Panvendeja Domo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|Fasado de la Panvendeja Domo. Dosiero:Casa de la Panadería (Plaza Mayor de Madrid) 03.jpg|thumb|Fachada...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:19, 7 mar. 2015

Fasado de la Panvendeja Domo.
Fachada de la Panvendeja Domo.

La Panvendeja Domo aŭ en hispana Casa de la Panadería, estas konstruaĵo kvaretaĝa, kun portikara teretaĝo, kaj la lasta etaĝo kun formo de subtegmento, kaj la flankoj kronitaj per angulaj turoj. Ĝi estas situanta en la centro de la norda flanko de la Plaza Mayor, Madrido, Hispanio.

Historia

La Casa de la Panadería estis starigita dum la konstruado de la Plaza Mayor, kaj Juan Gómez de Mora estis la respondeculo pri ties konstruado, kio finis en 1619. Post la dua incendio de la placo en 1670 ĝi estis rekonstruita de Tomás Román, kaj la pentristoj Claudio Coello kaj José Jiménez Donoso zorgis pri la interna dekorado kaj pri la freskoj de la fasado. Post la tria incendio de la placo en 1790, kiu ne tuŝis la Panvendejan Domon, ĝi utilis kiel referenco al Juan de Villanueva por la rekonstruado de la domaro de la placo.