Georg Brandt: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{Informkesto verkisto |nomo =Georg Brandt<br>(1694-1768) |dosiero =Lienshyttan1.jpg |priskribo =Riddarhyttan: lia denaska urbo |d...'
 
e alfabeta ordigo; kategorioj; poluretoj
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto verkisto
{{Informkesto verkisto
|nomo =Georg Brandt<br>(1694-1768)
|nomo =Georg Brandt
|dosiero =Lienshyttan1.jpg
|dosiero =Lienshyttan1.jpg
|priskribo =Riddarhyttan: lia denaska urbo
|priskribo =Riddarhyttan: lia denaska urbo
Linio 9: Linio 9:
| alma_mater = [[Universitato de Upsalo]]
| alma_mater = [[Universitato de Upsalo]]
}}
}}
'''Georg BRANDT''' (n. en [[Västmanlands län|Riddarhyttan, Västmanlands län]], la [[26-an de junio]] [[1694]]; m. en [[Stokholmo]], la [[29-an de aprilo]] [[1768]]) estis sveda kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris kaj izolis la kemian elementon [[Kobalto|kobalton]] (1739), kaj fariĝis la unua, kiu malkovris iun nekonatan metalon ekde la antikveco.
'''Georg Brandt (1694-1768)''' (n. en [[Västmanlands län|Riddarhyttan, Västmanlands län]], en la [[26-a de junio]] [[1694]] - m. en [[Stokholmo]], en la [[29-a de aprilo]] [[1768]]) estis sveda kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris kaj izolis la kemian elementon [[Kobalto|kobalton]] (1739), kaj fariĝis la unua, kiu malkovris iun nekonatan metalon ekde la antikveco.
==Biografio==
==Biografio==
Linio 68: Linio 67:
== Referencoj ==
== Referencoj ==
{{referencoj|3}}
{{referencoj|3}}

[[Kategorio:Kemiistoj|B]]
[[Kategorio:Mineralogoj|B]]
[[Kategorio:Svedaj kemiistoj|B]]
[[Kategorio:Svedaj mineralogojj|B]]
[[Kategorio:Universitato de Upsalo|B]]
{{ĝermo|Biografio|Kemiisto|Mineralogo|Malkovrinto}}
{{Portalo|Homoj|varianto=longa}}
{{Portalo|Homoj|varianto=longa}}

{{vivtempo|1694|1768|Brandt, Georg}}
{{vivtempo|1694|1768|Brandt, Georg}}
[[Kategorio:Kemiistoj]]
[[Kategorio:Mineralogoj]]
[[Kategorio:Svedaj kemiistoj]]
[[Kategorio:Svedaj mineralogoj]]
[[Kategorio:Universitato de Upsalo]]

Kiel registrite je 18:38, 16 sep. 2014

Georg Brandt
Riddarhyttan: lia denaska urbo
Riddarhyttan: lia denaska urbo
Persona informo
Naskiĝo 26-a de junio 1694
en Riddarhyttan, Västmanlands län,  Svedio
Morto 29-a de aprilo 1768
en Stokholmo,  Svedio
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Profesio
Okupo kemiisto • mineralogo vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg BRANDT (n. en Riddarhyttan, Västmanlands län, la 26-an de junio 1694; m. en Stokholmo, la 29-an de aprilo 1768) estis sveda kemiisto kaj mineralogo, kiu malkovris kaj izolis la kemian elementon kobalton (1739), kaj fariĝis la unua, kiu malkovris iun nekonatan metalon ekde la antikveco.

Biografio

Li estis filo de Jurgen Brandt, minproprietulo kaj apotekisto, kaj Katarina Ysing. Li heredis el sia patro la intereson pri kemio kaj metalurgio, kaj en lia infaneco, li kutime partoprenadis en la pripatraj eksperimentoj en lia minejo. Pli malfrue li daŭrigis siajn studojn en la Universitato de Upsalo kaj laboris en la Minkonsilio. Konvinkite ke li bezonis pli ampleksan edukon rilate al naciaj sciencoj, li decidis studi eksterlanden. Do, li alvenis en Lejdeno, en 1721, kie li fariĝis lernanto de Herman Boerhaave.

Dum tri jaroj da intensa studado, li akiris konsiderindan konadon pri kemio, kaj lia studoj pri medicino kondukis lin al sia diplomiĝo kiel Doktoro en urbo Reims, en 1726. Reirinte al Svedio, li staĝis en la Montaro Harz, kie li studis min- kaj gis-procedojn, kaj kiam li alvenis al sia naskiĝurbo, li fariĝis direktoro de la kemia laboratorio de la Primina Konsilio. En 1730, li nomumiĝis kuratoro de la Reĝa Monfarejo. En 1747, li fariĝis asocia membro de la Primina Konsilio, kaj en 1757 li nomumiĝis membro.

La Stokholma Kemia Laboratorio[1], kie Urban Hiärne laboris dum sia tuta vivo, laŭgrade dekliniĝis, dank'al la pezo de sia aĝo kaj manko de kapitalo. Kiam tiu laboro rekomenciĝis en la novaj departementoj ĉe la Reĝa Monfarejo, la unuaj kontribuaĵoj de Brandt kaj lia estreco, same kiel la helpo de liaj kunlaborantoj, Henrik Scheffer kaj Axel Cronstedt, starigis la bazon por la graveco, kiun la sveda kemio sukcesis en la manoj de grandaj scienculoj, kiel Bergman, Scheele kaj Berzelius. La reputacio de Brandt kiel granda kemia eksperimentisto kaj profesoro, kondukis lin al katedro pri kemio en la Universitato de Upsalo, kvankam li ne akceptis la proponon.

Krom brila administranto, Brandt faris notindajn esplorojn pri arseno. Liaj malkovroj, publikigitaj en 1733, konstituis la unuan detalan traktaĵon pri multenombraj arsenaj kombinaĵoj, ties komponado, kaj solvebleco en la plurvariaj medioj. Henckel[2] (1678-1744) komencis analizi la malmulton konatan pri la arseno, sed la esploroj de Brandt profunde establis ties metalan naturon kaj montris ke la blanka arseno[3]estis oksido de tiu metalo. Brandt daŭrigis siajn metalurgiajn eksperimentojn, kies rezultoj publikiĝis en disertacio pri la duonmetaloj, en 1735, kie li inkluzivis studon pri la hidrargo, antimono, bismuto, arseno kaj zinko. Li ankaŭ montris ke la kobalto estis distinga metalo, kaj, ĉefe pro tiu elemento, Brandt fariĝis konata en la historio de la kemio. En 1748, li publikigis pluajn malkovrojn pri la kobalto, kie li priskribis ties produktadon, redukitante la kobaltan piriton[4] kun karbono, kaj deklarante ke ĝi estis magneta.

Georgo Brandt mortis en la 29-a de aprilo 1768 pri prostata kancero.

Selektita verkaro

  • Om en tennhaltig malm från Vestanfors, 1746
  • Rön och anmärkningar angående en synnerlig färg-cobolt giorde, 1746
  • Rön och anmärkningar angående det flyktige alcaliske saltet, 1747
  • Cobalti, nova species examinata et descripta 1748
  • Några rön och anmärkningar angående kökssalt och dess syra gjorde och ingifne, 1753
  • Några nya rön angående alcaliska salten och en derhos sig bestickande jord... 1756
  • Tal om färg-cobolter, hållit ... den 30 jul. 1760. Jämte: Svar ... af Pehr Wargentin.
  • Åminnelse-Tal Öfver Framledne Bergs-Rådet Och Medicinæ Doctoren ... Georg Brandt: Hållet ... Den 9 Aug. 1769

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Laboratorium Chymium Holmiense
  2. The Mineralogical Record
  3. aŭ arsenoza oksido, As2O3
  4. CoS: Pubchem
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj