Kolonjo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
correct arms refered to city statute (GlobalReplace v0.3) |
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e Kosmetikaj, anstataŭigis: thumb| → eta|, |right| → |dekstre|, <br /> → <br> (6) |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
|areo = 405 |
|areo = 405 |
||
|poŝtkodo = 50441–51149 |
|poŝtkodo = 50441–51149 |
||
|tel_antaŭkodo = 02 21<br |
|tel_antaŭkodo = 02 21<br>0 22 03 <small>(urboparto Porz sen kvartalo Poll)</small><br>0 22 32 <small>( urboparto Meschenich)</small><br>0 22 33 <small>( urbopartoj Hochkirchen kaj Rondorf)</small><br>0 22 34 <small>(urbopartoj Lövenich, Weiden kaj Marsdorf)</small><br>0 22 36 <small>(urbopartoj Godorf, Hahnwald, Immendorf, komerca zono Rodenkirchen, Sürth kaj Weiß)</small> |
||
|aŭtokodo = K |
|aŭtokodo = K |
||
|oficiala_kodo = 05 3 15 000 |
|oficiala_kodo = 05 3 15 000 |
||
|subdivido = 9 urbodistriktoj (''Stadtbezirke'') kun 86 urbopartoj (''Stadtteile'') |
|subdivido = 9 urbodistriktoj (''Stadtbezirke'') kun 86 urbopartoj (''Stadtteile'') |
||
|adreso-komunumestraro = Rathaus<br |
|adreso-komunumestraro = Rathaus<br>50667 Köln |
||
|retpaĝaro = [http://www.stadt-koeln.de www.stadt-koeln.de] |
|retpaĝaro = [http://www.stadt-koeln.de www.stadt-koeln.de] |
||
|komunumestro = Jürgen Roters |
|komunumestro = Jürgen Roters |
||
Linio 74: | Linio 74: | ||
* [[Dosiero:flago-de-Turkio.svg|20px]] [[Istanbulo]] en [[Turkio]] ekde 1997 |
* [[Dosiero:flago-de-Turkio.svg|20px]] [[Istanbulo]] en [[Turkio]] ekde 1997 |
||
* [[Dosiero:flago-de-Brazilo.svg|20px]] [[Rio-de-Ĵanejro]] en [[Brazilo]] ekde 2011 |
* [[Dosiero:flago-de-Brazilo.svg|20px]] [[Rio-de-Ĵanejro]] en [[Brazilo]] ekde 2011 |
||
<p> |
|||
⚫ | Per ĉirkaŭaj teritorioj iom post iom aligitaj al la urbo, Kolonjo Kolonjo transprenis partnerecojn kun la urboj de [[Dosiero:flago-de-Britio.svg|20px]] Benfleet/Castle Point ([[Britio]]), [[Dosiero:flago-de-Francio.svg|20px]] Igny ([[Francio]]), [[ |
||
⚫ | Per ĉirkaŭaj teritorioj iom post iom aligitaj al la urbo, Kolonjo Kolonjo transprenis partnerecojn kun la urboj de [[Dosiero:flago-de-Britio.svg|20px]] Benfleet/Castle Point ([[Britio]]), [[Dosiero:flago-de-Francio.svg|20px]] Igny ([[Francio]]), [[Dosiero:flago de Belgio malpli alta.svg|20px]] [[Diepenbeek]] ([[Belgio]]), [[Dosiero:flago-de-Francio.svg|20px]] [[Brive-la-Gaillarde]] ([[Francio]]), [[Dosiero:flago-de-Britio.svg|20px]] Dunstable ([[Britio]]), [[Dosiero:flago-de-Nederlando.svg|20px]] [[Eygelshoven]]/[[Kerkrade]] ([[Nederlando]]) kaj [[Dosiero:flago-de-Francio.svg|20px]] Hazebrouck ([[Francio]]). |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
== Futbala Mondpokalo 2006 == |
== Futbala Mondpokalo 2006 == |
||
Linio 83: | Linio 83: | ||
== Urba arkivo == |
== Urba arkivo == |
||
La [[urba arkivo de Kolonjo]] estis la plej grava urba arkivo en Germanio ĝis sia kolapso la {{daton|3|marto|2009}}. |
La [[urba arkivo de Kolonjo]] estis la plej grava urba arkivo en Germanio ĝis sia kolapso la {{daton|3|marto|2009}}. |
||
[[ |
[[Dosiero:Gürzenich (9096-98).jpg|eta|maldekstra|160px|<center>en la mezepoka festohalo [[Gürzenich]] en somero 1933 okazis la inaŭguro kaj pluraj vesperaj solenaĵoj de la [[UK 1933|25-a UK de Esperanto]]]] |
||
== Esperanto en Kolonjo == |
== Esperanto en Kolonjo == |
||
En Kolonjo okazis inter alie la [[25-a UK|25-a Universala Kongreso de Esperanto]] de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto [[1933]]; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. |
En Kolonjo okazis inter alie la [[25-a UK|25-a Universala Kongreso de Esperanto]] de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto [[1933]]; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo. |
||
Ekde [[1920]] tie aperis la grava esperantlingva gazeto [[Heroldo de Esperanto]]. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed dum [[1936]] devis migri al Nederlando. |
Ekde [[1920]] tie aperis la grava esperantlingva gazeto [[Heroldo de Esperanto]]. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed dum [[1936]] devis migri al Nederlando. |
||
[[Dosiero:30-a IS urboprospekto.jpg|eta|dekstra|130px|<center>urbo[[prospekto]] de |
[[Dosiero:30-a IS urboprospekto.jpg|eta|dekstra|130px|<center>urbo[[prospekto]] de Kolonjo, aparta eldono okaze de la [[30-a IS]]]] |
||
Inter la [[27-a de decembro]] [[1961]] kaj la [[3-a de januaro]] [[1962]] cetere la 5-a [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo]] okazis en Kolonjo kaj pritraktis la temon "[[Usono]] kaj [[Sovetunio]] - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj". Ankaŭ la 12-a [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo]] inter la [[27-a de decembro]] [[1968]] kaj la [[3-a de januaro]] [[1969]] - post la politike kirla jaro 1968 - okazis en Kolonjo, ĉi-foje en la urboparto ''Deutz'' oriente de la [[Rejno]], kaj pritraktis la temon "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo". Triafoje dum la jarŝanĝo [[1986]] / [[1987]], do komence de la jaro de centjariĝo de la internacia lingvo Kolonjo (ĉi-foje denove okcidente de la Rejno) gastigis la, nun [[30-a IS|30-an, Internacian Seminarion]] sub la temo "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara" - tiun eventon partoprenis preskaŭ 400 seminarianoj, por la lernejana kaj studenta aranĝo rekorda nombro. En la nordokcidenta urboparto ''Ossendorf'' estas strato nomata ''"Zamenhofstraße"''. |
Inter la [[27-a de decembro]] [[1961]] kaj la [[3-a de januaro]] [[1962]] cetere la 5-a [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo]] okazis en Kolonjo kaj pritraktis la temon "[[Usono]] kaj [[Sovetunio]] - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj". Ankaŭ la 12-a [[Internacia Seminario]] de [[Germana Esperanto-Junularo]] inter la [[27-a de decembro]] [[1968]] kaj la [[3-a de januaro]] [[1969]] - post la politike kirla jaro 1968 - okazis en Kolonjo, ĉi-foje en la urboparto ''Deutz'' oriente de la [[Rejno]], kaj pritraktis la temon "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo". Triafoje dum la jarŝanĝo [[1986]] / [[1987]], do komence de la jaro de centjariĝo de la internacia lingvo Kolonjo (ĉi-foje denove okcidente de la Rejno) gastigis la, nun [[30-a IS|30-an, Internacian Seminarion]] sub la temo "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara" - tiun eventon partoprenis preskaŭ 400 seminarianoj, por la lernejana kaj studenta aranĝo rekorda nombro. En la nordokcidenta urboparto ''Ossendorf'' estas strato nomata ''"Zamenhofstraße"''. |
||
Linio 122: | Linio 122: | ||
{{Administra divido de Nordrejn-Vestfalio}} |
{{Administra divido de Nordrejn-Vestfalio}} |
||
{{EdE|K}} |
{{EdE|K}} |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[Kategorio:Kolonjo|!]] |
[[Kategorio:Kolonjo|!]] |
||
Linio 137: | Linio 141: | ||
{{LigoElstara|sv}} |
{{LigoElstara|sv}} |
||
{{LigoElstara|vi}} |
{{LigoElstara|vi}} |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
⚫ |
Kiel registrite je 13:29, 9 jun. 2014
Kolonjo | |||||||
| |||||||
Hansa urbo • metropolo • Roman city • urba komunumo de Germanio • urbego • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • Libera regna urbo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Köln | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Regiono | Rejnlando | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 02 21 0 22 03 (urboparto Porz sen kvartalo Poll) 0 22 32 ( urboparto Meschenich) 0 22 33 ( urbopartoj Hochkirchen kaj Rondorf) 0 22 34 (urbopartoj Lövenich, Weiden kaj Marsdorf) 0 22 36 (urbopartoj Godorf, Hahnwald, Immendorf, komerca zono Rodenkirchen, Sürth kaj Weiß) | ||||||
Poŝtkodo | 50441–51149 | ||||||
Aŭtomobila kodo | K | ||||||
Oficiala Municipokodo | 05315000 | ||||||
NUTS | DEA23 | ||||||
Subdivido | 9 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 86 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jürgen Roters | ||||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||||
Adreso de la administrejo | Rathaus 50667 Köln | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 1084831 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 50° 57′ N, 6° 57′ O (mapo)50.9422222222226.9577777777778Koordinatoj: 50° 57′ N, 6° 57′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 37 - 118 m | ||||||
Areo | 405 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.stadt-koeln.de | ||||||
Kolonjo (germane Köln [keln], france Cologne [kolonj], angle Cologne [koloŭn], nederlande Keulen, ripuare Kölle) estas granda urbo en okcidenta Germanio sur ambaŭ bordoj de la rivero Rejno en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Kolonjo estas la sidejo de la distriktaro Kolonjo. Kolonjo, kiel la nomo indikas, estis kolonio de Romio proksima de la limo de la imperio. En 50 la romia imperiestro Klaŭdio nomis la urbon laŭ sia edzino Agripina: Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Kompreneble, la nomo mallongiĝis. La urbo havis ekde romiaj tempoj multajn judojn kaj estis la elirpunkto de la alorienta migrado de la judoj tra la nuna Germanio, Pollando kaj Rusio dum 500-1900.
- loko: 50° 56' norde, 6° 57' oriente
- horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Vidindaĵoj
Historio
Vidu ankaŭ : elektoepiskopujo Kolonjo
En la 5-a jarcento, rego de la urbo iris al la frankoj. Poste Karolo la Granda starigis ĉefepiskopon en Kolonjo. La ĉefepiskopoj de la urbo fariĝis princoj de la Sankta Romia Imperio kaj regis la urbon ĝis 1288. Eĉ hodiaŭ Kolonjo estas grava centro de germana katolikismo kaj havas la plej grandan gotikan katedralon (jen bildo [1]) de Eŭropo: ĝiaj turoj estas 157 m altaj kaj en ĝi troviĝas relikvio, kiu onidire enhavas la korpajn postrestaĵojn de la tri reĝoj.
De 1288 (fakte, per la senpotencigo de la princepiskopo) resp. 1475 (oficialigo per la imperiestro) ĝis 1794 Kolonjo estis libera urbo, tio signifas, ke ĝi estis submetata nur al la imperiestro. Ĝi prosperis kiel membro de la Hansa Ligo ĝis la 16-a jarcento. En la epoko de la religiaj konfliktoj la urbo komencis malprosperi. En 1794 Francio aneksis la landon maldekstran de la Rejno kaj sekve ankaŭ Kolonjon.
En 1815, post la militoj de Napoleono la 1-a de Francio, Rejnlando kaj Vestfalio estis donitaj al Prusio. La provinca ĉefurbo de Rejnlando fariĝis Koblenz, sed Kolonjo estis (kaj estas) sidejo de unu el la granddistriktoj en la regiono. La 19a jarcento kunportis industrian kaj ekonomian reviviĝon de la urbo kaj la finkonstruon de la katedralo, komencita en la 13a jarcento. Grava por la evoluo estis interalie la trajnlinio Kolonjo-Antverpeno, per kiu oni transportis Ruhr-regionan karbon al la oceano, kaj kiu estis unu el la unuaj internaciaj trajnkonektoj.
Post la 1-a Mondmilito la venkintoj devigis la detruon de ĉiuj fortikaĵoj ĉirkaŭ Kolonjo, kaj la urbo estis okupata de britaj soldatoj (ĝis 1926). La 12an de marto 1933 la nacisocialistoj, post premo kaj perforto, laŭ la balotoj fariĝis la plej granda frakcio en la urboparlamento. La postan tagon la katolik-partia urbestro Konrad Adenauer fuĝis.
Dum la regado de la nacisocialistoj la Rejnlando denove fariĝis parto de la germana armea teritorio (1936), kaj ekde 1942 fariĝis unu el la ĉefaj celoj de la usonaj kaj britaj bombatakoj. En 1940 la diktaturo forprenis la kolonjajn ciganojn, la postan jaron la kolonjajn judojn.
Post la 2-a Mondmilito la tute detruita Kolonjo estis okupata unue de la usona armeo, kiu reinstalis Konrad Adenauer kiel urbestron, kaj baldaŭ poste de la brita armeo, kiu malinstalis lin: fakte pro lia memstareco, oficiale pro lia "malkapableco". Kvar jarojn poste Konrad Adenauer fariĝis la unua ĉefministro de Federacia Respubliko Germanio.
Kolonjo, ne la ĉefurbo sed la plej granda metropolo de la nova regiona ŝtato Nordrejn-Vestfalio, evoluis denove al riĉa kaj kulturplena urbo, interalie kun la Okcidentgermana Radio en 1956, la samjare finrestaŭrita katedralo, la Romia-Ĝermana Muzeo en 1974, la muzeo Wallraff-Richartz en 1986. De 1949 ĝis 1999, kiam la iom pli suda Bonn estis la sidejo de la federaci-germana registaro kaj parlamento, Kolonjo havis iel la statuson de "krom-ĉefurbo".
Ĝis 1994 Germanio estis okupita de la venkintaj potencoj, sed la politika influo de la okcidentaj venkintoj jam rapide post 1949/1952 plimalfortiĝis. Tamen restis en Nordrejn-Vestfalio la brita regulo, ke la urbanoj elektas la urboparlamenton kaj tiu poste elektas la ĉefurbestron (neprofesian) kaj la urbodirektoron (plenofican, ĉefon de la administrado). Dum 1994 tio estis ŝanĝita: ekde 1999 la kolonjanoj unuafoje rekte elektis sian ĉefurbestron.
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj estas
- Liverpool en Britio ekde 1952
- Esch-sur-Alzette en Luksemburgo ekde 1958
- Lilo en Francio ekde 1958
- Lieĝo en Belgio ekde 1958
- Roterdamo en Nederlando ekde 1958
- Torino en Italio]] ekde 1958
- Kioto en Japanio ekde 1963
- Tunizo en Tunizio ekde 1964
- Turku en Finnlando ekde 1967
- la urbodistriktoj Neukölln de Berlino en Germanio ekde 1967
- Kluĵo en Rumanio ekde 1976
- Tel-Avivo-Jafo en Israelo ekde 1979
- Barcelono en Hispanio ekde 1984
- Pekino en Ĉinio ekde 1987
- Tesaloniko en Grekio ekde 1988
- Cork en Irlando ekde 1988
- Corinto/El Realejo en Nikaragvo ekde 1988
- Indianapolis en Usono ekde 1988
- Volgogrado en Rusio ekde 1988
- la urbodistriktoj Treptow-Köpenick de Berlino en Germanio ekde 1990
- Katowice en Pollando ekde 1991
- Bet-Leĥem en Cisjordanio ekde 1996
- Istanbulo en Turkio ekde 1997
- Rio-de-Ĵanejro en Brazilo ekde 2011
Per ĉirkaŭaj teritorioj iom post iom aligitaj al la urbo, Kolonjo Kolonjo transprenis partnerecojn kun la urboj de Benfleet/Castle Point (Britio), Igny (Francio), Diepenbeek (Belgio), Brive-la-Gaillarde (Francio), Dunstable (Britio), Eygelshoven/Kerkrade (Nederlando) kaj Hazebrouck (Francio).
Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Kolonjo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 40.590 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
Urba arkivo
La urba arkivo de Kolonjo estis la plej grava urba arkivo en Germanio ĝis sia kolapso la 3-an de marto 2009.
Esperanto en Kolonjo
En Kolonjo okazis inter alie la 25-a Universala Kongreso de Esperanto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo.
Ekde 1920 tie aperis la grava esperantlingva gazeto Heroldo de Esperanto. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed dum 1936 devis migri al Nederlando.
Inter la 27-a de decembro 1961 kaj la 3-a de januaro 1962 cetere la 5-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Kolonjo kaj pritraktis la temon "Usono kaj Sovetunio - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj". Ankaŭ la 12-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1968 kaj la 3-a de januaro 1969 - post la politike kirla jaro 1968 - okazis en Kolonjo, ĉi-foje en la urboparto Deutz oriente de la Rejno, kaj pritraktis la temon "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo". Triafoje dum la jarŝanĝo 1986 / 1987, do komence de la jaro de centjariĝo de la internacia lingvo Kolonjo (ĉi-foje denove okcidente de la Rejno) gastigis la, nun 30-an, Internacian Seminarion sub la temo "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara" - tiun eventon partoprenis preskaŭ 400 seminarianoj, por la lernejana kaj studenta aranĝo rekorda nombro. En la nordokcidenta urboparto Ossendorf estas strato nomata "Zamenhofstraße".
Esperantistoj de Kolonjo
Inter la aparte konataj esperantistoj de Kolonjo estas ekzemple
- Wilhelm Wingen,
- Teodor Jung,
- Martin Haase,
- Ulrich Lins kaj lia filo
- Marko Lins.
-
la Katedralo de Kolonjo kaj la Hohencolerna Ponto
-
la mezepoka urbodomo
-
priĉokolada muzeo
-
urbocentra silueto dumnokte
Eksteraj ligiloj
- StadtPanoramen Köln - Panoramaj bildoj de Kolonjo
- retejo de Kolonja Esperanto-klubo
- Ligo al la Kolonja esperantistaro
- Ligo al la kolonja paĝo en la REVELO-paĝaro
|
|
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara