Blazono de Moldavio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
La ura kapo kiel simbolo de Moldavio unuiĝis kun simboloj de [[Besarabio]].
La ura kapo kiel simbolo de Moldavio unuiĝis kun simboloj de [[Besarabio]].


La triparta vosto de la aglo indikas pri la tri regionoj Der dreigeteilte Schwanz weist auf die drei Regionen [[Gagaŭzio]], centra Moldavio kaj [[Ĉednestrio]].
La triparta vosto de la aglo indikas pri la tri regionoj [[Gagauzio]], centra Moldavio kaj [[Ĉednestrio]].


== Historio ==
== Historio ==

Kiel registrite je 08:24, 5 nov. 2014

Blazono de Moldavio
La ŝtata blazono
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1994
vdr

La ŝtata blazono de Moldavio en la nuna formo oficialiĝis laŭ leĝa decido en 1994.

Priskribo

La blazono konsistas el blazonŝildo horizontale dividita al ruĝa kaj blua partoj, kun ora rando. Sur ĝi videblas la ora kapo de uro, inter kiels kornoj troveblas okpinta ora stelo. Dekstre la ura kapo flankiĝas per rozo, maldekstre per iom klinita duonluno.

La ŝildo situas sur brusto de aglo en "natura" helbruna koloro, kun ruĝaj unoj, kiu en la beko havas oran latinan krucon, en la dekstra krifaro olivarban branĉon kaj en la maldekstra krifaro oran sceptro]n.

la flago de Moldavio

La blazono ankaŭ troveblas en la meza, ora strio de la trikolora flago de Moldavio, kiu pro tio bone diferencigeblas de la flagoj de Rumanio, Andoro kaj Ĉado.

Simboleco

La aglo estas la historia blazona simbolo de Rumanio, tamen en la nuntempa blazono de Rumanio ĝi oras kaj portas glavon anstataŭ olivarba branĉo.

La ura kapo kiel simbolo de Moldavio unuiĝis kun simboloj de Besarabio.

La triparta vosto de la aglo indikas pri la tri regionoj Gagauzio, centra Moldavio kaj Ĉednestrio.

Historio

La blazono jam dokumentiĝis en la 15-a jarcento kaj en simila formo estis la simbolo de la historio princlando Moldavio, tamen kun suno anstataŭ rozo. Suno kaj luno evidente estis simboloj de moneroj el la antikva regiono Dakio. La okpinta stelo interpretiĝas kiel antikva dakia simbolo de saĝeco. La ura kapo estis la blazona simbolo de la valaĥia nobela dinastio Basarab. Kun la rozo ĝi ankaŭ konsistigas la blazonon de la regiono Besarabio, tamen en aliaj koloroj kaj kun kvinpinta stelo.