Iguacuo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 41: | Linio 41: | ||
| rivero1 = |
| rivero1 = |
||
| memorindaĵo_tipo = Naciaj parkoj |
| memorindaĵo_tipo = Naciaj parkoj |
||
| memorindaĵo = [[Nacia |
| memorindaĵo = [[Nacia Parko Iguazú]] |
||
| memorindaĵo_noto = Argenitino |
| memorindaĵo_noto = Argenitino |
||
| memorindaĵo1 = [[Nacia |
| memorindaĵo1 = [[Nacia Parko Iguaçu]] |
||
| memorindaĵo1_noto = Brazilo |
| memorindaĵo1_noto = Brazilo |
||
| ŝoseo = |
| ŝoseo = |
Kiel registrite je 18:33, 11 aŭg. 2014
Igvasuo | |
hispane: Cataratas del Iguazú, portugale: Cataratas do Iguaçu | |
akvofalo | |
Akvofaloj Igvasuo
| |
Landoj | Ŝablono:Flagicon Argentino (80%), Ŝablono:Flagicon Brazilo (20%) |
---|---|
Provinco | Provinco de Misiones Argentino |
Subŝtato | Paranao Brazilo |
Trafalejoj | 275 |
Naciaj parkoj | Nacia Parko Iguazú Argenitino, Nacia Parko Iguaçu Brazilo |
Tipo de akvofalo | Katarakto |
Rivero | Igŭasuo |
Situo | Igŭasuo |
- koordinatoj | 25° 41′ 43″ S 54° 26′ 12″ U / 25.69528 °S, 54.43667 °U (mapo) |
Alteco | 82 m |
Trafluo | |
- mezproksima | 6 500 m³/s |
Por publiko | alireblaj |
Plej facila aliro | Puerto Iguazú argentina flanko Foz do Iguaçu brazila flanko |
Malkovrinto | Álvar N. Cabeza de Vaca eŭropa malkovrinto |
- dato | 1541 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Iguazu Falls |
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo |
Regiono | Latina Ameriko |
Situo enkadre de Brazilo
| |
Situo enkadre de Argentino
| |
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Iguazu Falls | |
Retpaĝo: www | |
Igvasuo[1][2] aŭ Igŭasuo[3], (portugale: Cataratas do Iguaçu; hispane: Cataratas del Iguazú), estas granda akvofalo situanta je 80% en Argentino kaj je 20% en Brazilo. Ĝi altas 72 metrojn kaj havas 150–300 falojn, depende de kiom rapide la Rivero Iguazuo moviĝas.
Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.
La akvofaloj estas apud la hidroelektra centralo Itajpuo.
Kaskadego Iguazu
Trafluinte de Kuritibo (Brazilo) pli ol 1300 kilometrojn da brazila teritorio, la rivero Iguazú, 15 kilometrojn antaŭ enflui la riveron Paraná, akiras mondan famon pro sia imponega katarakto. Tiu malsuprenĵetiĝas ĉe la 25a grado de suda latitudo. Do abundas tropika vegetaĵaro, kiu nun troviĝas sub ŝtata naturprotektado kaj ĉirkaŭas la belegan vidindejon malkovritan en 1541-42 de la hispano Alvar Núnez Cabeza de Vaca („Bovin-kapulo'). 275 akvofaloj, kelkaj el ilí falantaj preskaü 90 metrojn, estas admirataj tie de miloj da turistoj, kiuj daŭre alveturas. La akvofalara duoncirklo etendiĝas tra 2700 metroj, krucante la limon inter Argentino kaj Brazilo. Do la multnombraj videmuloj devas trairi la limkontrolon por ĝui la tuton de la grandioza spektaklo.
La rivero Iguazú ĵetas normale 1700 kubajn metrojn da akvo sekunde tra siaj kaskadegoj, kies roka arkitekturo estiĝis antaü 50 milionoj da jaroj. Sed laü la meteologiaj kondiĉoj tiu flukvanto ege malsamas. Laüdire en la jaro 1978 la fluejo preskaŭ sekiĝis kaj la fama katarakto seniluziigis la vizitantojn. Male antaŭ iom da tempo pro fortegaj pluvoj la rivero multobliĝis tiom, ke ĝia akvokvanto superis 30 000 kubajn metrojn sekunde. La akvonivelo suprenirinte kelkajn metrojn detruis parton de la pontvojoj, kiuj en la argentina flanko kondukas la turistojn ĝis Garganta del Diablo („Gorĝo de I' Diablo'). Tie akvofalegoj, unu vide al la alia, malsuprenĵetiĝas en tondranta truego.
Per motorboatoj la videmuloj nun trairas la mankantajn partojn de la pontovojo por admiri ekde sekura platformo la sovaĝan spektaklon de la bruegantaj akvoj. Personoj, kiuj vidis la katarakton de Niagara (Usono), asertas ke tiu de Iguazú estas pli impona.
Oni surpriziĝas vidi inter la homoj strangan mambeston petantan nutraĵojn. Tiuj coatí alvenas propravole de la arbaro por profiti siamaniere de la turisma konjunkturo, kiel la flugkompanioj, la busoj, la hoteloj, komercistoj kaj tiel plu.
Bildigoj en filmo
La akvofaloj estis filmitaj en kelkaj filmoj, inkluzive de:
- Moonraker (1979)
- The Mission (1986)
- O Trem Caipira (1994)
- Tummy (1995)
- Happy Together (1997)
- Mr. Magoo (1997)
- Miami Vice (2006)
- In the Hands of the Gods (2007)
- Indiana Jones and the Kingdom of the Crystal Skull (2008)
- OSS 117: Rio ne répond plus (2009)
- Salve Geral (2009)
- Operação X (2011)
Fotoj
Referencoj
- ↑ http://vortaro.brazilo.org/vtf/dic/ee_f.htm
- ↑ http://esperanto-mg.com.br/arquivos/esperantigo-tulioflores.pdf
- ↑ Laŭ "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 672, kapvorto "Iguaçu"
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube