Islamano: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 66 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q47740)
e Kategorio
Linio 18: Linio 18:
{{commonscat|Muslims}}
{{commonscat|Muslims}}


[[Kategorio:Islamo]]
[[Kategorio:Islamanoj]]

Kiel registrite je 18:17, 19 feb. 2014

Islamano estas ano de islamo. En Esperanto, la formo islamano estas preferinda al aliaj formoj pli aŭ malpli ofte uzataj:

1) mahometano, mohamedano k.s.; ĉi tiuj formoj estas evitindaj (kiel prave legeblas en NPIV), ĉar por islamanoj Mohamedo estas ne dio aŭ diulo kiun ili adorus, sed la plejlasta profeto. Islamanoj rigardas ofendo, se oni nomas ilin tiel, ĉar tiuj formoj egalvaloras al la esprimo "adorantoj de Mohamedo" (kvazaŭ kristanojn oni nomus, ekzemple, "jesuistoj" [ne jezuitoj!]).

2) muslimo, moslemo, muzulmano k.s.; ĉi tiuj formoj estas nur senperaj esperantigoj de la arabaj "muslim" (klasike) kaj "moslem" (moderne, parole), siavice derivaĵoj de la trikonsonanto s-l-m; oni rekte derivu la formon islamano de la religi-nomo islamo.

Oni ne konfuzu ĝin kun la genta nomo muslimano.

Krome, oni zorge distingu inter islamano, islamisto (t.e. adepto de islamismo) kaj islamologo.

Vidu ankaŭ