Félicien David: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korektis mistajpon
e + Informkesto: ŝanĝis bildon
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto artisto
[[Dosiero:Félicien-César David.jpg|right||thumb|Portreto de Félicien David]]
| nomo = Félicien David
'''Félicien David''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1810|4|13}} en [[Cadenet]] ([[Vaucluse]]), mortis {{mortodato|1876|8|29}} en [[Saint-Germain-en-Laye]]) [[Yvelines]], [[Francio]]) estis [[Francoj|franca]] [[komponisto]].
| dosiero = Félicien David LACMA AC1992.229.21.jpg
| priskribo = Portreto de Félicien David
| dato de naskiĝo = {{naskiĝdato|1810|4|13}}
| loko de naskiĝo = [[Cadenet]] ([[Vaucluse]])
| nacieco = [[Francio|franca]]
| sukcesis kiel = [[komponisto]]
| dato de morto = {{mortodato kaj aĝo|1876|8|29|1810|4|13}}
| loko de morto = [[Saint-Germain-en-Laye]] ([[Yvelines]])
| artista nomo =
| artista celigo =
| reprezentaj verkoj = ''La Dezerto'', ''Lalla-Roukh''
}}
'''Félicien David''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1810|4|13}} en [[Cadenet]] ([[Vaucluse]]), mortis {{mortodato|1876|8|29}} en [[Saint-Germain-en-Laye]] ([[Yvelines]]), [[Francio]]) estis [[Francoj|franca]] [[komponisto]].


== Biografio ==
== Biografio ==
Linio 7: Linio 20:
Li unue ekhavis postenon en la orkestro de la teatro de Aix. En 1829, li fariĝis [[kapelmajstro]] en Katedralo Saint-Sauveur de Aix, sed li konsciis ke por plenumi sian muzikan edukon li bezonis studi en [[Parizo]]. Monata monsumo de po 50 frankoj sendita de riĉa onklo ebligis la aferon.
Li unue ekhavis postenon en la orkestro de la teatro de Aix. En 1829, li fariĝis [[kapelmajstro]] en Katedralo Saint-Sauveur de Aix, sed li konsciis ke por plenumi sian muzikan edukon li bezonis studi en [[Parizo]]. Monata monsumo de po 50 frankoj sendita de riĉa onklo ebligis la aferon.


En Parizo en 1830 li konvinkis [[Luigi Cherubini]], direktoron de la [[Konservatorio]] de Parizo, akcepti lin kiel lernanton: Spite sian preventon, Cherubini agnoskis la talenton montritan de David en la ĥora aranĝo de ''Beatus vir''. Spite la subitan ĉeson de lia onkla monhelpo, La studoj de David, sub prizorgo de [[Fétis]] kaj aliaj, sukcese daŭris.
[[Dosiero:0Felicien David.jpg|thumb|upright|left|Félicien David, 1858, [[Nacia Biblioteko de Francio]]]]
[[Dosiero:0Felicien David 2.jpg|thumb|upright|David, ĉ.1860 pri ''La Perlo de Brazilo'', [[Nacia Biblioteko de Francio]]]]


[[Dosiero:0Felicien David.jpg|thumb|upright|left|Félicien David, 1858, [[Nacia Biblioteko de Francio]]]]
En Parizo en 1830 li konvinkis [[Luigi Cherubini]], direktoron de la [[Konservatorio]] de Parizo, akcepti lin kiel lernanton: Spite sian preventon, Cherubini agnoskis la talenton montritan de David en la ĥora aranĝo de ''[[Beatus vir]]''. Spite la subitan ĉeson de lia onkla monhelpo, La studoj de David, sub prizorgo de [[Fétis]] kaj aliaj, sukcese daŭris.
[[Dosiero:0Felicien David 2.jpg|thumb|upright|Félicien David, ĉ.1860, [[Nacia Biblioteko de Francio]]]]


Forlasinte la konservatorion, David enroliĝis en la movadon de [[Saint-Simon]], por kiu li fariĝis granda entuziasmulo. La Saint-Simonanoj konsideris muzikon kiel gravan arton, kaj David verkis multan muzikon por ili, inkluzive de nombro da himnoj. Post la nuligo de la movado en 1832, David kuniris kun nombro da adeptoj kiuj vizitis Mezorienton. Tio ankaŭ montriĝis fonto de forta inspiro, fine kondukante al lia plej granda sukceso, la simfonia odo ''La Dezerto'' de 1844.
Forlasinte la konservatorion, David enroliĝis en la movadon de [[Saint-Simon]], por kiu li fariĝis granda entuziasmulo. La Saint-Simonanoj konsideris muzikon kiel gravan arton, kaj David verkis multan muzikon por ili, inkluzive de nombro da himnoj. Post la nuligo de la movado en 1832, David kuniris kun nombro da adeptoj kiuj vizitis Mezorienton. Tio ankaŭ montriĝis fonto de forta inspiro, fine kondukante al lia plej granda sukceso, la simfonia odo ''La Dezerto'' de 1844.
Linio 31: Linio 44:
* Piano solo: ''Penso'' (melodio-valso), ''Foresto'' (romanco sen vortoj), ''Sonĝado'', ''Vespero'' (sonĝado por piano)
* Piano solo: ''Penso'' (melodio-valso), ''Foresto'' (romanco sen vortoj), ''Sonĝado'', ''Vespero'' (sonĝado por piano)


=== Voĉa ===
=== Voĉkanta ===
* ''La Dezerto'' (Odo-simfonio)
* ''La Dezerto'' (Odo-simfonio)
* ''Kristoforo Kolumbo'' (Odo-simfonio)
* ''Kristoforo Kolumbo'' (Odo-simfonio)

Kiel registrite je 23:15, 8 nov. 2014

Félicien David
Portreto de Félicien David
Portreto de Félicien David
Naskiĝo la  13-an de aprilo 1810(nun 1810-04-13)
en Cadenet (Vaucluse)
Morto la 29-an de aŭgusto 1876 (66‑jara)
en Saint-Germain-en-Laye (Yvelines)
Nacieco franca
Sukcesis kiel komponisto
Reprezentaj verkoj La Dezerto, Lalla-Roukh
vdr

Félicien David (naskiĝis la  13-an de aprilo 1810(nun 1810-04-13) en Cadenet (Vaucluse), mortis la 29-an de aŭgusto 1876 en Saint-Germain-en-Laye (Yvelines), Francio) estis franca komponisto.

Biografio

5-jaraĝa Félicien David komencis studi muzikon de sia patro, kies morto tamen, kiam la knabo estis 6-jaraĝa, faris el li malriĉan orfon. Lia bona voĉo ebligis al li studi kiel ĥorknabo en la Preĝejo de Saint-Sauveur en Aix-en-Provence, kiun li forlasis kiam li estis 15-jaraĝa kun bona scio pri muziko, kaj stipendio kiu ebligis al li studi literaturon en jezuita kolegio. Tamen, post tri jaroj, li forlasis tiujn studojn por sekvi muzikan karieron.

Li unue ekhavis postenon en la orkestro de la teatro de Aix. En 1829, li fariĝis kapelmajstro en Katedralo Saint-Sauveur de Aix, sed li konsciis ke por plenumi sian muzikan edukon li bezonis studi en Parizo. Monata monsumo de po 50 frankoj sendita de riĉa onklo ebligis la aferon.

En Parizo en 1830 li konvinkis Luigi Cherubini, direktoron de la Konservatorio de Parizo, akcepti lin kiel lernanton: Spite sian preventon, Cherubini agnoskis la talenton montritan de David en la ĥora aranĝo de Beatus vir. Spite la subitan ĉeson de lia onkla monhelpo, La studoj de David, sub prizorgo de Fétis kaj aliaj, sukcese daŭris.

Félicien David, 1858, Nacia Biblioteko de Francio
Félicien David, ĉ.1860, Nacia Biblioteko de Francio

Forlasinte la konservatorion, David enroliĝis en la movadon de Saint-Simon, por kiu li fariĝis granda entuziasmulo. La Saint-Simonanoj konsideris muzikon kiel gravan arton, kaj David verkis multan muzikon por ili, inkluzive de nombro da himnoj. Post la nuligo de la movado en 1832, David kuniris kun nombro da adeptoj kiuj vizitis Mezorienton. Tio ankaŭ montriĝis fonto de forta inspiro, fine kondukante al lia plej granda sukceso, la simfonia odo La Dezerto de 1844.

Reveninte al Parizo en 1833, li verkis nombron da muzikaj romancoj, kaj instrumentan muzikon inkluzive de tri Simfonioj (en F-maĵoro, E♭-maĵoro kaj C-minora, komponitaj en 1837, 1838 kaj 1849);[1] en 1838/1839 li estis sufiĉe sukcesa por povi aranĝi publikajn koncertojn de siaj verkoj. Per La Dezerto li estis agnoskita de la publiko kaj recenzo kiel signifan forton. La Revue et gazette musicale anoncis, la matenon post lia premiero, ke 'Granda komponisto naskiĝis inter ni'. Por pagi siajn grandajn ŝuldojn, la komponisto tamen vendis la rajtojn de sia ĉefverko kontraŭ relative malalta monsumo.

David verkis nombron da operoj, el kiuj la plej notindaj estas Kristoforo Kolumbo (1847), La perlo de Brazilo (1851), Herkulano (1859), kaj Lalla-Roukh (1862). Inter liaj oratorioj estas Moseo en Sinajo (1846), kaj Edeno (1848).

David fariĝis ano de la Honora legio en 1862 kaj al li estis atribuita civila pensio. Post la morto de Berlioz en 1869, li prenis lian lokon en la Institut de France.

Li mortis en Le Pecq (nun Saint-Germain-en-Laye) Yvelines en 1876.

Verkaro

Instrumenta

  • Piano triopo en E♭-maĵoro (piano, violono, violonĉelo)
  • Piano triopo N-ro 2 en D-minora
  • Piano triopo N-ro 3 en C-minora
  • Tria kvarteto en D-minora (arĉa kvarteto)
  • La kvar sezonoj: Vesperoj de Printempo / Somero / Aŭtuno / vintro (arĉa kvinteto: Du violonoj, aldviolono, violonĉelo, kontrabaso)
  • Piano solo: Penso (melodio-valso), Foresto (romanco sen vortoj), Sonĝado, Vespero (sonĝado por piano)

Voĉkanta

  • La Dezerto (Odo-simfonio)
  • Kristoforo Kolumbo (Odo-simfonio)
  • Moseo en Sinajo, oratorio
  • Edeno
  • La Perlo de Brazilo, komika opero en tri aktoj (22 novembro 1851, Parizo)
  • Herkulano, opero en kvar aktoj (4 marto 1859, Parizo)
  • Lalla-Roukh, komika opero en du aktoj (12 majo 1862, Parizo)
  • La Safiro, komika opero en tri aktoj (8 marto 1865, Parizo)
  • La Kaptitino, komika opero en tri aktoj (1883, Parizo)
  • Motetoj Pie Jesu / Miseremini / Alma redemptoris Mater (por la ĥoro de katedralo de Aix), O salutaris

Referencoj

  1. musicologie.org

Eksteraj ligiloj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Félicien David en la angla Vikipedio.