Plena Vortaro de Esperanto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Alidirekto|PV}}
e Kategorio: SAT k ligo al PIV
Linio 37: Linio 37:
== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
*[[Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura]], p. 34
*[[Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura]], p. 34
*[[Plena Ilustrita Vortaro]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 47: Linio 48:
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P]]
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto P]]
[[Kategorio:Sennacieca Asocio Tutmonda]]

-------
-------
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]
[[Enciklopedio de Esperanto - P|EdE-P]]

Kiel registrite je 21:26, 3 sep. 2014

"PV" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon PV (apartigilo).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Plena Vortaro.

La Plena Vortaro de Esperanto (PV) estas unulingva difin-vortaro, unuan fojon eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1930 kaj verkita sub gvido de Émile Grosjean-Maupin en kunlaboro de Albert Esselin, Salomon Grenkamp-Kornfeld kaj de Gaston Waringhien. Dum jardekoj, ĝis apero de ĝia posteulo "Plena Ilustrita Vortaro" en 1970, ĝi estis la ĝenerale akceptita vortara kvazaŭnormo, malgraŭ ĉiuj kritikoj pri unuopaj aspektoj kaj detaloj.

Eldonoj

Dum la jardekoj PV estis apenaŭ ŝanĝita. Nur inter la 1a kaj 2a eldono ĝi estis iom korektita kaj plivastigita. Al la kvara eldono 1953 estis aldonita suplemento verkita de Gaston Waringhien. Jen la detaloj:

  • 1a 1930, 517 p.
  • 2a 1934, 511 p., plivastigita eldono
  • 3a 1947, 511 p. senŝanĝa
  • 4a 1953, 511 + 63 p. eldono kun suplemento verkita de Gaston Waringhien
  • 5a 1956
  • 6a 1960, 511 + 63 p. senŝanĝa
  • 7a 1964, 511 + 63 p. senŝanĝa
  • 8a 1971
  • 11a 1996, 511 + 63 p. senŝanĝa eldono kun suplemento

La eldono de 1934 enhavis 6 900 radikojn, la suplemento de 1953 aldonis 966 aliajn, sume 7 866.

Historia kritiko

„Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭtoroj, precipe de Zamenhof. Per sia tre zorge redaktitaj Zamenhof-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Zamenhofan lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la verkon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro.“ (Kopar, Literatura Mondo 1931, p. 49 pri la unua eldono, citita laŭ Enciklopedio de Esperanto.)

La Plena Vortaro el perspektivo de 2008

PV sendube estas unu el la plej influ-havaj vortaroj Esperantaj. La plej gravaj antaŭuloj kiel unulingvaj difin-vortaroj estis la (sufiĉe mankhava) "Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca" de Émile Boirac (1909) kaj la difin-vortaro de Kazimierz Bein (Kabe), "Vortaro de Esperanto" de 1911, 1922 kaj 1925 (3a kaj lasta eldono).

PV servis kiel bazo por vortaroj de la tipo Esperanto-etnolingvo, ekzemple por la vortaro Esperanto-sveda de Paul Nylén (1932, 2a eld. 1954) aŭ la parto Esperanto-franca en la "Dictionnaire pratique" de Edmond Dazun, Félicien Baronnet kaj Roland Levreaud (1959, 1974, 2000).

PV formis la bazon de la difin-vortara posteulo "Plena Ilustrita Vortaro" (PIV) sub la ĉefredaktoreco de Waringhien (1970, suplemento 1987, 2002, 2005).

La vortmaterialo de la 6a eldono de PV ankaŭ estis la bazo de la Inversa Vortaro (IV) de Klaus Schlüter (1972). Por produkti ĝin la radikoj troveblaj en PV estis registritaj en elektronika formo jam en 1967, tiuepoke ankoraŭ per "trukartoj" (Heroldo de Esperanto 1967, n-ro 2, p.3). PV tiel probable fariĝis la unua Esperanto-vortaro (parte) en komputil-legebla formo. Aliaj fakaj vortaroj eksplicite referencis al ĝi, ekzemple la Scienca kaj Teknika Terminaro (STT) de Rudolf Haferkorn, Kurt Dellian kaj F.J. Belinfante de 1956, kies subtitolo estas "STT - Kiel propono aŭ provizora skeleto destinita por komplementi la Plenan Vortaron de SAT". Eĉ ankoraŭ la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz (redaktoro), aperinta post 24-jara laboro en 1988, do komencita antaŭ la apero de PIV en 1970, indikas, ĉu radiko estas ne jam trovebla en PV.

PV krome servis kiel kerno de la interreta vortaro "Reta Vortaro" (de 1999) kaj tiel post pli ol 75 jaroj influas nun la trian aŭ eĉ jam kvaran generacion de Esperantistoj.

Malgraŭ ĉiuj kritikoj dum la jardekoj (tro "franceca", tro naturalisma, malpreciza redono de la Zamenhofa lingvo-uzo, malmoderna k.a.) PV fariĝis vaste akceptita referenc-verko kaj dum jardekoj la fakta normo de la Esperanta vort-trezoro.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


EdE-P