Nelson Mandela: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta|
Neniu resumo de redakto
Linio 67: Linio 67:


Li mem verkis sian biografion: "Long walk to freedom", "Longa marŝado al libereco" kaj "[[Ubuntu (filozofio)|Ubuntu]]".
Li mem verkis sian biografion: "Long walk to freedom", "Longa marŝado al libereco" kaj "[[Ubuntu (filozofio)|Ubuntu]]".

==Vidu ankaŭ==
* [[Apartismo]] aŭ rasapartismo


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 22:24, 6 jun. 2014

Nelson Mandela
Nobel-premiito
Mandela en 2008.
Mandela en 2008.
Persona informo
Nelson Rolihlahla Mandela
Naskonomo Rolihllahla Mandela
Naskiĝo la  18-an de julio 1918(nun 1918-07-18)
en Mvezo, Orienta Kablando, Unio de Sud-Afriko
Morto la 5-an de decembro 2013 (95‑jara)
en Houghton Estate, Johanesburgo, Sud-Afriko
Mortis per malsano de spira sistemo vd
Tombo Qunu vd
Religio Metodismo vd
Lingvoj anglakosa vd
Loĝloko Houghton Estate vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de WitwatersrandUniversitato de Fort HareUniversitato de Sud-AfrikoUniversitato de Londono vd
Partio ANK
Subskribo Nelson Mandela
Familio
Patro Gadla Henry Mphakanyiswa vd
Patrino Nosekeni Fanny vd
Edz(in)o Evelyn MaseWinnie Madikizela-MandelaGraça Machel vd
Infanoj Makgatho Mandela • Makaziwe Mandela • Zenani Mandela-Dlamini • Thembekile Mandela • Zindzi Mandela vd
Parencoj Ndileka Mandela vd
Profesio
Okupo politikisto • aŭtobiografo • advokato • politika aktivisto • politika malliberuloscenaristo vd
Aktiva en Sud-Afriko vd
Verkado
Verkoj Long Walk to Freedom vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidento de Sud-Afriko
Dum 10-a de majo 199414-a de junio 1999
Vicprezidento Frederik Willem de Klerk
Thabo Mbeki
Antaŭulo Frederik Willem de Klerk (Ŝtata Prezidento de Sud-Afriko)
Sekvanto Thabo Mbeki
19-a Ĝenerala Sekretario de Senalianca Movado
Dum 3-a de septembro 199814-a de junio 1999
Antaŭulo Andrés Pastrana Arango
Sekvanto Thabo Mbeki
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Mandela kaj Clinton

Nelson Mandela (naskiĝis la  18-an de julio 1918(nun 1918-07-18) en Mvezo, Transkejo, Sud-Afriko, mortis la 5-an de decembro 2013), vere Rolihlahla Dalibunga Mandela, estas iama prezidanto de la Sudafrika Respubliko kaj iama gvidanta kontraŭ-apartisma batalanto. Li estas tiel grava persono por la nigraj egalrajtigaj movadoj en Sud-Afriko kiel Martin Luther King kaj Bob Marley en Usono.

Li pasigis sian infanecon ĉe la tribo Thembu, studis jursciencon, estis advokato kaj pasigis multajn jarojn en prizono (27 jarojn kaj duono) pro politika agado.

Infanaĝo, juneco

Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en 1918 en Qunu proksime al Umtata en Transkejo. Lia patro – kiu perdis en 1919 plimulton de sia posedaĵo (bovojn kaj agron) pro juĝa proceso - estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la anglan nomon Nelson far la metodistaj instruistoj. Lia patro mortis en 1927 kaj Nelson vizitis poste proksiman misian lernejon. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo (kosoj). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutimaj tri jaroj.

Kun 19 jaroj li translokiĝis al Fort Beaufort kaj tie vizitis Wesleyan College, kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie li ekŝatis kaj bokson kaj kuron. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis Oliver Tambo-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la apartejdo.

Fine de la unua studjaro, li partoprenis en studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj tiel li estis forigita. Li iris al Johannesburg, kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per telestudado. Poste li ekstudis juron en la Universitato Witwatersrand.

Politika aktivado

Li jam kiel juro-studento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politika, sociala kaj ekonomia rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en 1942 ANC (Afrika Nacia Kongreso) kaj fondis tie post du jaroj kun Walter Sisulu, Oliver Tambo kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANC.

Post balota venko de la "Afrikaner"-dominita Nacia Partio en 1948 kaj la posta politiko de rasoapartigo (apartejdo), Mandela estis la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANC de 1952 kaj ĉe la popola kongreso (Congress of the People) de 1955, kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartejda movado.

En 1956 Mandela estis akuzita kun 155 aliaj aktivistoj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis 1961 kaj finiĝis per liberiĝo de ĉiu akuzita.

Origine Mandela estis konata reprezentanto de la senperforto, sed post kiam en marto de 1960 en Sharpeville oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANC kaj aliaj kontraŭ-apartejdaj grupoj estis malpermesitaj; Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson de perforta batalo kontraŭ la apartejdo.

En 1961, li iĝis gvidanto de la armita alo de ANC, de Umkhonto we Sizwe ("Lanco de la Nacio"). La 5-an de aŭgusto de 1962 li estis arestita en Howick kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝa eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de 1964 li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La mallibereja puno estis plenumita sur la prizona Insulo Robben, kiu situas en la Atlantika oceano antaŭ Kapurbo.

Mandela rifuzis en februaro de 1985 la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de 1990, kiam forta kampanjo de ANC kaj internacia premo rezultigis la liberiĝon de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtatsprezidento F.W. de Klerk ebligis la liberiĝon kaj samtempe ordonis forigi la malpermeson de ANC. Mandela kaj de Klerk ricevis komune dum 1993 la Nobel-Premion pri Paco.

En 1994 venkis ANC la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis far la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.

Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANC (julio 1991–decembro 1997) Mandela akiris internacian kaj enlandan estimon pro lia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziigintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaŭ ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ aidoso).

Mandela estis kritikita ankaŭ pro liaj amikoj kiel Fidel Castro kaj Muamar Kadafi, kiujn li nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en 1998, sendi sudafrikajn soldatojn al Lesoto (por forbati puĉon) restas disputata.

Post lia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homjuraj organizaĵoj.

En 2003 li akre kritikis la Irak-politikon de George W. Bush kaj Tony Blair.

Personaĵoj

Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en 1957 post 13-jara geedzeco. Li disiĝis de sia dua edzino Winnie Madikizela post 38-jara geedzeco en 1992 kaj divorcis en 1996. Li geedziĝis je sia 80-jara naskiĝtago kun Graça Machel, vidvino de Samora Machel, iama prezidento de Mozambiko kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.

Verko

Li mem verkis sian biografion: "Long walk to freedom", "Longa marŝado al libereco" kaj "Ubuntu".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara