Karl Bleibtreu: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Karl BLEIBTREU''' (naskiĝinta en la 13-a de majo 1859 en Berlino, mortinta en la 30-a de januaro 1928 en Locarno) estis germana verkisto....'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:07, 20 mar. 2015

Karl BLEIBTREU (naskiĝinta en la 13-a de majo 1859 en Berlino, mortinta en la 30-a de januaro 1928 en Locarno) estis germana verkisto.

Vivo

La filo de la batalpentristo Georg Bleibtreu, post eta studtempo en Berlino kaj vojaĝoj tra la tuta Eŭropo, jam en 1879 elstare verkistis. En febre malrapida labortempo li pubikigis pli ol 100 epikaj, dramaj, lirikaj, kritikaj kaj sciencaj laboraĵoj. Kiel poeto kaj milithistoriisto - de Dies irae (1882) ĝis Weltbrand (1912), vizio de baldaŭa mondmilito - li unuigis nordan-heroan patoson kun historia objektiveco.

Literaturhistorie gravis nur la kritikisto Bleibtreu kiel kunlaboranto kaj (1888-90) kuneldonanto de la de Michael Georg Conrad fondita gazeto Die Gesellschaft.

Lia Revolution der Literatur (1886), la programskribaĵo de la grupo Jüngstdeutsche, postulas sub la influo de Emile Zola novan realismon ne perfidantan la subjektivan-idealisman interpreton de faritaĵoj.

Verkarkaraktero

La heroa primonda ĉagreno de George Byron kaj la neforma realismo de William Shakespeare estas modelo por la verkaro Bleibtreu kiu senhelpe ŝanceliĝas inter la epokoj: inter kompreno por la tiutempaj socialaj problemoj kaj la enradikiĝo en burĝaj ideoj, inter Hegel kaj Darwin (kp. la problemo de genetiko en la dramo Seine Tochter, 1886), inter superhomeco (la dramoj pri Napleono kaj Cromwell) kaj prieŭropa laceco (kp. la budismajn dramojn), inter stiliga patoso kaj sobra ĵargono.

La realismo de Bleibtreu restas sur la enhava nivelo. La evoluo al konsekvenca naturalismo krititis de li polemike same kiel antaŭe la formala orbrila poezi(aĉ)o. La provo, kune kun C. Alberti fondi Germanan Teatron en 1890 por malhelpi la troan aktoradon de fremduloj en Berlino, baldaŭ malsukcesis. En 1908 Bleibtreu transloĝiĝis en Svislandon.

Literaturo