Ligurio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 91 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1256) |
e uskleco |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
|kvanto_de_loĝantoj = 1 610 134 |
|kvanto_de_loĝantoj = 1 610 134 |
||
|denso_de_loĝantoj = 298 |
|denso_de_loĝantoj = 298 |
||
|provincoj=[[provinco de Ĝenovo|Ĝenovo]], [[provinco de Imperia| |
|provincoj=[[provinco de Ĝenovo|Ĝenovo]], [[provinco de Imperia|Imperia]], [[provinco de La Spezia|La Spezia]], [[provinco de Savona|Savona]] |
||
|kvanto_de_komunumoj = 235 |
|kvanto_de_komunumoj = 235 |
||
|kategorio = Ligurio |
|kategorio = Ligurio |
Kiel registrite je 18:55, 18 apr. 2014
Ligurio | |
itale Liguria | |
Flago | Blazono |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | LIG |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 5 410 km² |
Ĉefurbo: | Ĝenovo |
Loĝantaro: | 1 610 134 loĝ. |
Loĝdenso: | 298 loĝ./km² |
Provincoj: | Ĝenovo, Imperia, La Spezia, Savona |
Komunumoj: | listo de 235 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 07 |
Retejo: | oficiala paĝo |
Ligurio aŭ Ligurujo (itale Liguria [ligurja]) estas marborda regiono de nordokcidenta Italio, kaj la tria plej malgranda regiono de Italio.
Ĝi samlimas okcidente kun Francio, norde kun Piemonto, nordoriente kun Emilio-Romanjo kaj oriente kun Toskanio. Ĝi situas borde de la Ligura Maro, kiu estas parto de la pli granda Tirena Maro.
Geografio
La regiono areas 5421 km² kaj enhavas 1.622.578 loĝantojn (laŭ la nombrado de 2001) kaj 235 komunumojn.
La liguria marbordo ĝuas mildan maran klimaton, se oni komparas kun la kontinenta klimato de la valo de Pado, nur malmultajn kilometrojn pli norde; dum januaro, Ĝenovo atingas mezan temperaturon de cirkaŭ 8-10 °C, sen frosto, kiu nur okazas tra la landinternaj montoj. Somere mezaj temperaturoj estas cirkaŭ 24–25 °C.
La pluvo povas iam esti tre abunda; la montoj tre proksimaj de la marbordo facile estigas pluvon, tial Ĝenovo povas atingi eĉ 2000 mm de pluvo per jaro; aliloke tamen oni atingas nur la normalajn pluvkvantojn de la mediteraneaj regionoj (500–800 mm).
Estas notinde ke, malgraŭ la granda loĝdenseco, duono de la regiona areo konsistas el arbaroj.
La nomo Liguria estas praantikva, kaj devenas de antaŭ la romia epoko.
La regiona ĉefurbo estas Ĝenovo. La regiono enhavas kvar provincojn: Ĝenovo, La Spezia, Imperia kaj Savona.
Ĉefaj urboj
Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.
1 | Ĝenovo | Provinco de Ĝenovo | 615 900 loĝ. |
2 | La Spezia | Provinco de La Spezia | 94 300 loĝ. |
3 | Savona | Provinco de Savona | 61 700 loĝ. |
4 | Sanremo | Provinco de Imperia | 57 200 loĝ. |
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala paĝaro de la regiona registaro (itale) greke Alia retejo de la regiona registaro (itale)
|