Félicien David: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
3 098 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
e
+ Biografio
e (Ŝanĝis kategorion)
e (+ Biografio)
'''Félicien David''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1810|4|13}} en [[Cadenet]] ([[Vaucluse]]), mortis {{mortodato|1876|8|29}} en [[Saint-Germain-en-Laye]]) [[Yvelines]], [[Francio]]) estis [[Francoj|franca]] [[komponisto]].
 
== Biografio ==
5-jaraĝa Félicien David komencis studi muzikon de sia patro, kies morto tamen, kiam la knabo estis 6-jaraĝa, faris el li malriĉan orfon. Lia bona voĉo ebligis al li studi kiel ĥorknabo en la Preĝejo de Saint-Sauveur en [[Aix-en-Provence]], kiun li forlasis kiam li estis 15-jaraĝa kun bona scio pri muziko, kaj stipendio kiu ebligis al li studi literaturon en [[Jezuitoj|jezuita]] kolegio. Tamen, post tri jaroj, li forlasis tiujn studojn por sekvi muzikan karieron.
 
Li unue ekhavis postenon en la orkestro de la teatro de Aix. En 1829, li fariĝis [[kapelmajstro]] en Katedralo Saint-Sauveur de Aix, sed li konsciis ke por plenumi sian muzikan edukon li bezonis studi en [[Parizo]]. Monata monsumo de po 50 frankoj sendita de riĉa onklo ebligis la aferon.
== Verkaro ==
 
[[Dosiero:0Felicien David.jpg|thumb|upright|left|Félicien David, 1858, [[Nacia Biblioteko de Francio]]]]
[[Dosiero:0Felicien David 2.jpg|thumb|upright|David, ĉ.1860 pri ''La Perlo de Brazilo'', [[Nacia Biblioteko de Francio]]]]
 
En Parizo en 1830 li konvinkis [[Luigi Cherubini]], direktoron de la [[Konservatorio]] de Parizo, akcepti lin kiel lernanton: Spite sian preventon, Cherubini agnoskis la talenton montritan de David en la ĥora aranĝo de ''[[Beatus vir]]''. Spite la subitan ĉeson de lia onkla monhelpo, La studoj de David, sub prizorgo de [[Fétis]] kaj aliaj, sukcese daŭris.
 
Forlasinte la konservatorion, David enroliĝis en la movadon de [[Saint-Simon]], por kiu li fariĝis granda entuziasmulo. La Saint-Simonanoj konsideris muzikon kiel gravan arton, kaj David verkis multan muzikon por ili, inkluzive de nombro da himnoj. Post la nuligo de la movado en 1832, David kuniris kun nombro da adeptoj kiuj vizitis Mezorienton. Tio ankaŭ montriĝis fonto de forta inspiro, fine kondukante al lia plej granda sukceso, la simfonia odo ''La Dezerto'' de 1844.
 
Reveninte al Parizo en 1833, li verkis nombron da ''muzikaj romancoj'', kaj instrumentan muzikon inkluzive de tri [[Simfonio]]j (en F-maĵoro, E♭-maĵoro kaj C-minora, komponitaj en 1837, 1838 kaj 1849);<ref>musicologie.org</ref> en 1838/1839 li estis sufiĉe sukcesa por povi aranĝi publikajn koncertojn de siaj verkoj. Per ''La Dezerto'' li estis agnoskita de la publiko kaj recenzo kiel signifan forton. La ''Revue et gazette musicale'' anoncis, la matenon post lia premiero, ke 'Granda komponisto naskiĝis inter ni'. Por pagi siajn grandajn ŝuldojn, la komponisto tamen vendis la rajtojn de sia ĉefverko kontraŭ relative malalta monsumo.
 
David verkis nombron da operoj, el kiuj la plej notindaj estas ''Kritoforo Kolumbo'' (1847), ''La perlo de Brazilo'' (1851), ''Herkulano'' (1859), kaj ''Lalla-Roukh'' (1862). Inter liaj oratorioj estas ''Moseo en Sinajo'' (1846), kaj ''Edeno'' (1848).
 
David fariĝis ano de la [[Honora legio]] en 1862 kaj al li estis atribuita civila pensio. Post la morto de [[Louis Hector Berlioz|Berlioz]] en 1869, li prenis lian lokon en la [[Institut de France]].
 
Li mortis en [[Le Pecq]] (nun [[Saint-Germain-en-Laye]]) [[Yvelines]] en 1876.
 
== Verkaro ==
=== Instrumenta ===
* Piano triopo en E♭-maĵoro (piano, violono, violonĉelo)
* [http://www.musicologie.org/Biographies/d/david_felicien.html ''David, Félicien-César, 1810-1876''] Biografio kaj listo de komponaĵoj el Musicology.org ({{fr}})
 
== Fonto ==
{{Tradukita|en|Félicien David|625439304}}
 
 

Navigada menuo