Ribelo en GDR en 1953: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
La unue ekskluzive ekonomiaj postuloj (malpli da laboro kaj plimalkarigo de vivkondiĉoj) iĝis baldaŭ politikaj, nome: demisio de la ministroj kaj liberaj balotadoj. Estiĝis komitatoj strikaj kaj en pluraj urboj sturme prenitis partioficejoj. Policanoj senarmiligitis kaj politikaj arestitoj malliberigitis. La sovetia urbokomandanto proklamis la danĝerstaton por Eosta Berlino, en la sekvinta tago por tuta GDR.
 
Helpate de enkazernigitaj policistoj, sovetiaj trupoj ankoraŭ en la unua tago perforte ĉesigis la insurekcion en Berlino. Ne malpli ol 21 personoj mortkondamnitis fare de sovetiaj tribunaloj kaj ekzekutitis tuj; aliaj tiaj kondamnoj fare de GDR-tribunaloj kun ekzekuto sekvis dum la sekvintaj semajnoj kaj monatoj. Laŭ studaĵo de 2004 fare de ''Zentrums für Zeithistorische Forschungen'' (ZZF) mortis en konekto kun la ribelo (minimume) 55 homoj sed nek pli ol 500 ([[FRG]]-versio) nek nur 25 (GDR-versio). Malliberiĝis ĉ. 1.400 personoj.
 
[[Walter Ulbricht]], la unua sekretario de SED, uzis la ribelon por plifortigi la propran pozicion kaj randenmeti eblajn konkurenculojn. En FRG la 17-a de junio eĉ iĝis nacia festotago - ĝis 1990: de post tiu jaro la 3-a de oktobro, [[Tago de la germana unueco]] anstataŭis la 17-an de junio kiel festotago de la nova Germanio ekkonsistinta en FRG kaj GDR.
 
== Eksteraj ligiloj ==
31 326

redaktoj

Navigada menuo