X-sistemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24: Linio 24:
* Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: ''gxi sxangxigxas'' (= ĝi ŝanĝiĝas)
* Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: ''gxi sxangxigxas'' (= ĝi ŝanĝiĝas)
* Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
* Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
* Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon ''x''. (Ekzemple, multaj [[franca lingvo|francaj]] nomoj finiĝas per ''ux:'' [[Alfred Michaux|Michaux]] ktp.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel [[unikodo]]. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas ''w'' (por ''ŭ'') anstataŭ ''ŭ'' por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado (de tradukiloj aŭ de entajpiloj), kiam temas pri nacilingvaj nomoj kun la litero ''w''. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple uzo de ''vx'' anstataŭ ''ŭ''. La plej universala kaj kutima elturniĝo estas duobligi la fremdajn iksojn post la literoj <tt>[cghjsu]</tt> (praktike, post 'u'): <tt>Michauxx</tt> ktp (tiun rimedon uzas, interalie, la esperanta Vikipedio kaj la redakcio de «[[Monato (gazeto)|Monato]]»).
* Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon ''x''. (Ekzemple, multaj [[franca lingvo|francaj]] nomoj finiĝas per ''ux:'' [[Alfred Michaux|Michaux]] ktp.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel [[unikodo]]. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas ''w'' (por ''ŭ'') anstataŭ ''ŭ'' por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado (de tradukiloj aŭ de entajpiloj), kiam temas pri nacilingvaj nomoj kun la litero ''w''. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple uzo de ''vx'' anstataŭ ''ŭ''. La plej universala kaj kutima elturniĝo estas prezentita en la sekva sekcio.


== Komputiltaŭga solvo ==
== Komputiltaŭga solvo ==

Kiel registrite je 04:42, 26 okt. 2014

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la sistemo por enmeti supersignajn literojn. Por informoj pri la aliaj signifoj, vidu la artikolon Fenestra Sistemo X.

X-sistemo (aŭ x-kodoiksokodo) estas surogata skribosistemo por Esperanto. En tiu sistemo oni prezentas la supersignajn literojn per la jenaj kodoj (kun ekzemploj):

  • cx = ĉ (cxemizo = ĉemizo)
  • gx = ĝ (gxi = ĝi)
  • hx = ĥ (monahxejo = monaĥejo)
  • jx = ĵ (ajxo = aĵo)
  • sx = ŝ (sxipo = ŝipo)
  • ux = ŭ (aux = aŭ)

Pro tio, ke la interreto estis origine konstruita en la angla, ĝi bone subtenas la 26 anglajn literojn, sed ne la aliajn literojn de aliaj lingvoj. Tial la x-sistemo estas universale videbla kaj traktebla -- per TTT-legilo, retpoŝtilo, ktp.

La moderna solvo en la Interreto por ne-anglalingvaj skribsistemoj estas Unikodo. Jam de pluraj jaroj ĉiuj gravaj TTT-programoj subtenas ĝin, kaj la subteno rapide fariĝas tute universala. Por statistiko vidu ĉe Esperanto.

Argumentoj por X-sistemo

  • Ĝi estas legebla sen ŝanĝi la tiparon de la legilo aŭ komputilo.
  • Ĝi estas facile konvertebla al iu ajn alia sistemo, krom kiam enmiksiĝas nacilingvaj vortoj kun ekzemple ŭ, kiu ne estu konvertata al ŭ. (Pri solvoprovo per w vidu sube.)
  • Ĝi estas la plej populara surogata metodo ĉe kiu ne eblas misinterpretoj (en la pli parada Fundamenta H-sistemo eblas misinterpreto de "au" kiel "aŭ" ekzemple en praulo aŭ de "gh" kiel "ĝ" en flughaveno ktp).
  • Ĝi estas facile tajpebla.
  • Ĝi estas facile serĉebla per serĉilo.
  • Aŭtomata ordigo de Esperantaj vortlistoj, ekzemple en Microsoft Excel, funkcias ĝuste nur en x-sistemo. En aliaj sistemoj ne[1].

