Palü-Glaĉero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q676722)
Linio 24: Linio 24:


==Turismo==
==Turismo==
La regiono de la glaĉero estas facile atingebla per la [[Bernina-Fervojo]], kiu, kiam ĝi estis konstruita en la jaro [[1910]] preterveturis rekte oriente de la [[glaĉerlango]]. Bernina-Fervojo konektas la italan urbon [[Tirano (Italio)|Tirano]] kun la svisa turisma loko [[Sankta Maŭrico]].
La regiono de la glaĉero estas facile atingebla per la [[Retia fervojo]], kiu, kiam ĝi estis konstruita en la jaro [[1910]] preterveturis rekte oriente de la [[glaĉerlango]]. Retia fervojo konektas la italan urbon [[Tirano (Italio)|Tirano]] kun la svisa turisma loko [[Sankta Maŭrico]].


==Eksteraj ligiloj==
==Eksteraj ligiloj==

Kiel registrite je 13:15, 12 apr. 2014

Palü-Glaĉer
Palü-Glaĉero 2005
glaĉero
Palü-Glaĉero (Svislando)
Palü-Glaĉero (Svislando)
DMS
Estiĝloko Piz Palü
Longeco 3,80 km
Larĝeco 1,5 km
Areo 6,47 km²
Glacikvanto 0,3 km³
Elfluanto(j) Aqua da Palü→Lago de Palü
PoschiavinoAdda
Jara retiriĝo/kresko 27,7 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Palü-Glaĉero (en la poskiava dialekto Vadret da Palü, en la romanĉa Glatscher da Palü, en la itala Ghiacciaio di Palü, en la germana Palügletscher) estas valglaĉero en la Grizonaj Alpoj en Svislando. La Glaĉero havas longecon de 3,8 km, larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de 6,47 km².

Priskribo

Palü-Glaĉero situas tute supre en la Valo Poschiavo, itallingva valo de la svisa Kantono Grizono. La glaĉero havas sian originon en firnkaldrono sudoriente de Piz Palü en alteco de 3400 m s.m. kaj norde de Piz Verona kaj Piz Varuna. La plej supra kaj okcidenta parto de gixa nutra regiono situas en Italio. La glaĉero nun fluas orienten kaj la glaĉerlango nun finiĝas supre de rokŝtupo en alteco de 2600 m s.m. Tie en granda akvofalo fontas la rivero Aqua da Palü, kiu alfluas la Lagon de Palü, kies akvon utiligas plej parta la elektrokompanio Rätia Energia. La restakvo tra la montrivero Cavagliaso fluas al Posciavino, alfluanto de Adda, kiu siavice alfluas al Pado.

Historio

La glaĉero en 1910

La glaĉero travivis sian kulminan periodon je la fino de la Eta Glaciepoko en la jaro 1860, kiam ĝia lango kovris grandan parton de la ebenaĵo de la alppaŝtejo Palü kaj preskaŭ atingis la Lagon de Palü. Jam en la unua duono de la 20-a jarcento la glaĉero retiriĝis el la enbenaĵo de la alppaŝtejo Palü. En la 70-aj jaroj ĝi tiam por kelkaj jaroj stangis sur la unua rokŝtupo supre de la alppaŝtejo. Ek de 1990 la malkresko rapidiĝis ekstreme kaj la glaĉero pli kaj pli retiriĝis super la rokoj, nuntempe (2008) la frunto de la glaĉerlango situas je alteco de 2600 m s.m. kaj la degelakvo ĵetas sin en belega akvofalo en du ŝtupoj al la alppaŝtejo. En ĝia kulmina epoko la glaĉerlango finiĝis je alteco de 1940 m s.m. Ek de la jaro 2000 sur la unua rokteraso supre de alppaŝtejo Palü estiĝis nova glaĉerlago.

Turismo

La regiono de la glaĉero estas facile atingebla per la Retia fervojo, kiu, kiam ĝi estis konstruita en la jaro 1910 preterveturis rekte oriente de la glaĉerlango. Retia fervojo konektas la italan urbon Tirano kun la svisa turisma loko Sankta Maŭrico.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto