Aktivula Maturigo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Planoj por 2015: +kategorio: Edukado
e →‎AMO en 2014: pli bona ligo; formatigo
Linio 12: Linio 12:
La unua seminario okazis en Horány, [[Hungario]] en marto. Ĝis la jarfino okazis ok seminarioj en ok landoj, en kvar el la kvin kontinentoj. La nombro da partoprenantoj en ĉiu seminario variis inter dudek kaj sesdek kvin kaj entute temis pri pli ol 230 partoprenantoj; ĉirkaŭ kvindek gvidantoj prizorgis centon da sesioj, kun entute pli ol ducent laborhoroj.

'''1 Horány, Hungario ([[JER]])'''

'''1 Horány, Hungario ([[Junulara Esperanta Renkontiĝo|JER]])'''

marto, 3-taga, 8 horoj tage, ĉ. 20 seminarianoj, 5 gvidantoj.

marto, 3-taga, 8 horoj tage, ĉ. 20 seminarianoj, 5 gvidantoj.

Ĉeftemo: Kiel komuniki efike.

Ĉeftemo: '''Kiel komuniki efike'''.

Gvidintoj: [[Veronika Poór]], [[Petro Balaž]], [[Lu Wunsch-Rolshoven]], [[Stefan MacGill]], [[Orlando Raola]].
Gvidintoj: [[Veronika Poór]], [[Petro Balaž]], [[Lu Wunsch-Rolshoven]], [[Stefan MacGill]], [[Orlando Raola]].

'''2 Sidnejo, CA ([[NASK]])'''

'''2 Sidnejo, CA ([[NASK]])'''

julio, 2-taga, 8 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 7 gvidantoj.

julio, 2-taga, 8 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 7 gvidantoj.

Ĉeftemo: Strategio kaj praktiko de E-informado en Nord-Ameriko.

Ĉeftemo: '''Strategio kaj praktiko de E-informado en Nord-Ameriko'''.

Gvidintoj: [[Mark Fettes]], [[Grant Goodall]], [[Humphrey Tonkin]], [[Ĵenja Amis]], [[Derek Roff]], [[Chuck Mays]] kaj [[Nicholas Woods]].
Gvidintoj: [[Mark Fettes]], [[Grant Goodall]], [[Humphrey Tonkin]], [[Ĵenja Amis]], [[Derek Roff]], [[Chuck Mays]] kaj [[Nicholas Woods]].

'''3 Fortalezo, BR ([[Internacia Junulara Kongreso|La 70a IJK]])'''

'''3 Fortalezo, BR ([[Internacia Junulara Kongreso|La 70a IJK]])'''

julio, 4-taga, 3,5 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 4 gvidintoj.

julio, 4-taga, 3,5 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 4 gvidintoj.

Ĉeftemo: Kiel organizi lokajn grupojn, gvidi teamon?
Ĉeftemo: '''Kiel organizi lokajn grupojn, gvidi teamon?'''

Gvidintoj: [[Olga Shilyaeva]], [[Veronika Poór]], kaj du pliaj.
Gvidintoj: [[Olga Shilyaeva]], [[Veronika Poór]], kaj du pliaj.

'''4 Siano (Xian), CN'''(Fine de 5-semajna kursaro)

'''4 Siano (Xian), CN'''(Fine de 5-semajna kursaro)

aŭguste, 6-taga, 6-8 horoj tage, 65 partoprenintoj, 7 chef-gvidintoj plus pliaj.

aŭguste, 6-taga, 6-8 horoj tage, 65 partoprenintoj, 7 chef-gvidintoj plus pliaj.

Ĉeftemo: Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo.

Ĉeftemo: '''Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo'''.

Gvidintoj: Trezoro [[HUANG Yinbao]], Ĉielismo [[WANG Tianyi]], Stalino [[YUAN Yongming]], [[Miaohui]], Nema [[PARK Yongsung]] (Koreio), [[Chimedtseren Enkhee]] (Mongolio), [[Usui Hiroyuki]] (Japanio).

'''5 Fai della Paganella, IT''' ([[81a Itala Kongreso de Esperanto]])

'''5 Fai della Paganella, IT''' ([[81a Itala Kongreso de Esperanto]])

aŭguste, 4-taga, 4 horoj tage, 20-40 partoprenintoj, 4 gvidintoj.

aŭguste, 4-taga, 4 horoj tage, 20-40 partoprenintoj, 4 gvidintoj.

Ĉeftemo: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto.

Ĉeftemo: '''Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto'''.

Gvidintoj: [[Sara Spanò]], [[Stefan MacGill]], [[Amri Wandel]], [[Giulio Cappa]].
Gvidintoj: [[Sara Spanò]], [[Stefan MacGill]], [[Amri Wandel]], [[Giulio Cappa]].

