Trezoro de Erfurto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7: Linio 7:
== Trovaĵoj ==
== Trovaĵoj ==
[[dosiero:Jüdische Synagoge Erfurt 2.JPG|eta|Ormoneroj el la trezoro]]
[[dosiero:Jüdische Synagoge Erfurt 2.JPG|eta|Ormoneroj el la trezoro]]
La trezoro havas tutan pezon da 28 kilogramoj. Ĝi konsistas els 3141 [[arĝento]]moneroj, 14 [[ingoto|arĝentobrikoj]] diversgrandaj, arĝentvazaro – konsista el ok vazoj, kruĉo kaj trinkpelvo – same kiel pli ol 700 unuopaĵoj da [[Gotika arto|gotika]] [[oraĵisto|oraĵista]] kaj arĝentaĵista arto, kiuj parte estas surmetitaj per gemoj. El ĉi-lasta grupo aparte elstarigendaj estas ok [[broĉo]]j diversgrandaj kaj -formaj kun parte abunda gemosurmetaĵo same kiel sep ringoj el oro kaj arĝento. La laŭnombre plej grandan parton konsistigas zonopartoj kaj borderaĵo.

Brilaĵo de la trezoro estas treege [[Filigrano (artmetio)|filigrane]] kaj arte verkita geedziĝoringo, en kiun oni gravuris en [[hebrea lingvo]] la vortojn ''masel tov'' ([[esperanto]]: ''multan sukceson'' aŭ ''multan feliĉon/bonŝancon'').
== Ekspozicioj ==
[[dosiero:Jüdische Synagoge Erfurt 1.JPG|eta|Ormoneroj el diversaj landoj, prezentataj dum ekspozicio en la Malnova Sinagogo]]


== Literaturo ==
== Literaturo ==

Kiel registrite je 17:42, 19 feb. 2015

Dosiero:DPAG 2010 13 Jüdischer Hochzeitsring Erfurt.jpg
Geedziĝoringo el la trezoro de Erfurto, germana poŝtmarko el 2010

La trezoro de Erfurto estas valoraĵo, kiun juda bankisto kaj monŝanĝisto kaŝis pro timo de elrabo dum la persekutado de la judoj en 1349. En 1998 konstrulaboristoj hazarde malkaŝis la trezoron en la ĉefurbo de Turingujo. La trovaĵo estas laŭ amplekso kaj ankaŭ laŭ konservostato tutmonde unika. Tial la urba administracio klopodas ĝian registrigon kune kun la der malnova sinagogo (la plej malnova ankoraŭ konserviĝinta en Eŭropo) kaj la mezepoka mikveo en la liston de la monda heredaĵo de Unesko.

Historio: deveno kaj trovo

En 1998 okazis historia urbocentro de Erfurto arĥeologiaj grundaj esploroj. Ĉar sub la novkonstrua ensemblo sur la terpeco Michaelisstraße 43/44 – en tuja najbareco al la Malnova Sinagogo – malnova kelomasonaĵo, uzata kiel demetoloko por bicikloj, devis esti konservata, tie ne oni planis elfosadojn. Hazarde la konstrulaboristoj tamen trafis sur arĝentopladon sinpinĉan sub la masonaĵo. Supoze, ke temas pri peco da stano, ili metis la trovaĵon en sian laboristoĉaron. Nur kelkan tempon pli malfrue evidentiĝis post pli precizaj esploroj la gravecon de la trovaĵo, kaj arĥeologoj komencis savi la trezoron, kiu estis enfosita sub la muro de la kela alirejo.

Posedinto estis laŭ esploroj la bonhava juda monpruntisto kaj bankisto Kalman de Wiehe, kiu kaŝis siajn valoraĵojn dum la persekutado de judoj dum la pesto de 1349 pro timo de elrabiĝo. Li tamen ne transvivis la perforton kaj persekutadon, kiu okazis la 21-an de marto en Erfurto.

Trovaĵoj

Ormoneroj el la trezoro

La trezoro havas tutan pezon da 28 kilogramoj. Ĝi konsistas els 3141 arĝentomoneroj, 14 arĝentobrikoj diversgrandaj, arĝentvazaro – konsista el ok vazoj, kruĉo kaj trinkpelvo – same kiel pli ol 700 unuopaĵoj da gotika oraĵista kaj arĝentaĵista arto, kiuj parte estas surmetitaj per gemoj. El ĉi-lasta grupo aparte elstarigendaj estas ok broĉoj diversgrandaj kaj -formaj kun parte abunda gemosurmetaĵo same kiel sep ringoj el oro kaj arĝento. La laŭnombre plej grandan parton konsistigas zonopartoj kaj borderaĵo.

Brilaĵo de la trezoro estas treege filigrane kaj arte verkita geedziĝoringo, en kiun oni gravuris en hebrea lingvo la vortojn masel tov (esperanto: multan sukcesonmultan feliĉon/bonŝancon).

Ekspozicioj

Ormoneroj el diversaj landoj, prezentataj dum ekspozicio en la Malnova Sinagogo

Literaturo

  • Maria Stürzebecher: Erfurter Schatz. Bussert & Stadeler, Jena u. a. 2009, ISBN 978-3-932906-96-1, (Jüdisches Leben Erfurt).
  • Sven Ostritz (eldoninto): Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, vol. 1: Der Schatzfund. Archäologie - Kunstgeschichte - Siedlungsgeschichte, Beier & Beran, Langenweißbach 2010.
  • Sven Ostritz (eldoninto): Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, vol. 2: Der Schatzfund. Analysen - Herstellungstechniken - Rekonstruktionen, Beier & Beran, Langenweißbach 2010.
  • Sven Ostritz (eldoninto): Die mittelalterliche jüdische Kultur in Erfurt, vol. 3: Der Schatzfund. Die Münzen und Barren, Beier & Beran, Langenweißbach 2011.

Ligoj eksteren