Jimi Hendrix: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Filmore East -> Fillmore East, malmajuskligo de familinomoj
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: en:Jimi Hendrix estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 67: Linio 67:
[[Kategorio:Mortintoj en 1970]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1970]]


{{LigoElstara|en}}
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoElstara|fi}}
{{LigoElstara|hu}}
{{LigoElstara|hu}}
Linio 72: Linio 73:
{{LigoElstara|simple}}
{{LigoElstara|simple}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|de}}
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|fr}}
{{LigoLeginda|fr}}

Kiel registrite je 19:38, 14 jan. 2014

Jimi Hendrix
Jimi Hendrix en 1967
Jimi Hendrix en 1967
Bazaj informoj
Naskonomo Johnny Allen Hendrix
Naskiĝo 27-an de novembro 1942 (1942-11-27)
en Seatlo,  Usono
Morto 18-an de septembro 1970 (1970-09-18) (27-jaraĝa)
en Kensington
Ĝenroj ŝtonroko, blus-roko, acida roko, psiĥedelika roko
Aktivaj jaroj 19661970
Eldoninto RSVP, Track, Barclay, Polydor, Reprise, Capitol, MCA
Parencaj
temoj
The Jimi Hendrix Experience, Gypsy Sun and Rainbows, Band of Gypsys, The Isley Brothers, Little Richard, Curtis Knight and the Squires
Retejo www.jimihendrix.com
Signifa instrumento
Fender Stratocaster
Gibson Flying V
vdr

Jimi HENDRIX [ĝimi hendriks], plennome: James Marshall HENDRIX (naskiĝis la 27-an de novembro, 1942, mortis la 18-an de septembro, 1970) estis usona rok-muzikisto.

Li naskiĝis en Seattle, Vaŝingtonio. Liaj unuaj muzikaj spertoj venis el gospelaj kantoj en preĝejo. Lia unua muzikinstrumento estis uzita ukulelo, kiun li ricevis en la aĝo de 13 jaroj. Sekvis akustika gitaro kaj elektra gitaro. Kiel lernanto li unuafoje agis en muzikgrupo The Rocking Kings.

En la jaro 1959 li forlasis la lernejon por aliĝi al la aerarmeo. Tie, en 1961 li konatiĝis kun Billy Cox, kiu krom servi en la armeo estis muzikisto en Nashville. Kune ili fondis la grupon The Casuals.

Pro dorsaj problemoj Jimi Hendrix en 1962 devis forlasi la armeon. Sed aliaj fontoj diras, ke li asertis, ke li estas samseksulo por elarmeiĝi.

Kun Billy Cox li daŭre havis amikan kontaktojn, kvankam tiu restis en Nashville, dum Jimi la sekvajn tri jarojn turneis i.a. kun Little Richard, B. B. King kaj Supremes. En 1964 Jimi Hendrix muzikis kun la Isley Brothers en Novjorko.

Plia okupo ĉe Curtis Knight and the Squires famigis lin en Novjorko: Ed Chaplin, la manaĝero de la grupo ofertis al la kontrakton. Hendrix subskribis - kaj ricevis antaŭpagon de unu dolaro. Dum tiu ĉi tempo li supozeble unuafoje uzis drogojn kiel mariĥuano kaj LSD.

En la jaro 1966 li fondis la unuan muzikgrupon, en kiu li okupis la gvidan rolon: Jimi and the Blue Flames. Li ankaŭ akompanis John Hammond Jr kaj havis la eblecon, agi kiel solisto.

Tiutempe Linda Keith, la tiama amikino de Keith Richards, konatigis lin kun Chas Chandler. Tiu serĉis muzikistojn, kies talentojn li povis ekspluati, kaj li rapide ekkonis, ke Jimi Hendrix havis la kvalitojn por fariĝi stelulo en Britio.

La 21-an de septembro Chandler kaj Hendrix vojaĝis al Londono. Hendrix konatiĝis kun la tiea muzikistaro kaj fondis kun Noel Redding kaj Mitch Mitchell la grupon Jimi Hendrix Experience (JHE). Ili unuafoje prezentis sin en Parizo, en la antaŭprogramo de koncerto de Johnny Hallyday.

La unua sondisko Hey Joe/Stone Free en februaro 1967 estis inter la kvin plej sukcesaj en Britio. Sekvis turneoj kaj festivaloj (i.a. La Monterey Pop Festival en junio 1967) kaj pliaj sondiskoj. La lasta komuna koncerto de JHE okazis en februaro 1969 en Denvero.

La jaron 1969 karakterizis tribunaloj (en la pakaĵoj de Jimi Hendrix oni trovis heroinon) kaj financaj problemoj. Ed Chaplin publikigis malnovajn sonbendojn el la tempo de la unu-dolara-kontrakto kaj sekve de akuzo pri kopirajto Jimi Hendrix dumtempe ne plu ricevis siajn tantiemojn.

Por la Woodstock-festivalo li kompilis novan muzikgrupon: Sky Church kun Mitch Mitchell, Billy Cox, Larry Lee kaj du perkutistoj. Sky Church aperis kiel kulmino de la festivalo, kaj Jimi Hendrix prezentis la nacian himnon de Usono The Star Spangled Banner, en versio, kiu aŭdebligis la hurladon de la raketoj kaj la morton de la soldatoj.

Por rekompensi la postulojn de Ed Chalpin, oni sonbendigis koncerton en Fillmore East silvestre 1969/1970. Kun Billy Cox kaj Buddy Miles li tiam fondis novan grupon nomatan Band of Gypsies.

Dum la sekva tempo li kun diversaj akompanantoj produktis plurajn sondiskojn, kiuj finiĝu al disko kun la provizora titolo First Rays of the New Rising Sun.

Kun la Band of Gypsies li turneis tra Eŭropo. Komenco estis kaosa festivalo en la Isle of Wight. Dum plia festivalo Billy Cox ricevis trinkaĵon kun tiom granda kvanto da narkotiloj, ke pliaj planitaj koncertoj ne plu povis okazi.

Matene de la 18-a de septembro 1970 en Londono oni trovis Jimi Hendrix senkonscia en la loĝejo de sia germana amikino Monika Dannemann. Li ne reatingis la konscion kaj mortis survoje al la hospitalo. Evidente li la antaŭan vesperon uzis grandan kvanton da dormigiloj kaj sufokiĝis de vomitaĵoj.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda