Morelos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7: Linio 7:
En la teritorio de Morelos situas famaj restaĵoj el la antaŭkonkera tempo, ekzemple la ruinoj de [[Xochicalco]], kiuj estas [[Monda Kulturheredaĵo de UNESKO|monda kulturheredaĵo]], kaj la [[piramido de Tepozteco]].
En la teritorio de Morelos situas famaj restaĵoj el la antaŭkonkera tempo, ekzemple la ruinoj de [[Xochicalco]], kiuj estas [[Monda Kulturheredaĵo de UNESKO|monda kulturheredaĵo]], kaj la [[piramido de Tepozteco]].


Signifa [[rivero]] estas [[Rio Grande]] (ne [[Rio Grande del Norte]]), kiu fluas al rivero [[Balsaso (rivero)|Atoyac]].
Signifa [[rivero]] estas [[Rio Grande]] (ne [[Rio Grande del Norte]]), kiu fluas al rivero [[Balsaso]].


La nomo de la ŝtato honoras faman respublikanon, la pastron José María Morelos y Pavón.
La nomo de la ŝtato honoras faman respublikanon, la pastron José María Morelos y Pavón.

Kiel registrite je 05:12, 13 aŭg. 2014

Morelos , esperantigite Moreloso, estas federacia subŝtato de Meksiko. Ĝi situas centre de la lando, sude de Meksikurbo kaj la subŝtato Meksiko.

Ĝi dividiĝas en 33 komunumojn (municipojn); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Morelos. Ĝia ĉefurbo estas Cuernavaca. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-MOR". Ĝi havas areon de ĉ. 5.000 km² kaj loĝantaron de 1,6 milionoj.

La provinco ekestis dum la batalo de Benito JUÁREZ kontraŭ Maksimiliano de Habsburgo, kiam Juárez provizore dividis la regionon ĉirkaŭ la ĉefurbo al la nunaj teritorioj Meksiko (provinco), Hidalgo kaj Morelos. Post lia venko la tri teritorioj preferis ne rekuniĝi, kaj en 1860 ricevis la statuson de provinco (subŝtato).

En la teritorio de Morelos situas famaj restaĵoj el la antaŭkonkera tempo, ekzemple la ruinoj de Xochicalco, kiuj estas monda kulturheredaĵo, kaj la piramido de Tepozteco.

Signifa rivero estas Rio Grande (ne Rio Grande del Norte), kiu fluas al rivero Balsaso.

La nomo de la ŝtato honoras faman respublikanon, la pastron José María Morelos y Pavón. Dum la meksika revolucio en Morelos estis la komendejo de Emiliano Zapata, komandanto de la suda revolucia armeo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo