Victor Hugo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:
=== Juna verkisto ===
=== Juna verkisto ===


[[Dosiero:VHugo.jpg|vignette|right|La juna Victor Hugo.]]
Kiam lia patrino mortis la {{daton|27|junio|1821}}, li estis profunde afliktita; ĝuste la disiĝo de la patro ligis lin tiom pli forte al la patrino.
Kiam lia patrino mortis la {{daton|27|junio|1821}}, li estis profunde afliktita; ĝuste la disiĝo de la patro ligis lin tiom pli forte al la patrino.



Kiel registrite je 13:26, 26 jun. 2014

Victor Hugo
Naskiĝo 26-a de februaro 1802
en Besançon, Francio
Morto 22-a de majo 1885
en Parizo, Francio
Nacieco franco
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo romantikismo
vdr

La franca verkisto Victor HUGO, en Esperanto Viktoro Hugo, naskiĝis je la 26-a de februaro 1802 en Besançon kaj mortis je la 22-a de majo 1885 en Parizo. Li estis fama reprezentanto de la franca romantikismo, membro de la Académie française, ankaŭ politike aktiva.

Biografio

Infana kaj junula aĝoj

Naskodomo de Victor Hugo en Besançon.

Victor Hugo estis la lasta de tri infanoj. Lia patro Joseph Léopold Sigisbert Hugo estis generalo en la armeo de Napoleono; lia patrino Sophie Trébuchet estis el burĝa familio de Nantes. Lia infanaĝo pasis ĉefe en Parizo (elvokita en poemo "Aŭ Feuilantines"), sed restadoj en Napolo kaj en Hispanujo, pro la oficira profesio de lia patro, influis lin. Tiel en 1811 li loĝis kune kun sia frato Eugène en religia instituto en Madrido, la Kolegio de la Nobeloj. Ekde 1813 li loĝis kun sia patrino, kiu disiĝis de sia edzo, en Parizo. En septembro 1815 li kaj lia frato ekloĝas en la pensiono Cordier. Ĉirkaŭ tiu tempo Hugo, laŭ lia posta edzino Adèle, komencis poemi. Li aŭtodidakte-prove lernis pri rimo kaj ritmo[1]. Li laŭtlegis siajn verkojn al sia frato kaj sia patrino, kiu kuraĝigis lin. Juna instruisto en pensiono Cordier helpas korektante liajn verkojn.

Victor Hugo jam tiam havis eksterordinaran ambicion. 14-jara, en julio 1816 li notis sur ĵurnalo: "Mi volas esti Chateaubriand aŭ nenio."[2] Chateaubriand tiam estis 48-jara kaj adorata aŭtoro de romantikismo.

En 1817 li partoprenis en poezia konkurso de la Franca Akademio pri la temo Feliĉo, kiun donas studado en ĉiuj vivsituacioj (Bonheur que procure l’étude dans toutes les situations de la vie). La ĵurio emis doni al li la premion, sed la titolo de lia poemo (Trois lustres à peine = apenaŭ tri jarkvinoj) tro emfazis lian junecon; la ĵurio suspektis ŝercon kaj donis al li nur honoran mencion[3]. En la sekvaj jaroj li partoprenis sensukcese en tiu konkurso, sed en konkurso de la Akademio de la Floraj Ludoj de Tuluzo li gajnis en 1819 oran lilion por La statue de Henri IV (la statuo de Henriko la 4-a) kaj amaranton por Les Vierges de Verdun (la virgulinoj de Verduno). Ka sejvan jaron li gajnis premion por Moïse sur le Nil (Moseo sur Nilo).

Kuraĝigite de siaj sukcesoj Victor Hugo forlases la matematikon, por kiu li havis talenton, kaj koncentriĝas al literatura kariero. Kun siaj fratoj Abel kaj Eugène li en 1819 fondis revuon, Le Conservateur littéraire, kiu altiras atenton pri lia talento. Lia unua poemaro, Odes, aperas en 1821, kiam li estis 19-jara. la 500 ekzempleroj elĉerpiĝas en kvar monatoj. Reĝo Ludoviko la 18-a, kiu posedas ekzempleron, donas al li jaran pension de mil frankoj[4], kiu permesas al li plani geedziĝon kun sia de-infaneca amikino Adèle Foucher[5].

Juna verkisto

La juna Victor Hugo.
La juna Victor Hugo.

Kiam lia patrino mortis la 27-an de junio 1821, li estis profunde afliktita; ĝuste la disiĝo de la patro ligis lin tiom pli forte al la patrino.

Li edzinigis Adèle Foucher (1803–1868) je la 22-a oktobro 1822, kiu al li donis kvin gefilojn; lia unua filo Leopold mortis en 1823 kelkajn monatojn post sia naskiĝo, kaj lia unua filino Léopoldine, kiu naskiĝis en 1824, pereis dronante en la Sejno dum 1843.

Li ekfamiĝis en la jaro 1827, kiam en la antaŭparolo de sia unua teatraĵo Cromwell li oponis la klasikajn konvenciojn pri la teatro kaj la literatura gusto de lia tempo. Tiam li iĝis enokule de la socia publiko la ĉefo de la romantikisma skolo, li estis karikaturita ĉekape de ties bando kun sia tipika elstara vasta frunto.

En 1830 lia dua filino (kaj lia lasta infano) Adèle naskiĝis, tri jarojn poste li komencis ligadon kun aktorino Juliette Drouet. Fakte ĝi daŭris 50 jarojn. Post fekunda periodo (ĉefe multaj dramoj inter 1830 kaj 1840) li estis elektita al en la Académie française en 1841.

Politika agado

Komence de sia beletra kaj politika kariero li estis konservema kaj favora al laŭleĝa monarĥio. Sed poste li politike evoluis al favoro pri humanema demokratio. Kiam la nevo de Napoleono faris ŝtatrenverson kaj sin proklamis imperiestro sub la nomo Napoleono la 3-a, Victor Hugo iĝis ties akra nefleksebla kontraŭulo, kaj pasigis la jarojn de 1851 ĝis 1870 ekzile en Bruselo kaj sur la anglo-normanaj insuloj Jersey kaj Guernsey. Poste li kondamnis la ekcesojn de la Pariza Komunumo, sed proklamis, ke tiuj de la konservativa subpremo estis centoble pli abomenaj. Li elektiĝis senatano en 1876.

Fino de lia vivo

Li iĝis vivanta simbolo de sociaj humanistaj republikanaj sentoj. Victor Hugo mortis la 22-an de majo 1885, je 13:27 kiam li estis 83-jaraĝa. Oni faris al li Nacian Funebron, kaj li estis entombigita en la pariza Panteono, kie ripozas la francaj gloruloj.

Verkoj

Antaŭ 1830

  • Odes et Poésies diverses (poemoj, 1822)
  • Han d'Islande (1823)
  • Nouvelles Odes (poemoj, 1824)
  • Bug-Jargal (1826)
  • Odes et Ballades (poemoj, 1826)
  • Cromwell (dramo, 1827)
  • Le Dernier Jour d'un Condamné (romano, 1829)
  • Les Orientales (poemoj, 1829)

1830 – 1840

  • Hernani (dramo, 1830)
  • Notre-Dame de Paris (romano, 1831)
  • Les Feuilles d'automne (poemoj, 1831)
  • Marion Delorme (dramo, 1831)
  • Le Roi s'amuse (dramo, 1832)
  • Lucrèce Borgia (1833)
  • Marie Tudor (dramo, 1833)
  • Claude Gueŭ (1834), Klaŭdo Mizerulo en la Esperanto-traduko
  • Angelo (dramo, 1835)
  • Les Chants du crépuscule (1835)
  • Les Voix intérieures (1837)
  • Ruy Blas (dramo, 1838)

1840 – 1870

  • Les Rayons et les Ombres (1840)
  • Le Rhin ("La Rejno", 1842)
  • Les burgraves (dramo, 1843)
  • Les Châtiments (1853)
  • Les contemplations ("La kontemploj", poemoj, 1856)
  • Les misérables ("La mizeruloj", romano, 1862) kiu denuncas la sociajn problemojn de la epoko per tragedio de multaj interplektataj roluloj.
  • Les Chansons des rues et des bois (poemoj, 1865)
  • Les Travailleurs de la mer (1866)

Post 1870

  • L'Année terrible (1872)
  • Quatrevingt-treize ("Naŭdek tri", 1874)
  • L'Art d'être grand-père (1877)
  • Histoire d'un crime (1877)
  • Religions et Religion (1880)
  • Les Quatre Vents de l'Esprit (1881)
  • Torquemada (dramo, 1882)

Tradukoj en Esperanto

Verko pri Victor Hugo

  • Olympio aŭ la vivo de Victor Hugo – eminenta biografia romano de André Maurois

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Adèle Hugo. (1863) Victor Hugo raconté par un témoin de sa vie 1. Parizo: Librairie Internationale A. Lacroix, Verboeckhoven et Cie, p.  233.
  2. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 339.
  3. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 331–347.
  4. Adèle Hugo, 1863, samloke, p. 62.
  5. Anne-Martin Fugier. Victor Hugo : la face cachée du grand homme. televidaĵo Secrets d'histoire sur France 2, 2012-07-10.

Eksteraj ligiloj



En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Victor Hugo en la franca Vikipedio.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda