Kultura Centro Esperantista: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
[[Kategorio:Esperanto-domoj]] |
[[Kategorio:Esperanto-domoj]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:La Chaux-de-Fonds]] |
||
[[Kategorio:FAME-premiitoj]] |
[[Kategorio:FAME-premiitoj]] |
||
[[Kategorio:Esperanto-movado en Svislando]] |
[[Kategorio:Esperanto-movado en Svislando]] |
Kiel registrite je 13:27, 25 jun. 2014
Kultura Centro Esperantista estas lerna, trejna, ekzamena, konferenca kaj gastiga centro. Fondita de svisaj esperantistoj en Biel/Bienne Zamenhof-Tage 1968 (plu vivas tri el ili: Claude Gacond, Martin Meyer kaj Olivier Tzaut). Ekde 1974 ĝi situas en La Chaux-de-Fonds, unu el la plej altaj urboj en Eŭropo (1100 m). Funkcianta dum la tuta jaro, ekde 1999 ĝi proprietas trietaĝan domon kun teraso kaj ĝardeno kun ĉiuj modernaj servoj sed apud trankvilaj paŝtejoj. Disponeblas libroservo, biblioteko, kantino, gastejo, kursoj, seminarioj, kongresoj plurnivele, kaj Esperantologia fakultato. Jure ĝi estas asocio kun Komitato kaj Ĝenerala Asembleo.
Ne parto de KCE, sed tamen grava por gastoj kun interlingvistika intereso estas la Centro de dokumentado kaj esploro pri la Lingvo Internacia (Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale, CDELI).
Adreso
KCE, strato Postiers 27, CP 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
tel/fakso (41)32 9267407, <kce@esperantio.net>, www.esperantio.net