Prahomo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17: Linio 17:
* [[Prahomaj Laboriloj]]
* [[Prahomaj Laboriloj]]
* [[Prahomaj Pentraĵoj]]
* [[Prahomaj Pentraĵoj]]

[[en:early man]]

Kiel registrite je 07:02, 3 apr. 2004

Biologio > Homo > Prahomo


Aŭstralopitekoj, kreitaĵoj kun ambaŭ homaj kaj simiaj apartaĵoj, aperis en Afriko almenaŭ antaŭ 4 milionoj jaroj. Fragmentoj de la ostoj de ĉi tiuj 'homedoj', aŭ homsimilaj kreitaĵoj, estas trovita en la Olduvai Interkrutejo kaj aliaj lokoj en Afriko per la sciencistoj Raymond Dart, Louis Leakey kaj Maria Leakey.

Postaj specoj de homedoj, Homo habilis, vivis antaŭ 2 milionoj jaroj. Kiel la Aŭstralopitekoj, ankaŭ ili vivis nur en Afriko. Kvankam iliaj cerboj estis pli grandaj ol tiuj de Aŭstralopitekoj, ili estis malgrandaj en grandeco, ne havis mentonon, kaj havis grandajn dentojn, ĝuste kiel iliaj antaŭuloj. Tre malgrava estas scio pri ilia konduto.

Homo erectus, posta homa praulo, vivis antaŭ 1,6 milionoj jaroj, originale en Afriko. Ili havis dikajn brovojn super okuloj, ne havis mentonon, kaj estis verŝajne samaltaj kiel modernaj homoj. Iliaj cerboj estis pli malgranda ol tiuj de nuntempaj homoj.

Homo erectus estis la unua homedo kiu lasis Afrikon. La speco disvastiĝis ĝis Ĉinio en Azio kaj Germanio en Eŭropo. Ĉi tiu kapablo lasi la subtropikojn verŝajne estis rezulto de iliaj pli superaj teknikaj kapabloj. Ekzemple, 'Homo erectus' estis verŝajne la unua homedo, kiu regis fajron kaj faris altnivelajn ŝtonajn ilojn. 'Homo erectus' estis antaŭŝtupo al la moderna homo, nomita Homo sapiens.

Faktoj montras, ke fruaj homedoj unue aperis en Eŭropo antaŭ 1,5 - 1 milionoj jaroj; en la Britaj Insuloj - antaŭ 450,000 jaroj; kaj en Aŭstralio - antaŭ 30,000 jaroj. Iuj sciencistoj kredas, ke primitivaj homoj transiris de Azio al Nord-Ameriko sur terponto, kiu tiam ligis Alaskon kun Azio.


Rilataj artikoloj: