1973, li estis kunorganizanto de la Internaciaj Junularaj Kongresoj de 1978 kaj 1993, ĉefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro" (1996-2013), sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008-2013). Krome li estis vickonsulo de la Esperanta Civito (2002-2011 kaj 2011-2013).

Originalaj libroj en Esperanto

  • "Manuskriptoj por bruligo" (eld. "Pres-Esperanto", Sofio 1992; ricevinta la Jaran Premion de BEA en la kampo de la Esperanta Kulturo kaj la Libro-Premion de la Internacia Literatura Konkurso "Ivo Rotkviĉ" en Kroatio)
  • "Balado pri la Luno kaj la Cervo", originalo en Esperanto kaj tradukoj en la lingvojn finna, sveda, angla kaj itala (eld. "Bambu", Varna 1998; speciala eldono okaze de la Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Helsinko)

Originalaj teatraĵoj en Esperanto

  • "Scenaro por ombroteatro" (en revuo “Literatura Foiro”, n-ro 125/1990); "Du kokidoj kvereladis" (en revuo "Juna Amiko", n-ro 91/1991, ankaŭ en la libro "Amatora arto", eld. BEA, Sofio 1991)
  • "Balado pri la Luno kaj la Cervo" (en revuo "Literatura Foiro", n-ro 136/1992)

Lernohelpilo

  • "Esperanto por komencantoj", aŭtoro kune kun Kiril Velkov (eld. "M&W", Vraca 1994)

Tradukoj el la bulgara en Esperanton

  • "Pri la renovigo de BEA" de Sava Dalbokov (eld. BEA, Sofio 1988);
  • "La ovo", pupteatraĵo de Boris Aprilov, tradukis kune kun Kiril Velkov (prezentita dum la 72-a UK en Varsovio kaj la 43-a IJK en Krakovo en 1987);
  • "La Hundeto kiu ne povis boji", pupteatraĵo de Stefka Jordanova, tradukis kune kun Kiril Velkov (prezentita dum la 19-a PIF en Zagrebo (1990, (ricevinta la ĉefan Lingvan Premion kaj la Premion "Tibor Sekelj" de la festivalo)

Traduko el Esperanto en la bulgaran

  • Al unu lingvo por Eŭropo? La estonteco de la eŭropa Babelo, eseo de Mark Fettes, tradukis kune kun Kiril Velkov (eld. Pres-Esperanto, Sofio 1991, la traduko ricevis la Jaran Premion de BEA en la kampo de Esperanta Kulturo).

Eksteraj ligiloj

greke minimuma biografia prezenteto de li kun portreta foto en la retejo esperanto.net esperante greke oracio de Giorgio Silfer HeKo esperante greke nekrologo en la periodaĵo La Balta Ondo esperante greke kritika nekrologo pri li fare de Georgo Kamaĉo esperante