'''6 Modra-Harmónia, SK''' (kadre de [[KAEST]])

'''6 Modra-Harmónia, SK''' (kadre de [[KAEST]])

novembre, 4-taga, 3,5 horoj tage, 10-45 partoprenintoj, 8 gvidintoj.

novembre, 4-taga, 3,5 horoj tage, 10-45 partoprenintoj, 8 gvidintoj.

Ĉeftemo: Ciferecigo de la Esperanta kulturo.

Ĉeftemo: '''Ciferecigo de la Esperanta kulturo'''.

Gvidintoj: [[Eva Fitzelová]], [[Johannes Mueller]], [[Michal Matúšov]], [[Mélanie Maradan]], [[Vladimír Türk]], [[Václav Zouzalík]], kun enkondukintoj [[Petro Balaż]] kaj [[Stefan MacGill]].
Gvidintoj: [[Eva Fitzelová]], [[Johannes Mueller]], [[Michal Matúšov]], [[Mélanie Maradan]], [[Vladimír Türk]], [[Václav Zouzalík]], kun enkondukintoj [[Petro Balaż]] kaj [[Stefan MacGill]].

'''7 Lomeo, TG''' (semajnon por la Togolanda Kongreso)
'''7 Lomeo, TG''' (semajnon por la Togolanda Kongreso)

decembre, 3-taga, 6 horoj tage, 29 partoprenintoj, 6 gvidintoj.

decembre, 3-taga, 6 horoj tage, 29 partoprenintoj, 6 gvidintoj.

Ĉeftemo: Konsciigo en la uzado.

Ĉeftemo: '''Konsciigo en la uzado'''.

Gvidintoj: aldonotaj.
Gvidintoj: aldonotaj.

'''8 Weiβwasser, DE''' (kadre de [[JES]])
'''8 Weiβwasser, DE''' (kadre de [[JES]])

decembre-januare, 4-taga, 3 horojn tage, 10-30 partoprenintoj, 5 gvidintoj.

decembre-januare, 4-taga, 3 horojn tage, 10-30 partoprenintoj, 5 gvidintoj.

Ĉeftemo: Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo'
Ĉeftemo: '''Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo'''

Gvidintoj: Veronika Poór, Peter Balaž, [[Judith Meyer]], [[Michael Boris Mandirola]], [[Nico Huurman]].

Gvidintoj: Veronika Poór, Peter Balaž, [[Judith Meyer]], [[Michael Boris Mandirola]], [[Nico Huurman]].

Kiel registrite je 19:16, 10 mar. 2015

Aktivula Maturigo (mallonge AMO) estas programo de Universala Esperanto-Asocio, kiu celas altigi la konojn kaj kapablojn de siaj aktivuloj tra la mondo. Ĝi realiĝas pere de intensa serio da seminarioj, longaj je 2 ĝis 7 tagoj, kun sesioj inter 4 kaj 8 horoj tage. Tipe ili okazas paralele aŭ sinsekve kun aliaj aranĝoj por esperantistoj, kiam eble kun junularaj aranĝoj. La laborlingvo dum seminarioj estas Esperanto. Seminario tipe havas kvar gvidantojn, kiuj ne nur prelegas, sed inkluzivas en siaj kontribuoj interagajn elementojn: grup- aŭ par-laboron, komune plenumendajn taskojn, rol-ludojn aŭ diskutrondojn. Seminarioj kiam eble inkluzivas paneldiskuton aŭ forumon por kuntiri fadenojn inter la diversaj sesioj. Seminarioj laŭkonsile finiĝu per pritaksa, konkluda sesio kiu formulu rekomendojn al nomitaj homgrupoj aŭ organizoj.

Oni provis difini la temterenon trakteblan en la seminarioj: tio estas ege vasta. Jen en precize 25 vortoj la difino:

"La AMO-programo allasas ajnan temon en kiu trejnado povas akceli uzadon, konatecon kaj eblecojn de la lingvo, altigi ĝian prestiĝon kaj allogi adeptojn al ĝi."

Al tiu difino necesas aldoni, ke oni ja ekskludas de AMO trejnadon de instruistoj kaj kursgvidantoj, ĉar oni opinias, ke tio estas tereno por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu jam tie fosadas sian sulkon.

La siglo por la programo estas AMO, kaj la Seminarioj Pri AMO iom ŝerce prenas la nomon SPAMO. La programo estis antaŭvidita en la Strategia Plano de UEA, akceptita de la Komitato de UEA en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando en julio 2013. La konturoj de la programo estis establitaj en la lasta parto de 2013, cele al ĝia lanĉo kaj la unua seminario frue en 2014.

AMO en 2014

La unua seminario okazis en Horány, Hungario en marto. Ĝis la jarfino okazis ok seminarioj en ok landoj, en kvar el la kvin kontinentoj. La nombro da partoprenantoj en ĉiu seminario variis inter dudek kaj sesdek kvin kaj entute temis pri pli ol 230 partoprenantoj; ĉirkaŭ kvindek gvidantoj prizorgis centon da sesioj, kun entute pli ol ducent laborhoroj.

