Ŝtata ĉiovendejo (Moskvo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Dima41 (diskuto | kontribuoj) |
Dima41 (diskuto | kontribuoj) e Kategorio:Organizaĵoj fonditaj e 1923 forigita; Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1923 aldonita per HotCat |
||
Linio 39: | Linio 39: | ||
[[Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en 1893]] |
[[Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en 1893]] |
||
[[Kategorio:1893 en Moskvo]] |
[[Kategorio:1893 en Moskvo]] |
||
[[Kategorio:Organizaĵoj fonditaj |
[[Kategorio:Organizaĵoj fonditaj en 1923]] |
||
[[Kategorio:1923 en Moskvo]] |
[[Kategorio:1923 en Moskvo]] |
Kiel registrite je 19:50, 27 feb. 2015
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: GUM (apartigilo) |
Ŝtata ĉiovendejo konata kiel GUM (ruse ГУМ, Государственный универсальный магазин, [Gosudarstvennij universalnij magazin]) estas ega ĉiovendejo en centro de Moskvo (Rusio) ĉe Ruĝa placo kaj proksime al muroj de Moskva Kremlo. La vendejo estas uzata ĝis 2059 de rusia vendokompanio Bosco di Ciliegi okupiĝanta pri vendado de luksaĵoj[1].
Historio
Supra vendejaro
La loko dum longa tempo estis centro de aktiva komerco. Dum regado de Katerina la 2-a ekiĝis projektado de ega vendejaro fare de Ĝakomo Kŭarengi. Konstruado tiam ne finiĝis; post brulego de 1812 vendejaro estis reprojektita de arkitekturisto Osip Bove kaj en 1815 oni konstruis novan ejon.
Post iom da tempo la konstruaĵo malnoviĝis. Tio aperigis novajn problemojn: pli ol 600 ĝiaj posedantoj ne povis atingi interkonsenton pri komuna riparado. En 1869 moskva estro proponis al Dumao malkonstruadon de la vendejaro; tio kaŭzis protestojn de komercistoj. Dumao malaprobis ideon pri detruado kaj la konflikto plu daŭris. En 1880 la Dumao subtenate de moskva estro postilis al la vendejoposedantoj organizi akcian kompanion[2].
Alikonstruado
En 1886 dum komuna kunveno de la komercistoj urbestro de Moskvo Aleksejev iniciis kreadon de komitato por alikonstruado de la vendejaro. Statuton de la akcia kompanio akceptis caro; 30-an de aŭgusto 1888 ĝi estis oficiala fondita. Estraro de la kompanio 15-an de novembro 1888 deklaris pri konkurado pri plej bona projekto de noma ejo; samtage oni ekis detruadon de vendejoj. 21-an de februaro 1889 en haloj de Ŝtata Historia Muzeo komisio ekrigardadis projektojn; venkis projekto de arkitekturisto Pomerancev. Ekde somero de 1889 oni pretigis lokon por konstruado, 21-an de majo 1890 ekiĝis konstruado[2].
2-an de decembro 1893 estis solene malfermita nova 3-etaĝa ejo de Supra vendejaro (ruse Верхние торговые ряды, [Verĥnije Torgovije Rjadi])[2].
Dum epoko de Sovetunio
En 1923 en la ejo de estinta Supra vendejaro estis malfermita Ŝtata ĉiovendejo (ruse Государственный универсальный магазин, ГУМ).
Nuna stato
En 1992 la vendejo estis malŝtatigita. Tamen ĝia mallongigo GUM restis kaj estas uzata kune kun malnova nomo "Supra vendejaro".
En 1997 — 2001 kaj en 2011 — 2012 la konstruaĵo estis renovigita.
Ĝis 2059 ĝin portempe posedas rusia vendokompanio Bosco di Ciliegi vendanta luksaĵojn[1].
Arkitekturo
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 ГУМ в Москве останется в аренде у Михаила Куснировича до 2059 г, RIA Novosti (ruse)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Hisotrio de GUM en oficiala retejo (ruse)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (ruse, angle)