Jean-Jacques Rousseau: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 55: Linio 55:
* ''Le Devin du village'' - La vilaĝa Oraklisto ([[1752]]) ([[Opero]])
* ''Le Devin du village'' - La vilaĝa Oraklisto ([[1752]]) ([[Opero]])
* ''[[Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes]]'' - [[Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj]] ([[1755]])
* ''[[Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes]]'' - [[Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj]] ([[1755]])
* ''La nouvelle Héloïse'' - La nova Helojzo ([[1761]])
* ''[[La nouvelle Héloïse]]'' - [[La nova Helojzo]] ([[1761]])
* ''[[Du contrat social]]'' - [[Pri la socia kontrakto]] ([[1762]])
* ''[[Du contrat social]]'' - [[Pri la socia kontrakto]] ([[1762]])
* ''[[Émile ou De l'éducation]]'' - [[Emilo aŭ pri edukado]] ([[1762]])
* ''[[Émile ou De l'éducation]]'' - [[Emilo aŭ pri edukado]] ([[1762]])

Kiel registrite je 15:56, 6 dec. 2014

Ŝablono:Bio, muzikisto kaj franclingva verkisto.

Li devenas de Ĝenevo sed komence de vivo nestabila kaj agitita, li foriris 16jaraĝa por iri al Savojo, kie li estis edukita kaj inciatita al amo fare de Sinjorino Françoise-Louise de Warens. Poste li venis al Parizo en 1742, cele karieri pri muziko. Li eltenis malfacilan vivon, serĉante diversajn protektantojn kaj vivante kun sia eksterleĝa edzino, Marie-Thérèse Le Vasseur, duonalfabeta kaj polemikiga servistino, kiu havos kvin gefilojn, ĉiuj fiditaj al la publika helpo. Samtempe, li renkontis kun Diderot kaj verkis artikolojn pri muziko por la Encyclopédie.

Li estas rigardebla kiel partoprenanto de la Klerismo pro sia malakcepto de aŭtoritatismo sed ankaŭ la baptopatro de romantikismo kaj iasence de la Franca Revolucio, lia penso fundamenta formiginte la maldekstran mondbildon. Kvankam, kiam oni legas lian Pri kontrakto socia oni vidas ke ĝi ja povas pli bone konduki al faŝismaj ideoj kaj reĝimoj (nacia religio, esence militisma ideo, kie la alilandanoj estas esence malamikoj, rajto de la registaro mensogi al la "civitanoj" por politikaj celoj, kaj la fama ideo, laŭ kiu trudi individuojn obei al la leĝo estas "trudi ilin esti liberaj" (tiel)).

Rousseau estis edukita fare de sia onklino kiel kalvinisto. Ekde la aĝo de 16, Rousseau vagis tra Eŭropon kaj loĝis en Svislando, Italio, Francio kaj eĉ Britio, kie li loĝis ĉe Hume. Liaj verkoj estis bruligitaj, lia domo ŝtonbatita kaj post tempo li freneziĝis. Li ŝatis naturon, verki muzikon (kaj eĉ inventis novan notometodon). Li suferis malfacilaĵojn ĉe siaj personaj rilatoj kaj rifuĝiĝis ofte en la soleco, revenante denove en Svision en 1762 post la kondamno de liaj verkoj fare de la Parlamento de Parizo. Li entreprenis tiam al la verkado de sia membiografio por justigi sin kaj multobligis siajn loĝlokojn, kaj finfine revenis en Parizon en 1770 por vivteni sin kopiante muzikon. Li mortiĝis kiam li estis 66jaraĝa en 1778 kaj liaj restoj estos metitaj en la Panteono fare de la Nacia Konvencio dum la Franca revolucio en 1794.

Laŭ Rousseau, homo estas bona de naturo, sed estas malbonigita de socio. En la komenco de historio estis epoko ora kie ĉiu homo estis feliĉa kaj egala, temas pri la originala stato de naturo, nome la koncepto de la nobla sovaĝulo. Tial la solvo estas la reformo de socio, precipe per politiko (vidu la verkon Pri kontrakto socia) kaj edukado (vidu la verkon Emile). Lia Konfesoj, estis la plej persona membiografio ekde la Konfesoj de Aŭgusteno, kaj starigis novan modon inter tiaj verkoj. Tiele Goethe diris pri, ke kun li "nova mondo komencas" (idee, kaj literature kaj sente). Rousseau verkis konstituciojn por Korsiko kaj Pollando.

Rousseau eniris en la historio de la idearo per siaj mallongaj eseoj: Discours sur les sciences et les arts (Diskurso pri sciencoj kaj artoj, 1750) kaj Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes (Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj, 1755), frontante la naturan staton kiu faris la feliĉon de la homaro al la socia stato, fonto de ĝenerala malfeliĉo. Kontraŭanto de la filozofio de Hobbes, li komprenas, ke reveno al la origino maleblas kaj entreprenas meditadon pri la funkciado de socio demokratia bazita sur la socia kontrakto (1762) laŭ kiu la suverena popolo organizas la kolektivan vivon. Rousseau proponis ankaŭ, per Émile, ou De l'éducation (1762), meditadon pri edukado, kiu laŭ li devas apogi sin sur la rezervo de la naturaj kvalitoj de la infano kaj certigi ĉefe liajn praktikajn kapablojn anstataŭ librecaj scioj.

En la tereno literatura, la kontribuo de Jean-Jacques Rousseau estas same grava per sia verko Julie ou la Nouvelle Héloïse (La nova Helojzo, 1761), letera romano laŭ la angla modelo du Pamela; or, Virtue Rewarded de Samuel Richardson, kiu estos unu de la plej vendataj verkoj de la jarcento alloge per sia antaŭromantisma priskribo de la ama sento kaj de la naturo. Les Confessions (Konfesoj, verkitaj inter 1765 kaj 1770, kun postmorta publikigo en 1782 kaj 1789) kaj Les Rêveries du promeneur solitaire (Revvagoj de solula promenanto, verkitaj en 1776-1778, publikigitaj en 1782) estas konsiderita fondo de la ĝenro de la membiografioper montrado de la sentoj la plej intimaj.

Inter aliaj, Rousseau profunde influis Kantion, Robespieron, Goeton, Tolstojon kaj tute alisence Pol Poton. Vidu ankaŭ la temon de la Nobla sovaĝulo. Modernaj avataroj de la problemaro starigita de li estas fundamenta ekologismo, primitivisma movado, kaj la ideoj de Ted Kaczynski. Ĝenerale temas pri influo en la fako de la politika filozofio per meditado pri la koncepto de demokratio, krom la kreado de nova sentiveco en la fako de literaturo, kio kondukos al Romantismo.

Verkoj

Kovrilpaĝo de la unua eldono de Emile.

Vidu ankaŭ

Notoj