1 Horány, Hungario (JER)
marto, 3-taga, 8 horoj tage, ĉ. 20 seminarianoj, 5 gvidantoj.
Ĉeftemo: Kiel komuniki efike.
Gvidintoj: Veronika Poór, Petro Balaž, Lu Wunsch-Rolshoven, Stefan MacGill, Orlando Raola.

2 Sidnejo, CA (NASK)
julio, 2-taga, 8 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 7 gvidantoj.
Ĉeftemo: Strategio kaj praktiko de E-informado en Nord-Ameriko.
Gvidintoj: Mark Fettes, Grant Goodall, Humphrey Tonkin, Ĵenja Amis, Derek Roff, Chuck Mays kaj Nicholas Woods.

3 Fortalezo, BR (La 70a IJK)
julio, 4-taga, 3,5 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 4 gvidintoj.
Ĉeftemo: Kiel organizi lokajn grupojn, gvidi teamon?
Gvidintoj: Olga Shilyaeva, Veronika Poór, kaj du pliaj.

4 Siano (Xian), CN(Fine de 5-semajna kursaro)
aŭguste, 6-taga, 6-8 horoj tage, 65 partoprenintoj, 7 chef-gvidintoj plus pliaj.
Ĉeftemo: Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo.
Gvidintoj: Trezoro HUANG Yinbao, Ĉielismo WANG Tianyi, Stalino YUAN Yongming, Miaohui, Nema PARK Yongsung (Koreio), Chimedtseren Enkhee (Mongolio), Usui Hiroyuki (Japanio).

5 Fai della Paganella, IT (81a Itala Kongreso de Esperanto)
aŭguste, 4-taga, 4 horoj tage, 20-40 partoprenintoj, 4 gvidintoj.
Ĉeftemo: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto.
Gvidintoj: Sara Spanò, Stefan MacGill, Amri Wandel, Giulio Cappa.

6 Modra-Harmónia, SK (kadre de KAEST)
novembre, 4-taga, 3,5 horoj tage, 10-45 partoprenintoj, 8 gvidintoj.
Ĉeftemo: Ciferecigo de la Esperanta kulturo.
Gvidintoj: Eva Fitzelová, Johannes Mueller, Michal Matúšov, Mélanie Maradan, Vladimír Türk, Václav Zouzalík, kun enkondukintoj Petro Balaż kaj Stefan MacGill.

7 Lomeo, TG (semajnon por la Togolanda Kongreso)
decembre, 3-taga, 6 horoj tage, 29 partoprenintoj, 6 gvidintoj.
Ĉeftemo: Konsciigo en la uzado.
Gvidintoj: aldonotaj.

8 Weiβwasser, DE (kadre de JES)
decembre-januare, 4-taga, 3 horojn tage, 10-30 partoprenintoj, 5 gvidintoj.
Ĉeftemo: Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo
Gvidintoj: Veronika Poór, Peter Balaž, Judith Meyer, Michael Boris Mandirola, Nico Huurman.

Malfortoj de la programo

Unuavice malsufiĉe progresis sistema afiŝigo de materialoj: unuopaj gvidintoj prizorgis tion diversloke, sed retejo por AMO restas starigata. Necesas kompili liston de la ĝisnunaj kaj potencialaj gvidontoj (kune kun biografia prezento) kaj de la trakteblaj temoj.

Gravas kompletigi kaj organizi la bazan dokumentaron pri AMO. El tiuj kvar pleje utilas ekkoni la projekton:
D-AMO 01 skizas la programcelaron
D-AMO 02 la ecojn de seminarioj
D-AMO 07 (petilo por okazigo de seminario)
D-AMO 10, gvidilo kiu kuntiras plej diversajn konendaĵojn.

Urĝas la kreo de administra teameto por transpreni la signifan organizan kaj dokumentadan laboron – pri tio taskaro ekzistas (D-AMO 09).

Planoj por 2015

La deziro por seminarioj restas – kvin estas jam akceptitaj. La unua (AMO 9) jam okazis kun krom-nomo ‘seminaRIO’ ĉar ĝi okazis fine de januaro en Rio-de-Ĵanejro, kadre de la 50-a Brazila Kongreso de Esperanto. Sekvos kadre de la Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperanto-Junularo la deka seminario kun ĉeftitolo Memmastrumado. Mezmaje okazos seminario (AMO 11) ankaŭ kadre de nacia kongreso, en Uppsala, Svedio. Seminarioj plie okazos en Afriko, Azio kaj Ameriko.

Perspektiva celo estas la sistema trejnado de trejnistoj – nunaj kaj potencialaj. Tion devas prizorgi iuj kun altnivelaj kapabloj pri tia trejnado, kiuj profesie plenumas tiun rolon ekster esperantistaj rondoj.