Margraflando Brandenburgio: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
e
sen resumo de redaktoj
e
| pereo =
}}
La '''margraflando Brandenburgio''', [[germane]] '''''Mark Brandenburg''''', estis historia teritorio en nordorienta [[Germanio]], proksimume en la teritorio de la hodiaŭa [[Brandenburgio]]. Post antaŭaj jarcentoj de bataloj inter la germanlingvaj [[frankoj]] okcidente kaj lokaj okcidentslavaj triboj oriente, ĝi ekde proksimume la jaro [[1157]] estis [[margrafomargrafujo|margraflando]] (aŭ [[markio (imperio)|markio]]) de la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]]. De [[1618]] ĝis [[1701]] ĝi estas en persona unio kun [[Prusio]], nomata [[Brandenburgio-Prusio]]. Post 1701 la du teritorioj estis en praktiko unuigitaj en unu komunan ŝtaton "Prusio", kvankam formaljure la margraflando ankoraŭ estis memstara unuo; nur ĝi, ne la origine prusia parto apartenis al la [[Sankta Romia Imperio]]. La margrafo de Brandenburgio estis unu el sep [[princo-elektisto|princoj-elektistoj]], kiuj nomumis la imperiestron de la Sankta Romia Imperio - la [[ora buleo]] de [[1356]] formale konfirmis tiun statuson, jam antaŭe praktikitan. Lige al tiu statuso, la regno ankaŭ nomatis '''elektoprinclando Brandenburgio''', germanlingve ''Kurfürstentum Brandenburg''.
 
En 1815 ĝi transformiĝis en la provincon ''Brandenburgio'' de la reĝlando [[Prusio]].
43 014

redaktoj

Navigada menuo