Haus zum Goldenen Einhorn (Erfurt): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Poŝtelefona redakto
Linio 28: Linio 28:
*[http://fabian.sub.uni-goettingen.de/?Stadt-_Und_Regionalbibliothek_(Erfurt) Historio detalega de la biblioteko erfurta.]
*[http://fabian.sub.uni-goettingen.de/?Stadt-_Und_Regionalbibliothek_(Erfurt) Historio detalega de la biblioteko erfurta.]


[[Kategorio:Konstruaĵoj en Erfurt]]
[[Kategorio:Konstruaĵoj en Erfurt]]
[[Kategorio:Erfurto]]
[[Kategorio:Bibliotekoj de Germanio]]
[[Kategorio:Bibliotekoj de Germanio]]

Kiel registrite je 14:49, 8 feb. 2014

La ĉefa ejo de la urba biblioteko en la centro de la ĉefurbo turingia.

La Domo de la ora unukornulo troviĝas sur la katedralplaco de Erfurto.

La dum 1908 laŭ la planoj de la erfurta arĥitekto Max Deutschmann finkonstruita domo frapas la atenton per sia impona voluta gablo.

La konstruaĵo estis diversmaniere uzita: kiel teatro, gastejo, loĝejo, vendejo kaj ekde 1966 kiel urba biblioteko kun diversaj filioj en aliaj urbokvartaloj.

Biblioteko

En la 3-a de oktobro 1897 inaŭguritis en la Michaelis-strato nr. 14 la Popola biblioteko de Erfurto, kiu tiam havis 3000 volumojn. Escepte de la Unua mondmilito daŭre kreskinta nombro da legantoj permesis kontinuan plilarĝigon de la biblioteko kaj la malfermon de diversaj filioj ene de Erfurto. Nova turnopunkto estis la potencakiro de la nazioj ligita kun kulturpolitika ŝanĝo. Maljam en septembro 1946 nova regula pruntedonservo ekfunkciis. En 1956 oni fondis bindistan kaj libroriparistan atelierojn. Nova muzikaĵbiblioteko de 1957 permesis la prunteprenadon de gramofondiskoj. En 1969 kunfandiĝis la tuto kun sciencaj bibliotekoj de Erfurto al "Scienca Ĝenerala Bibioteko de Erfurto". Prunteprenado de bildoj ekzistas ekde 1976, tiu de kompaktdiskoj ekde 1990, tiu de videoj ekde 1993. En 1997, nelonge antaŭ sia centjara fondiĝdatreveno, ĝi alinomitis "Urba kaj Regiona Biblioteko de Erfurto". Pliriĉigis la ofertojn de la biblioteko elektraj komunikiloj, telepruntado, interretlaborejoj por vizitantoj, kafejo ene de la biblioteko, terason por legado ktp. En la 10-a de aŭgusto 2000 dekmiloj da libroj detruitis fajrege, kiam ili estis provizore en la Neuerbe-lernejo pro restaŭradlaboroj.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Hermann H. Saitz: Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
  • Gerd Schöneburg: Erfurt. Führer durch die historische Altstadt, 4-a eldono, Erfurt 2009
  • Kristina Kogel: Erfurt an einem Tag. Ein Stadtrundgang, eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2011, ISBN 3942473070
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2004, ISBN 3897027607
  • Ulrich Seidel: Erfurt: Neue Rundgänge durch die Geschichte, eldonejo Sutton, 2009, ISBN 3866804571
  • Wolfgang Knape: Erfurt: Ein Führer durch die thüringische Landeshauptstadt, 5-a eldono, eldonejo Schmidt-Buch-Verlag, Wernigerode 2007, ISBN 3936185344
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj