Margraflando Brandenburgio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto pereinta ŝtato |nomo = Margraflando Brandenburgio |origina nomo = <small>Mark Brandenburg | |jaro de estiĝo = 1157 |jaro de pereo = 1815 | | pli antaŭ = n...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:59, 8 maj. 2014

Margraflando Brandenburgio
Plena origina nomo:
Mark Brandenburg
 slavaj teritorioj 11571815 Prusio 

historia lando • elekta princlando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • kolonia ŝtato
Geografio
La Margraflando Brandenburgio en la Germana Regno (en 1320)
La Margraflando Brandenburgio en la Germana Regno (en 1320)
Ĉefurbo:
komence burgo Brandenburg, ekde 1400 burgo Tangermünde, ekde 1415 Berlino
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
germana, la slavaj loĝantoj en unuaj generacioj ankoraŭ parolis okcidentslavajn lingvojn kiel la polaban kaj malplimulto en malgranda parto de la margraflanda teritorio daŭre parolas la soraban
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
slavaj teritorioj slavaj teritorioj
Postsekvaj ŝtatoj:
Prusio Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sankta Romia Imperio

vdr

La Margraflando Brandenburgio - germane Mark Brandenburg - post antaŭaj jarcentoj de bataloj inter la germanlingvaj frankoj okcidente kaj lokaj okcidentslavaj triboj oriente ekde proksimume la jaro 1157 estis margraflando de la germanlingva Sankta Romia Imperio. En 1815 ĝi transformiĝis en la provincon Brandenburgio de la reĝlando Prusio. La margrafo de Brandenburgio estis unu el sep princo-elektistoj, kiuj nomumis la imperiestron de la Sankta Romia Imperio - la ora buleo de 1356 formale konfirmis tiun statuson, jam antaŭe praktikitan. Ĉefurbo de la regno estis komence burgo Brandenburg, ekde 1400 burgo Tangermünde, ekde 1415 Berlino. La regnestroj apartenis al la nobelaj dinastioj Askanier (1157–1320), Vitelsbaĥoj (1323–1373), luksemburga dinastio (1373–1415) kaj Hohencolernoj (1415–1815). Laŭ ordono de la regantoj, la margrafanoj religie komence apartenis al la katolikismo, sed kadre de la reformacio ekde la jaro 1538 al la protestantismo (luteranismo).