Vilanova i la Geltrú: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q15553)
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18: Linio 18:


En urbo kun tia tradicio pri agrikulturo kaj fiŝkaptado, la gastronomio bazita sur siaj freŝaj produktoj ankaŭ estas tre grava kaj vaste agnoskita.
En urbo kun tia tradicio pri agrikulturo kaj fiŝkaptado, la gastronomio bazita sur siaj freŝaj produktoj ankaŭ estas tre grava kaj vaste agnoskita.

== Aliaj ligiloj ==

* [[Biblioteca-Museu_Balaguer]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 16:11, 7 jan. 2015

Vilanova i la Geltrú
Strand-aleo

Vilanova i la Geltrú estas urbo de Katalunio, ĝi estas la ĉefurbo de la distrikto (comarca) El Garraf.

Bazaj faktoj

La urbo situas meze de la ĉefaj metropolaj urboj Barcelona (40 km norde), kaj Tarragona (45 km sude), kaj kovras totalan surfacon de 33,5 km2. Ĝi havas 54.309 enloĝantojn laŭ la oficiala censo en 2001. Ĝiajn riĉajn historiajn datojn subtenas multaj jarcentoj; en 1274 estis aljuĝita la Carta Pobla (Urba Ĉarto) far Reĝo Jaume la Unua.

Ekonomio

Kiel urbo, ĝi kaptas la atenton de granda areo eĉ preter siajn limojn, kaj ĉiam havis viglan ekonomion, originale bazita sur sia agrikulturo kaj vina mara komerco (en la 18-a kaj 19-a jarcentoj), kaj poste sur ĝia teksaĵa industrio. En la lastaj jaroj la industrio diversiĝas laŭ metalaj, kemiaj kaj teksaj fabrikoj (ekde la unua duono de la 20-a jarcento). La urbo ankoraŭ daŭrigas kun iom da agrikultura komerco kaj unu el la plej gravaj fiŝkaptaj ŝiparoj en Katalunio. Ankaŭ gravas la disvolviĝo en la turisma sektoro kaj libertempaj instalaĵoj.

Kulturo

Vilanova i la Geltrú havas komplekson por akvosportoj interne de la haveno, plaĝojn, strandan promenadon, golfejon. Tie estas larĝa kultura agado, inkluzive de tutland-gravaj muzeoj kiel ekzemple pri romantika kataluna arto, teknologio kaj fervojo. Ankaŭ estas ĉiujara programo de teatro, muziko kaj kino, muzikaj festoj kiel FIMPT (Internacia Populara kaj Tradicia Muzika Festo).

Vilanova i la Geltrú havas unu el la plej intensaj kalendaroj pri tradiciaj festoj en Katalunio, precipe Els Tres Tombs (la festo de la bestoj, agrikulturaj, urbaj kaj hejmaj), Karnavalo kaj Festa Major (Ĉefa Urba Festo kun tradiciaĵoj, ktp.).

En urbo kun tia tradicio pri agrikulturo kaj fiŝkaptado, la gastronomio bazita sur siaj freŝaj produktoj ankaŭ estas tre grava kaj vaste agnoskita.

Aliaj ligiloj

Eksteraj ligiloj


Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto