Vikipedio:Ĝermo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{MLL}}
Bcvxb vc hgv hknknvhfhhibj hh -3):4(¡(8,8?)7889!?( hunch hh. Xxxz→‎Kategoriado de ĝermoj
Linio 20: Linio 20:
* '''{{Ŝ|Ĝermo|germano|politikisto}}''' – Ĝermoj pri [[:Kategorio:Ĝermoj pri germanoj|germanoj]] kaj [[:Kategorio:Ĝermoj pri politikistoj|politikistoj]].
* '''{{Ŝ|Ĝermo|germano|politikisto}}''' – Ĝermoj pri [[:Kategorio:Ĝermoj pri germanoj|germanoj]] kaj [[:Kategorio:Ĝermoj pri politikistoj|politikistoj]].


Ĉiuj ĝermo-kategorioj estas en la ĉefa kategorio [[:Kategorio:Ĝermo]].
Ĉiuj ĝermo-kategoriojgffd estas en la ĉefa kategorio [[:Kategorio:Ĝermo]].


==Ĝermeto==
==Ĝermeto==

Kiel registrite je 15:03, 1 feb. 2014

Ĝermo en Vikipedio estas mallonga artikolo de ĉ. tri frazoj, unu interna ligilo, unu kategorio (kaj eble ligo al alia lingvo). Ĝi ne jam enhavas sufiĉan informon por esti konsiderata kiel vera artikolo. Ĝermoj estas disputebla kaj diskutata temo, opinio de komunumo pri ili kutime ne estas tre firma. La ĝermo-fazo estas ofte la unua ŝtupo, kiun artikolo trairas en la vojo al plena artikolo.

Ĝermeto estas artikolo eĉ pli mallonga ol ĝermo, do ekzemple kun nur unu frazo, sen ligilo kaj sen kategorio.

Identigado de ĝermo

Ĝermo estas ja artikolo, kiu estas verŝajne tro mallonga, sed ne tro mallonga por esti senutila. Ĝenerale, ĝi minimume estu sufiĉe longa por difini la titolon de la artikolo. Ĉi tiu norme bezonas tri mallongajn frazojn kun minimume unu internan ligilon, eble unu eksteran ligilon kaj ĝi estu enmetita en almenaŭ unu kategorion. Rimarku, ke pli longa artikolo povas esti ĝermo, se la temo estas kompleksega; aliflanke, mallonga artikolo pri temo kun mallarĝa amplekso eble ne estas ĝermo. Grandaj artikoloj, kiuj bezonas redaktadon, kutime ne estas ĝermoj.

Ĉu ĝermo aŭ ne?

Multaj vikipedianoj kredas, ke ĉiu artikolo nepre estu pli longa ol la priskribita kvanto; aliaj opinias, ke (almenaŭ en la nuna fazo) kelkaj temoj ne meritas pli da teksto kaj ke sekve ne indas uzi tempon por plilongigi la koncernajn artikolojn. La dua grupo krome argumentas per "almenaŭ ekzisto" de artikolo, kio helpas dum kreado de internaj ligiloj kaj helpas al tradukado. Sekve la unua grupo de vikipedianoj metas ĝermo-etikedon al tiaj artikoloj, dum la dua grupo konsideras la artikolojn jam sufiĉe grandaj por tiel resti.

Kategoriado de ĝermoj

Skribinte aŭ trovinte mallongan artikolon, la redaktanto povas aldoni ĝermo-ŝablonon, kiu markas artikolon ĝermo. Laŭ konvencio ĉi tiuj ĝermo-ŝablonoj aperu malsupre en la artikolo. La ĝermo-ŝablono enhavas du partojn: unue mallongan mesaĝon, ke tiu artikolo estas ĝermo kaj kiu kuraĝigas redaktantojn pligrandigi ĝin. Due ĝi enhavas ligilon al kategorio kun aliaj ĝermoj de rilataj temoj.

La ŝablono {{ĝermo}} markas artikolon ĝermo. Tamen pro tio, ke la kategorio Ĝermo estas grandega, oni kreis subkategoriojn de ĝermoj. Prefere redaktanto utiligu la ĝermajn subkategoriojn, aldonante parametron al la ŝablono laŭ la jenaj ekzemploj:

Ĉiuj ĝermo-kategoriojgffd estas en la ĉefa kategorio Kategorio:Ĝermo.

Ĝermeto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vikipedio:Ĝermeto.

Ĝermeto estas artikolo eĉ malpli longa ol ĝermo. Kutime ĝi konsistas de nur unu frazo kaj plejofte nur ege supraĵe tuŝas sian temon. Ĝermetoj estas signife pli disputeblaj ol ĝermoj kaj novaj ĝermoj estas ofte proponataj por forigo. Oni prefere evitu kreadon de ĝermetoj kaj jam dekomence kreu almenaŭ ĝermon.

Prefere grandigu artikolon

Oni povas uzi multan tempon per la enmetado de artikoletoj en la kategoriojn ĝermo kaj ĝermeto. Anstataŭe vi povas ankaŭ simple iom redakti kaj ampleksigi artikolon, por ke ĝi ne plu estu ĝermo, sed bone uzebla artikolo. (Laŭ la devizo "farita estas farita.")

Vidu ankaŭ