Retkafejo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
{{Alinomigu|retkafejo}} kaj iom aldonis |
|
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 07:31, 31 mar. 2014
Retkafejo aŭ retumejo estas ejo kie oni kontraŭ pago povas retumi sur komputilo. Ofte eblas ankaŭ trinki ion (kiel en ordinara kafejo) sed tio ne necesas. Ĉambro kun komputiloj kiuj estas ligitaj kun interreto jam povas esti retkafejo.
Kiam al persono mankas komputilo aŭ rapida retkonekto, li aŭ ŝi povas viziti retumejon. Ankaŭ turistoj ofte uzas retumejojn, ekzemple por retpoŝte korespondi kun familio, por sendi ciferecajn fotojn, aŭ nur ripozi aŭ dormi sur sofo antaŭ komputilo ĉar li volus ŝpari hotelkoston aŭ ne ŝataus pasportan servon.