Sigmundo Rákóczi (1544-1608): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 9 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q963781) |
e Kategorio:Hungaraj baronoj aldonita uzante VarmaKato |
||
Linio 22: | Linio 22: | ||
[[Kategorio:Regantoj de Transilvanio]][[kategorio:Transilvaniaj hungaroj]] |
[[Kategorio:Regantoj de Transilvanio]][[kategorio:Transilvaniaj hungaroj]] |
||
[[Kategorio:Hungaraj nobeloj]] |
[[Kategorio:Hungaraj nobeloj]] |
||
[[Kategorio:Hungaraj baronoj]] |
Kiel registrite je 11:55, 7 feb. 2014
Barono Sigismondo RÁKÓCZI, hungare RÁKÓCZI Zsigmond [ra:ko:ci], (naskiĝis 1544 en Felsővadász, mortis la 5-a de decembro 1608 samloke) estis princo de Transilvanio inter 1607 kaj 1608.
Biografio
Rákóczi edukiĝis en la kortego de Péter Perényi en Sárospatak kaj tie komenciĝis lia soldatkariero en luktoj kontraŭ turkoj. En 1567 li iĝis kapitano de fortikaĵo Eger, en 1572 de Szendrő. En 1575 li iĝis komandanto de hungara armeo kontaŭ Gasparo Békés. En 1588 li pro siaj meritoj soldataj ricevis rangon de barono. Ĉirkaŭ 1590 li geedziĝis kun la vidvino de András Mágóchy, Judito Bekényi kaj tiel havigis al si grandbienojn, interalie ankaŭ Munkács. En oktobro 1604 li aliĝis al Stefano Bocskai kaj en septembro 1605 je ties komisio iĝis plenpotenca gubernatoro kaj generalo de Transilvanio. La 8-an de februaro 1607 oni elektis lin reganto. La 5-an de marto 1608 li abdikis.
Antaŭe: | Princo de Transilvanio | Poste: | |
---|---|---|---|
Stefano Bocskai | 1607–1608 | Gabrielo Báthori |
Bibliografio
- Szilágyi Sándor: A R.-ak kora Erdélyben (Pest, 1868).