William Auld: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 5428690 de Pimskrabo (kontribuoj, diskutpaĝo)
e reindiko de lia esperanto nomo, kiun Oldo mem uzis, kun fontomencio
Linio 17: Linio 17:
}}
}}


'''William AULD''' {{prononco|ŭiljam old|ˈɔːld}}, esperante '''Vilhelmo Oldo'''<ref>En la ĉapitro “La propraj nomoj en Esperanto” la aŭtoro citas el la artikolo de ''Auld'' (“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970) jene:<br />
'''William AULD''' {{prononco|old|ˈɔːld}} (naskiĝis la {{daton|6|novembro|1924}} en [[Erith]]<ref>[http://thescotsman.scotsman.com/obituaries.cfm?id=1361492006 William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet]</ref>, mortis la {{daton|11|septembro|2006}} apud [[Dolaro (urbo)|Dolaro]]) estis [[Skotlando|skota]] [[poeto]] en [[Esperanto]].
:“Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo ''William Auld'' kaj ne per ''Vilhelmo Oldo'', la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.”

El “La lingva esenco de Esperanto” (UEA, 1983) verkita de ''Atanas D. Atanasov'', citita de [[Vastalto]] en sia blogo [http://www.vastalto.com/blog/?p=1230].</ref> (naskiĝis la {{daton|6|novembro|1924}} en [[Erith]]<ref>[http://thescotsman.scotsman.com/obituaries.cfm?id=1361492006 William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet]</ref>, mortis la {{daton|11|septembro|2006}} apud [[Dolaro (urbo)|Dolaro]]), estis [[Skotlando|skota]] [[poeto]] en [[Esperanto]].


== Vivo ==
== Vivo ==
Linio 181: Linio 184:
{{el}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=william+auld&vid=ONB&fn=search Verkoj de kaj pri William Auld] en la [http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do?dscnt=0&scp.scps=scope%3A(ONB_aleph_esperanto)&tab=onb_sondersammlungen&mode=Basic&vl(freeText0)=william+auld&vid=ONB&fn=search Verkoj de kaj pri William Auld] en la [http://www.onb.ac.at/eo/esperantomuzeo/index.htm Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo]
{{el}} [http://esperanto.ie/esperanto/indekso.htm - ''William Auld - Master Poet of Esperanto'' de Girvan McKay. Inkludas 3 versiojn de la aulda verko ''La infana raso'' en la angla, la skota kaj la gaela]
{{el}} [http://esperanto.ie/esperanto/indekso.htm - ''William Auld - Master Poet of Esperanto'' de Girvan McKay. Inkludas 3 versiojn de la aulda verko ''La infana raso'' en la angla, la skota kaj la gaela]
{{el}} [http://satesperanto.org/Auxldo-Auld-pri-esperantigo-de.html Aŭldo pri propraj nomoj] el liaj ''Antaŭvortoj de la tradukinto'' al '''La ĉashundo de la Baskerviloj''' de [[Arthur Conan Doyle|Arturo Konan-Dojlo]]
{{el}} [http://satesperanto.org/Auxldo-Auld-pri-esperantigo-de.html Oldo pri propraj nomoj] el liaj ''Antaŭvortoj de la tradukinto'' al '''La ĉashundo de la Baskerviloj''' de [[Arthur Conan Doyle|Arturo Konan-Dojlo]]
Jen kelkaj sonekzemploj de muzike prilaboritaj poemoj:
Jen kelkaj sonekzemploj de muzike prilaboritaj poemoj:
{{el}} [http://www.youtube.com/watch?v=yukipHvAvxQ&list=PLrHTBT4qo1py7zMSs0wldKJngOTf5WM7p la angla mezepoka balado "Ĝorĝo" tradukita de William Auld kaj kantata de Margaret Hill en muzikfilmo de la retejo ''Youtube''. La kanto aperis en la disko "Kantanta mia bird", eldonita de Krea Sono.]
{{el}} [http://www.youtube.com/watch?v=yukipHvAvxQ&list=PLrHTBT4qo1py7zMSs0wldKJngOTf5WM7p la angla mezepoka balado "Ĝorĝo" tradukita de William Auld kaj kantata de Margaret Hill en muzikfilmo de la retejo ''Youtube''. La kanto aperis en la disko "Kantanta mia bird", eldonita de Krea Sono.]
{{el}} [http://www.youtube.com/watch?v=3nTPNWIloiQ la kanto "Ebrio" de W. Auld, kantata de Maksim Fedorov, same en muzikfilmo de la retejo ''Youtube'']
{{el}} [http://www.youtube.com/watch?v=3nTPNWIloiQ la kanto "Ebrio" de W. Auld, kantata de Maksim Fedorov, same en muzikfilmo de la retejo ''Youtube'']
http://www.youtube.com/watch?v=1xjHsNS6GI8 kaj la kanto "Memoro" same de W. Auld, kaj ankaŭ kantata de Maksim Fedorov,]] la du lastaj eroj ambaŭ el la [[94-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Bjalistoko]]
http://www.youtube.com/watch?v=1xjHsNS6GI8 kaj la kanto "Memoro" same de W. Auld, kaj ankaŭ kantata de Maksim Fedorov,]] la du lastaj eroj ambaŭ el la [[94-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Bjalistoko]]
{{el}} [http://www.vastalto.com/blog/?p=1230 Vilhelmo Oldo], artikolo de Vastalto pri la rilato de Oldo al propraj nomoj


