Daŭfenio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 36 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q151999)
Xian (diskuto | kontribuoj)
e Xian movis paĝon Dofineo al Daŭfenio: Laŭ la vorto en PIV
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:49, 27 jul. 2014

Dofineo
Plena origina nomo:
Darfená/Dôfenâ (arpitane)
Daufinat (okcitane)
Dauphiné (france)
 Sankta Romia Imperio 10401349 Franca reĝlando 

malnova provinco de Francio
Geografio
Situo de Dofineo en Francio
Situo de Dofineo en Francio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
1040-1349 memstara feŭda ŝtato, sub la grafoj de Albon;
1349-1457 franca provinco
Patrina lando:
Pereo:
1349 kuniĝas kun Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Franca reĝlando Franca reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Dofineo, aŭ Daŭfinato (arpitane: Darfená/Dôfenâ, okcitane: Daufinat france: Dauphiné) estas historia provinco Francio koresponda al la hodiaŭaj francaj departementoj departemento de Isère, Drôme kaj Hautes-Alpes.

La norda parto de Dofineo situas en Arpitanio kaj suda en Okcitanio, oriente de la rivero Rodano, sude de Savojo kaj norde de Provenco, kiu etendiĝas ĝis la limo al Italio.

Konataj pejzaĝoj estas la Dofineaj Alpoj, Pelvoux, kiun limigas la valoj de riveroj Romanche, Durance kaj Drac, kaj ties antaŭalpoj kun la regionaj naturparkoj Vercors kaj Grande Chartreuse. Ilin vizitas multaj turistoj. La Pelvoux-montomasivo famas pro ĝiaj montegoj kaj la nacia naturparko Parc National des Écrins. Sude de Grenoble troviĝas du nekonataj kvankam belaj valoj : Matheysine (ĉefurbeto La Mure) kaj Trièves (ĉefurbeto Mens). La malpli montara parto Malsupra Dofineo (Bas-Dauphiné), proksime al rivero Rodano, estas vaste uzata por agrikulturo.

Konata urbo kaj historia ĉefurbo de Dauphiné estas Grenoble.

Historio

De la 11-a ĝis la 14-a jarcento Dofineo estis memstara feŭda ŝtato, en kiu unuiĝis franc- kaj okcitanparolantaj teritorioj, kiuj antaŭe apartenis al la reĝejo de burgundoj, poste al la Franka Imperio kaj fine al la Sankta Romia Imperio. La lasta reganto de Dofineo, Humberto la 2-a, restis sen gefiloj kaj en 1349 vendis la landon al la franca reĝo Karlo la 5-a.

La blazona simbolo estis kaj restis delfeno. En la vorto delfeno originas la nomo Dofineo. Kiam Dofineo fariĝis kerna parto de la franca regno kaj laŭstatuta apanaĝo por la franca tronheredonto, ankaŭ tiu, la estonta reĝo, ricevis la titolon "Dauphin", do delfeno.

Dofineo ludis gravan rolon por la Franca revolucio: jam en 1763 Dofineo ribelis kontraŭ la reĝaj impostoj, kaj en 1788 la Grenoblanoj defendis sian parlamenton kontraŭ reĝaj trupoj senditaj por dissolvi ĝin.

Dum la Dua Mondmilito germanaj trupoj okupis grandan parton de Francio, tamen en Savojo kaj Dofineo Résistance sukcesis teni sian pozicion, aparte en la malfacile enirebla Vercors-montaro.

Famaj personoj

Henry Beyle, konata per la pseŭdonimo Stendhal

Pierre du Terrail, la Chevalier de Bayard, konata kiel "kavaliro sen timo kaj manko", kuraĝa batalanto en la militoj kontraŭ Italio en la 15-a jarcento.