Argumentoj kontraŭ X-sistemo

  • Ĝi ne estas internacia.
  • La popoloj de la mondo ne povas aŭtomate ĝin kompreni.
  • Ĝi aspektas "malbela" (laŭ iuj). Ekzemplo: gxi sxangxigxas (= ĝi ŝanĝiĝas)
  • Ĝi aldonas strangecon al Esperanto (neniu alia lingvo uzas x-ojn ĉi tiel, sed kompreneble ankaŭ neniu alia lingvo uzas esperantajn ĉiujn ĉapelitajn literojn por la samaj sonoj).
  • Kelkaj ne-esperantaj nomoj enhavas la latinan literon x. (Ekzemple, multaj francaj nomoj finiĝas per ux: Michaux ktp.) Tio kaŭzas problemojn por la x-sistemo nur rilate al aŭtomata konverto al alia sistemo kiel unikodo. Kelkaj uzantoj de la x-sistemo skribas w (por ŭ) anstataŭ ŭ por eviti tiajn miskomprenojn kaj samtempe iom plifaciligi legadon. Sed eĉ tiam povas esti problemoj pri aŭtomata konvertado (de tradukiloj aŭ de entajpiloj), kiam temas pri nacilingvaj nomoj kun la litero w. Por solvi la problemon ekzistas kelkaj aliaj variaĵoj de la x-sistemo, kiel ekzemple uzo de vx anstataŭ ŭ. La plej universala kaj kutima elturniĝo estas prezentita en la sekva sekcio.

Komputiltaŭga solvo

Senproblema komuputiltaŭga solvo estas tiu uzata de la Vikipedio laŭ kiu oni duobligas la ikson (x) kiam oni volas skribi ikson post c, g, h, j, su. Evidente, la solvo ne estas bela.

Kiun skribsistemon elekti?

Ĉiu homo rajtas mem elekti kiun el tri ekzistantaj skribsistemoj li uzu por tajpi en Esperanto: Unikodon, H-sistemon proponitan de Zamenhofo kaj surogatan sistemon uzante X-skribon, ^-antaŭ- kaj postmetadon. Neniu homo rajtas altrudi ajnan skribon al alia homo. Tamen oni konsideru sekvajn punktojn:

  1. kiam ajn eblas, ĉapelitaj estas la plej bona solvo;
  2. kiam ili ne eblas, la sola "oficiala" alternativo (t.e., la sola menciata en la tuto de Fundamento kaj Aldonoj) estas la H-sistemo;
  3. tiu lasta tamen ne estas ideale oportuna por perkomputila konvertado al ĉapelitaj, kaj pro tio estis proponata la X-sistemo;
  4. pri interna reprezentado de ĉapelitaj literoj en komputila memoro nenion diras la Fundamento; pri la alfabeto ĝi nur mencias, unuflanke kiel elparoli la diversajn literojn, kaj aliflanke kiel skribi aŭ presi ilin sur paperon (aŭ sur lernejan nigran tabulon, komputilan ekranon, k.s.).

Jen eltiro el la oficiala deklaro de la Akademio de Esperanto[2]:

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta anstataŭa skribsistemo (ch, gh, hh, jh, sh, u) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.

X-sistemo kiel fenomeno kultura

La opinio pri "malbeleco" de la iksskribo estas grandparte ŝuldata al la tradicio (aŭ antaŭjuĝo) de certaj latinalfabetaj lingvoj. Freŝrigarde la grafika formo de x estas pli simpla kaj eleganta ol la formo de h, malkonvene granda por la modesta rolo de diakritilo. La h-sistema ghi shanghighas ne estas pli bela (kaj laŭ iuj, ĝi estas pli malbela) ol ĝia ofte primokata versio ikssistema.

Tial reage al la maljustaj kontraŭiksaj antaŭjuĝoj aperis iksismo kiu pledis por la propra valoro de la iksskribo[3]:

Ni ja distingu nin al la mondo kun fiero, per nia unika skribo kun iksoj. Ĝi donas specialan magion al nia kara lingvo, sed estas magio ja malfermata al ĉiu, kiu malfermas sin al ĝi. [...] Disvastigo kaj reprodukto, prese, interrete, aŭ kiel ajn, estas permesata strikte nur ikskode.

La Esperantobando Dolchamar skribis sian nomon x-sisteme ĝis 2003, kiam ĝi ŝanĝis la konvencion al h-sistemo. La unua produktaĵo de la bando nomiĝas Kun ikso.

Kiu kaj kiam inventis la ikssistemon?

Mankas fidindaj informoj pri la inventinto. Estas atestoj ke pluraj personoj reinventis ĝin sendepende unu de la aliaj. Rüdiger Eichholz iam provis esplori tion[4]:

... Poste mi eksciis, ke preskaŭ la saman proponon oni jam prezentis dum la Unua Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en Esperanto. Mi represas el «esperanto», septembro 1962, p. 161:

Unu interesa grupo de temoj estis tiuj pri maŝina tradukado kaj aŭtomata dokumentado. [...]

Unu malfacilaĵo estas, ke multaj el la normaj maŝinoj uzataj por dokumentado kaj elektronaj kalkuliloj ne povas kontentige pritrakti supersignitajn literojn (ekz. la maŝinoj en Max Planck Instituto). Por tiu limitiga celo la Konferenco rekomendas la uzon de x anstataŭ ^ kaj w anstataŭ ŭ. Estu klare komprenite, ke tio ne rilatas al la literatura lingvo, nek al ĉiuj maŝinoj ĉar aliaj maŝinoj povas prezenti aliajn problemojn. Oni asertas,ke post malmultaj jaroj da kontentiga eksperimenta uzo de Esperanto en ĉi tiu formo estos normale ordoni al la maŝino represi ĉ kiel ĉ ktp. Intertempe la Zamenhofa solvo de h post la litero estas ambigua en ekzemple "flughaveno" kaj tial ne estas uzebla de tiaj maŝinoj.

Resumo

La H-sistemo estas sendube laŭfundamenta ortografia varianto, sed kiel entajpa kodo ĝi havas malavantaĝojn. — La X-sistemo oportunas por enigi tekston kaj por interna komputada datumprilaboro, sed kiel memstara ortografio ĝi estas nefundamenta.

X-sistemo estas uzata en la Esperanta fako de Vikipedio por redakti paĝojn, do kiel nura entajpa kodo, sed ne kiel memstara ortografio. La Vikipedio aŭtomate transkodas tekston skribitan en X-kodo al ĉapelita teksto.

Rimarkoj

La malavantaĝo de la H-sistemo, ke komputiloj povas miskompreni kaj mistrakti vortojn, estas malgranda, ĉar ekzistas nur tre malmultaj tiaj vortoj esperantaj, entute nur malpli ol 50. Komputila sistemo povas enhavi vortaron, kiu aŭtomate identigas tiajn vortojn kaj ĝuste pritraktas ilin. Aliflanke, la naturismaj kombinoj ch, sh, gh oftas en la propraj nomoj, tiel ke Christian ĉe aŭtomata traktado iĝos Ĉristian, Maugham iĝos Maŭĝam ktp.

Granda plimulto da lingvoj uzantaj la latinan alfabeton uzas ĝin kun aldonaj literoj kun diakritaj signoj. Fakte estas ĉiuj lingvoj escepte de la angla, Latino kaj eble manpleno da aliaj. Ili ĉiuj bezonas sistemojn por ĝuste skribi per komputiloj. Kie Esperanto fakte aŭ ŝajne havas specialajn problemojn, tie ni klopodu plirapidigi progreson al komforta uzo de Unikodo.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. La aŭtomata ordigo de vortoj prezentitaj per la veraj ĉapelitaj literoj bone funkcias en Linuksoj se oni elektas esperantan lokaĵaron — samkiel por la aliaj homlingvoj.
  2. «Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio». Akademio de Esperanto, Oficialaj Informoj. N-ro 6, 2007-01-21.
  3. Iksisma Manifesto (proponas ĝeneralan uzon de la x-sistemo kiel esperanta ortografio).
  4. «Akademiaj Studoj», 1983 p. 7.
  5. 5,0 5,1 Kaj SCIM kaj IBus dependas je m17n por funkcii. Kelkaj malnovaj versioj de Linukso jam entenas SCIM. Kelkaj pli novaj versioj (ekz., Ubuntu 10.04) jam entenas IBus. En okazo de dubo, uzu IBus (pli moderna, simpla, malpeza, kaj stabila ol SCIM).