K. R. C. Sturmer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
korektis preseraron Londana > Londona
e wiki-ligilo
Linio 5: Linio 5:
Li faris multon por seriozigi la kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo ''Por Recenzo'' (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, [[ĵaluzo]], [[envio]] kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.
Li faris multon por seriozigi la kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo ''Por Recenzo'' (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, [[ĵaluzo]], [[envio]] kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.


Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis la Esperanto-literaturon. Skizoj kaj noveletoj estis la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estis kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia ''[[Notlibro]]'' (1934).
Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis la Esperanto-literaturon. Skizoj kaj noveletoj estis la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estis kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia ''[[El la notlibro de praktika esperantisto|Notlibro]]'' (1934).


En siaj [[Rimportretoj]] Kalocsay karakterizas lin jene:
En siaj [[Rimportretoj]] Kalocsay karakterizas lin jene:

Kiel registrite je 11:55, 18 mar. 2015

Kenelm Ralph Creusé Sturmer (pseŭdonimo: Kenelm Robinson) (naskiĝis la 16-an de aprilo 1903 en Poole, mortis la 18-an de marto 1960 en Londono) estis brita esperantisto kaj denta teknikisto.

Li estis la kvara infano de kulturburĝaj gepatroj kaj ekde 1917 loĝis en Londono. Lin varbis al Esperanto en 1922 parolado de Margaret Lilly Blaise. Li eklaboris por Esperanto en Sudlondona Esperanto-Klubo, de 1925 por Londona Esperanto-Klubo, kies vicprezidanto li estis en 1927. Ekde 1928 li estis konsilanto de BEA. Ekde 1929 li estis vicĉefredaktoro de International Language, ekde 1930 ĉefredaktoro. Li kunaranĝis la Universalan Kongreson en Oxford 1930. Ekde 1932 li estis ano de BLEA. Inter aliaj meritoj estas menciinda lia sukcesa iniciato enkonduki Esperantajn kursojn - kun normala pagado de la instruisto - inter la vesperkursoj de la Londona County Concil.

Li faris multon por seriozigi la kritikadon per sentimaj recenzoj. La pikeme titolita novelo Por Recenzo (1930) kaj liaj dise aperintaj noveletoj estas esence psikologiaj. En ili la agado estas ekstreme simpla. La kvietaj gestoj kaj paroloj de la figuroj valoras nur kiel signoj pri eventoj, kiuj okazas anime. Surface ilia societa vivo aspektas konvencie korekta, sed sube regas sentkonflikto, amo, ĵaluzo, envio kaj izoliga diverseco: sub civilizita glacitavolo la akvoj kirliĝas senripoze.

Per Sturmer la influo de modernaj romanistoj anglaj kaj francaj atingis la Esperanto-literaturon. Skizoj kaj noveletoj estis la literatura formo plej taŭga al lia talento, ĉar lia vivkoncepto estis kalejdoskopa, ne kinofilma, kaj ĉar pli kontinua sintezo trostreĉus lian teknikan paciencon. Tiun opinion cetere li pravigis ankaŭ per la publikigo de sia Notlibro (1934).

En siaj Rimportretoj Kalocsay karakterizas lin jene:

K. R. C. Sturmer, La Timata.
Poetojn manĝas dekduope,
Kritikdekretas episkope
Sur sia tron' aŭtoritata.

Verkoj

Tradukoj

  • Burroughs, Edgar Rice: Princino de Marso (1938)
  • Cunningham, Allan: La hantataj ŝipoj (Trad. el la angla lingvo L. N. Newell kaj K. R. C. Sturmer, 1928)

Eksteraj ligiloj