Listo de urbestroj de Parizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xian (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo kun '{{Informkesto ofico | eonomo = Urbestro de Parizo | oficiala nomo = Maire de Paris | bildo= Anne Hidalgo, février 2014.jpg | bildopriskribo = Anne Hidalgo, urbe...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:25, 22 maj. 2014

Urbestro de Parizo
Maire de Paris
Urbodomo de Parizo
Urbodomo de Parizo
Anne Hidalgo, urbestro de aprilo 2014
Anne Hidalgo, urbestro de aprilo 2014
Wikimedia list of persons by position held
Elekto Konsilio de Parizo
De 15-a de julio 1789, 1848, 1870, 1977
Unua Jean Sylvain Bailly
Nuna Anne Hidalgo
De 5-a de aprilo 2014
Daŭro 6 jaroj
Situo Urbodomo de Parizo
TTT-ejo http://www.paris.fr
vdr

Antaŭ la franca Revolucio de 1789, la urbestraro de Parizo estis regata de la provosto de la komercistoj. La 14-an de julio 1789, post la okupo de la fortreso Bastille, la provosto de la komercistoj, Jacques de Flesselles, estis mortigita sur la antaŭplaco de la urbodomo. La unua urbestro estis elektita la morgaŭan tagon.

Parizo estas, de la nuligo de la departemento seine, mem departemento, la konsilio de Parizo plenumas ankaŭ la atribuojn de departementa Konsilio, kaj la urbestro ĉiujn oficojn de prezidanto de departementa Konsilio. Post sia elekto kiel urbestro de Parizo, en marto 1977, Jacques Chirac demisiis de la departementa Konsilio de Corrèze, kiun li prezidis ĉar la leĝo ne permesis kumuli oficojn de departementa konsiliano en pluraj departementoj[1].

Listo de la urbestroj

Nomo Datoj de mandato Partio Notoj
Listo de urbestroj de Parizo ekde la Revolucio en 1789
Jean Sylvain Bailly Jean Sylvain Bailly 15-a de julio 1789 18-a de novembro 1791 Demisiis
Jérôme Pétion de Villeneuve Jérôme Pétion de Villeneuve 18-a de novembro 1791 15-a de oktobro 1792 Detenita de la 6-a ĝis la 13-a de julio 1792
Demisiis
Philibert Borie 7-a de julio 1792 13-a de julio 1792 Provizora urbestro
Antoine René Boucher 15-a de oktobro 1792 2-a de decembro 1792 provizora urbestro
Henri d'Ormesson 21-a de novembro 1792 Sin malagnoskis.
Nicolas Chambon 1-a de decembro 1792 4-a de februaro 1793 Demisiis
Jean-Nicolas Pache Jean-Nicolas Pache 14-a de februaro 1793 10-a de majo 1794 Arestita
Jean-Baptiste Fleuriot-Lescot Jean-Baptiste Fleuriot-Lescot 10-a de majo 1794 28-a de julio 1794 Ekzekutita la 10-an de termidoro en jaro 2-a
Nuligo de la urbestraro de Parizo de 1794 ĝis1848 (de la falo de Robespierre[2] ĝis la dua franca revolucio de 1848).
Louis-Antoine Garnier-Pagès Louis-Antoine Garnier-Pagès 24-a de februaro 1848 5-a de marto 1848
Armand Marrast Armand Marrast 9-a de marto 1848 19-a de julio 1848
Nulmigo de la urbestraro de Parizo de 1848 ĝis 1870 (post la Tagoj de junio[3] ĝis la senrajtiĝo de Napoleono la 3-a kaj la proklamado de la 3-a Respubliko)
Étienne Arago Étienne Arago 4-a de septembro 1870 15-a de novembro 1870
Jules Ferry Jules Ferry 15-a de novembro 1870 5-a de junio 1871
Nuligo de la urbestraro de Parizo de 1871 ĝis 1977
Jacques Chirac Jacques Chirac 20-a de marto 1977 16-a de majo 1995
Kuniĝo por la Respubliko (RPR)
Reelektita en marto 1983
Reelektita en marto 1989
Demisiis en majo 1995
Elektita prezidanto de la Respubliko
Jean Tiberi Jean Tiberi 22-a de majo 1995 24-a de marto 2001
Kuniĝo por la Respubliko (RPR)
Sukcedis al Jacques Chirac, elektita prezidanto de la Respubliko
Bertrand Delanoë Bertrand Delanoë 25-a de marto 2001 5-a de aprilo 2014
Socialisma Partio (PS)
Unua socialista urbestro de Parizo
Reelektita en marto 2008
Ne havis majoritaton de voĉoj okaze de sia unua elekto
Anne Hidalgo Anne Hidalgo 5-a de aprilo 2014 En ofico
Socialisma Partio (PS)
Unua virino urbestro de Parizo

Aldonaĵoj

Rilataj artikoloj

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. Artikolo L208 de la franva balota regularo : neniu rajtas esti membro de pluraj departementaj Konsilioj.}}
  2. Émile Ducoudray, « Commune de Paris/département de Paris », en Albert Soboul (dir.), Dictionnaire historique de la Révolution française, Parizo, eldoninto "PUF", 1989 (reeld. Quadrige 2005, p. 271)
  3. Jean-Pierre Moisset, Les Biens de ce monde: Les finances de l'Église catholique au XIXe siècle dans le diocèse de Paris (1802-1905), eldoninto "Presses universitaires de Bordeaŭ", 2004, 392 paĝoj, p. 102-a, (ISBN 2-86781-325-5).