Katedralo de Sankta Stefano (Vieno): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:
* Orgena fundamento en la norda flankonavo kun busto de Anton Pilgram [[1513]].
* Orgena fundamento en la norda flankonavo kun busto de Anton Pilgram [[1513]].


[[Kategorio:Katedraloj]]
[[Kategorio:Katedraloj en Aŭstrio]]
[[Kategorio:Vieno]]
[[Kategorio:Vieno]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Stefano|Vieno]]
[[Kategorio:Kirkoj sub patroneco de Sankta Stefano|Vieno]]

Kiel registrite je 15:28, 30 jan. 2014

Stefana Katedralo (germane Stephansdom) estas la katedralo de Vieno.

Stefana Katedralo

La katedralo de sankta Stefano, situanta en la unua distrikto de Vieno, estas ekde 1469/1479 episkopa sidejo kaj ekde 1723 la ĉefpreĝejo de la arkiepiskopo de Vieno (kiu iĝis ĉefepiskopejo en 1722). Tiun ekkonilon de la urbo la loĝantoj nomas mallonge Steffl ([STEfl], Steĉjo).

La konstruaĵo estas 107 metrojn longa kaj 34 metrojn larĝa. Ĝi reprezentas unu el la plej grandaj gotikaj konstruaĵjoj en Aŭstrio. Partoj de la malfrua romanika epoko (1230/40–1263) konserviĝis. Ekzistas kvar turoj: La plej alta estas la suda turo kun 136,4 metroj; la norda turo neniam finkonstruiĝis kaj altas nur je 68 metroj. Maldekstre kaj dekstre de la ĉefenirejo troviĝas la tielnomataj paganaj turoj kun proksimuma alteco de 65 metroj.

Dum la epoko de la Aŭstri-Hungara monarkio estis malpermesite konstrui preĝejon pli altan ol la suda turo. Tiu turo estas arkitekta majstroverko de sia tempo kaj malgraŭ sia respektinda alteco havas fundamenton apenaŭ 4 metrojn profundan. Ĝi staras komplete libere, sen ligo al la ĉefparto de la preĝejo kaj entenas 18 sonorilojn, de kiuj 13 funkcias kiel la ĉefa sonorilaro de la katedralo. Pummerin ([PUmerin]), inter la aktivaj preĝejsonoriloj de Eŭropo la dua en grandeco, troviĝas en la nordturo en renesancepoka sonorilejo.

La konstruado daŭris de la mezo de la 13-a jarcento ĝis la mezo de la 15-a jarcento. Restaĵoj de la romanika preĝejo nur plu ekzistas en la okcidenta parto. La suda turo, majstroverko de gotika ŝtonarkitekturo, ekestis inter la jaroj 1359 ĝis 1433.

Vidindaĵoj.

  • Altaro de Wiener Neustadt (Viner Neŭstadt) en la ĥorejo de la norda flankonavo de gotika aloaltaro, datita el la jaro 1447, el Neukloster (Novklostro) en Wiener Neustadt.
  • "Dentdolorojn sentanta Dio" – busto de Kristo sur la sudorienta muro de la katedralo.
  • Predika pupitro de Anton PILGRAM en la katedralo, proksime je la jaro 1500.
  • Orgena fundamento en la norda flankonavo kun busto de Anton Pilgram 1513.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda