Jean-Jacques Rousseau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 73: Linio 73:
{{havenda artikolo|Jean-Jacques Rousseau}}
{{havenda artikolo|Jean-Jacques Rousseau}}


<!--
{{Vivtempo|1712|1778|Rousseau, Jean Jacques}}
{{Vivtempo|1712|1778|Rousseau, Jean Jacques}}
-->
[[Kategorio:Svisaj filozofoj]]
[[Kategorio:Svisaj filozofoj]]
[[Kategorio:Francaj filozofoj]]
[[Kategorio:Francaj filozofoj]]

Kiel registrite je 04:24, 25 jan. 2014

Ŝablono:Bio Li devenas de Ĝenevo kaj estas rigardebla kiel la baptopatro de romantikismo kaj iasence de la Franca Revolucio, lia penso fundamenta formiginte la maldekstran mondbildon. Kvankam, kiam oni legas lian Pri kontrakto socia oni vidas ke ĝi ja povas pli bone konduki al faŝismaj ideoj kaj reĝimon (nacia religio, esence militisma ideo, kie la alilandanoj estas esence malamikoj, rajto de la registaro mensogi al la "civitanoj" por politikaj celoj, kaj la fama ideo, laŭ kiu trudi individuojn obei al la leĝo estas "trudi ilin esti liberaj" (tiel).

Rousseau estis edukita de sia onklino kiel kalvinisto. Ekde la aĝo de 16, Rousseau vagis tra Eŭropon kaj loĝis en Svislando, Italio, Francio kaj eĉ Britio, kie li loĝis ĉe Hume. Liaj verkoj estis brulitaj, lia domo ŝtonbatita kaj post tempo li freneziĝis. Li ŝatis naturon, verki muzikon (kaj eĉ inventis novan notometodon), kaj loĝis kun sia senleĝa edzino, Tereza La Vasseur, duonalfabeta servistino.

Laŭ Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie ĉiu homo estis feliĉa kaj egala. La originala stato de naturo. La nobla sovaĝulo. Tial la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon Pri kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon Emile).

Lia Konfesoj, estis la plej persona aŭtobiografio ekde la Konfesoj de Aŭgusteno, kaj starigis novan modan inter tiaj verkoj.

Goethe diris pri, ke kun li "nova mondo komencas" (idee, kaj literature kaj sente). ....

Rousseau verkis konstitucion por Korsiko kaj Pollando.

Inter aliaj, Rousseau profunde influis Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj Pol Poton. Vidu ankaŭ Nobla sovaĝulo. Modernaj avataroj de la problemaro starigita de li estas Fundamenta ekologismo, primitivisma movado, kaj la ideoj de Ted Kaczynski.

Verkoj

  • Jean-Jacques Rousseau, franclingve
  • Discours sur les sciences et les arts - Diskurso pri sciencoj kaj artoj (1750)
  • Le Devin du village - La vilaĝa Oraklisto (1752) (Opero)
  • Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes - diskuto pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj (1755)
  • La nouvelle Héloïse - La nova Helojzo (1761)
  • Du Contrat social - Pri la socia kontrakto (1762)
  • Émile ou De l'éducation - Emilo aŭ pri edukado (1762)
  • Primuzika vortaro (komencita en 1755, eldonita en 1767)
  • Les Confessions - Konfesoj (postmorte eldonita)
  • Rêveries du promeneur solitaire - Revvagoj de solula promenanto (postmorte eldonitaj)

Vidu ankaŭ