{{Eo-Jaro|state=collapsed}}
{{Eo-Jaro|state=collapsed}}

Kiel registrite je 18:47, 12 mar. 2014

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
William Auld
Persona informo
Naskiĝo 6-a de novembro 1924
en Erith, Kent
Morto 11-a de septembro 2006
en Dolaro, Britio
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco skoto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Allan Glen's School
Okupo
Okupo poeto • verkistotradukistoesperantisto • eseisto • muzikologo • redaktisto • sciencfikcia verkisto • esperantologo
Verkoj La infana raso
Esperanto
Tradukis en Esperanton liaj tradukaĵoj
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj liaj aktivecoj
vdr

William AULD [ŭiljam old], esperante Vilhelmo Oldo[1] (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Erith[2], mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro), estis skota poeto en Esperanto.

Vivo

Profesie Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro.

Malkovro de Esperanto

William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis ĝin kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.

Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.

Dua Monda Milito

De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.

Verkoj

Verkistoj en Antverpeno: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li redaktis la rubrikon noveloj ĝis 1998.

Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn.

Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.

William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.

Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.

Kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

Agadoj en esperanta mondo

Kovrilpaĝo de Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj, 1978

Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.

Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo: ekde 1999 ĝis la morto en 2006.

Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Honora membro de UEA.

Distingoj

En 2000 William Auld estis honorigita per FAME-premio.

Listo de verkoj

Poemaroj

Antologioj:

Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonita en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)

Tradukaĵoj

El la angla

El la skota

Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

El la sveda

Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

En la anglan el la ĉeĥa per Esperanto

Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková

Kantaroj

Lernolibroj

Dosiero:Paŝoj al plena.jpg
Kovrilpaĝo de Paŝoj al plena posedo; 2-a eldono, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974
Dosiero:Facetoj de Esperanto.jpg
Kovrilpaĝo de Facetoj de Esperanto, Brita Esperanto-Asocio, 1976
Dosiero:Enkonduko en la originalan.jpg
Kovrilpaĝo de Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto, 1979

Bibliografio

  • Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)

Esearoj

  • Facetoj de Esperanto (1976)
  • Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
  • Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
  • Vereco, distro, stilo (1981)
  • Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
  • La fenomeno Esperanto (1988)
  • La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)

Miksita

  • Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Festlibro

Referencoj

  1. En la ĉapitro “La propraj nomoj en Esperanto” la aŭtoro citas el la artikolo de Auld (“Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970) jene:
    “Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie: mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.”
    El “La lingva esenco de Esperanto” (UEA, 1983) verkita de Atanas D. Atanasov, citita de Vastalto en sia blogo [1].
  2. William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet

Eksteraj ligiloj

Trovu « William Auld » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke Voĉo de William Auld en la Sonbanko Esperanta esperante greke William Auld (el Retarkivo 2009) en Originala literaturo Esperanta esperante greke William Auld en la ttt-ejo de Esperantlingva Verkista Asocio esperante greke Ligilo al skano de La Infana Raso, jen TTT-versio esperante greke Anna greke Kvar poemoj

greke Rimleteroj (inter William Auld kaj Marjorie Boulton) greke Pratempe en Anglujo ĉu (el Retarkivo 2004) (Jerusalem de William Blake) greke Tempo fuĝas novelo en Monato greke Forpasis Auld - silento morta post ruliĝ' lavanga artikolo en Libera Folio greke Esperantistoj bruligas kandelojn memore al William Auld (edukado.net) (el Retarkivo 2008) greke Verkoj de kaj pri William Auld en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo greke - William Auld - Master Poet of Esperanto de Girvan McKay. Inkludas 3 versiojn de la aulda verko La infana raso en la angla, la skota kaj la gaela greke Oldo pri propraj nomoj el liaj Antaŭvortoj de la tradukinto al La ĉashundo de la Baskerviloj de Arturo Konan-Dojlo Jen kelkaj sonekzemploj de muzike prilaboritaj poemoj: greke la angla mezepoka balado "Ĝorĝo" tradukita de William Auld kaj kantata de Margaret Hill en muzikfilmo de la retejo Youtube. La kanto aperis en la disko "Kantanta mia bird", eldonita de Krea Sono. greke la kanto "Ebrio" de W. Auld, kantata de Maksim Fedorov, same en muzikfilmo de la retejo Youtube http://www.youtube.com/watch?v=1xjHsNS6GI8 kaj la kanto "Memoro" same de W. Auld, kaj ankaŭ kantata de Maksim Fedorov,]] la du lastaj eroj ambaŭ el la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko greke Vilhelmo Oldo, artikolo de Vastalto pri la rilato de Oldo al propraj nomoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.