Repento: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo kun 'eta|240px|Statuo omaĝe a Teixeirinha, ple granda repentisto de suda [[Brazilo]] '''Repento''' (portugale: '''''repente...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:56, 12 mar. 2015
Repento (portugale: repente [subite], ankaŭ konata kiel desafio [defio]) estas popolkultura tradicio brazila, kies origino deiras de la mezepokaj trobadoroj. Ĝi estas aparte forta en la nordoriento de Brazilo kaj estas miksaĵo iner poezio kaj muziko, en kiu superregas improvizado – la kreado "subita" de versoj[1].
Repento posedas diversajn metrikajn kaj ritmajn skemojn de métrica e rima, kaj ĝia kanto kutime estas akompanata per muzikinstrumentoj.
Kiam la uzata instrumento estas la pandero, la repento nomiĝas embolado; akompanate de kampara gitaro nomata „viola caipira“ ĝi nomiĝas cantoria; kantata sen muzika akompano ĝi nomiĝas entoada, toada aŭ aboio[1].
La origino de brazila "repentista" tenas siajn radikojn en la popola tradicio portugala nomata "Cantar Ao Desafio" (kantado defia).