Artistnomo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Talnat (diskuto | kontribuoj) + kelkaj dancistoj |
Talnat (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
'''Artistnomo''' estas kromnomo de [[famulo|fama persono]]. Artistnomon ofte uzas [[varieteo|varieteaj]] kaj [[cirko|cirkaj]] artistoj, [[kantisto]]j kaj aliaj [[muzikisto]]j, [[aktoro]]j, [[iluziisto]]j, [[bildliteraturisto|verkistoj de bildstrioj]] kaj malpli kutime ankaŭ [[sportisto]]j, ekzemple kelkaj [[Brazilo|brazilaj]] [[futbalo|futbalistoj]]. |
'''Artistnomo''' (artistonomo) estas kromnomo de [[famulo|fama persono]]. Artistnomon ofte uzas [[varieteo|varieteaj]] kaj [[cirko|cirkaj]] artistoj, [[kantisto]]j kaj aliaj [[muzikisto]]j, [[aktoro]]j, [[iluziisto]]j, [[bildliteraturisto|verkistoj de bildstrioj]] kaj malpli kutime ankaŭ [[sportisto]]j, ekzemple kelkaj [[Brazilo|brazilaj]] [[futbalo|futbalistoj]]. |
||
Artistnomo tipe estas pli simpla kaj eleganta ol la oficiala nomo de la persono. Artistnomo ankaŭ servas por distingi la publikan vivon de artisto disde la privata. Artistnomo distingiĝas de [[pseŭdonimo]] en tio, ke ĝi ne estas intencita por anonimigi la portanton, sed, male, por konatigi ĝin. Aliflanke, ĝi distingiĝas de [[karesnomo]] en tio, ke ĝi uziĝas en pli oficiala maniero. |
Artistnomo tipe estas pli simpla kaj eleganta ol la oficiala nomo de la persono. Artistnomo ankaŭ servas por distingi la publikan vivon de artisto disde la privata. Artistnomo distingiĝas de [[pseŭdonimo]] en tio, ke ĝi ne estas intencita por anonimigi la portanton, sed, male, por konatigi ĝin. Aliflanke, ĝi distingiĝas de [[karesnomo]] en tio, ke ĝi uziĝas en pli oficiala maniero. |
Kiel registrite je 20:17, 8 mar. 2014
Artistnomo (artistonomo) estas kromnomo de fama persono. Artistnomon ofte uzas varieteaj kaj cirkaj artistoj, kantistoj kaj aliaj muzikistoj, aktoroj, iluziistoj, verkistoj de bildstrioj kaj malpli kutime ankaŭ sportistoj, ekzemple kelkaj brazilaj futbalistoj.
Artistnomo tipe estas pli simpla kaj eleganta ol la oficiala nomo de la persono. Artistnomo ankaŭ servas por distingi la publikan vivon de artisto disde la privata. Artistnomo distingiĝas de pseŭdonimo en tio, ke ĝi ne estas intencita por anonimigi la portanton, sed, male, por konatigi ĝin. Aliflanke, ĝi distingiĝas de karesnomo en tio, ke ĝi uziĝas en pli oficiala maniero.
Kelkaj unuopaj artistnomoj
Kantistoj kaj aliaj muzikistoj
- 50 Cent - Curtis Jackson
- Billie Holiday - Eleanora Fagan Gough
- Bob Dylan - Robert Zimmerman
- Bono - Paul Hewson
- Elton John - Reginald Dwight
- Eminem - Marshall Bruce Mathers
- George Michael - Georgios Kyriacos Panayiotou
- Lady Gaga - Stefani Germanotta
- Ringo Starr - Richard Starkey
- Sid Vicious - John Simon Richie
- Tina Turner - Anna Mae Bullock
Aktoroj
- Audrey Hepburn - Edda Kathleen van Heemstra Hepburn-Ruston
- Boris Karloff - William Pratt
- Cary Grant - Archibald Alexander Leach
- John Wayne - Marion Michael Morrison
- Judy Garland - Frances Gumm
- Marilyn Monroe - Norma Jean Mortenson (Norma Jean Baker)
- Marlene Dietrich - Maria Magdalena Dietrich
- Yves Montand - Ivo Livi
Pornoaktoroj
- Clara Morgane - Emmanuelle Aurélie Munos
- La Cicciolina - Ilona Staller
Dancistoj
- Fred Astaire - Fredrick Austerlitz
- Josephine Baker - Freda Josephine McDonald
- Mata Hari - Margareta Gertruda Zelle
Siaspeca kazo
- Mirin Daĵo - Arnold Gerrit Henskes
Iluziistoj
- David Copperfield - David Seth Kotkin
- Harry Houdini - Erich Weiss
Bildliteraturistoj
- Hergé - Georges Remi
Futbalistoj
- Pelé - Édson Arantes do Nascimento
- Ronaldinho - Ronaldo de assis morreira