Jácome Martins Baggi de Araujo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Blahma (diskuto | kontribuoj) ligilo al la adresaro |
Blahma (diskuto | kontribuoj) nova stilo de atribuo de EdE |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
Baggi estis prezidanto kaj fondinto de la Petropolisa Esperanto-Grupo. |
Baggi estis prezidanto kaj fondinto de la Petropolisa Esperanto-Grupo. |
||
== Referencoj == |
|||
{{EdE-B}} |
|||
{{EdE|Baggi de Araujo|linia=jes}} |
|||
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj|B]] |
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj|B]] |
Kiel registrite je 11:19, 22 mar. 2015
Jácome Martins BAGGI de ARAUJO ('ĵakomj maR'tinz baĵi djara'uĵŭ) (mortis en la 27-a de januaro 1912) estis la unua konata Esperantisto en Brazilo, supera juĝisto en Petropolo, Ŝtato Rio-de-Ĵanejro.
Li sciis pri Esperanto jam en 1896 per Revue des Revues de Parizo, skribis fine 1897 al Beaufront, en Epernay, kaj ekhavis lernolibrojn kaj, tuj poste, estiĝis Esperantisto sub n-ro 4098, en la 18-a Adresaro de 1897.
Baggi Esperanton uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. Li venigis al Esperanto alian brazilan pioniran esperantiston Antonio Caetano Coutinho, kiu poste esperantigis la „Unuaj lecionoj“ de Théophile Cart.
Baggi estis prezidanto kaj fondinto de la Petropolisa Esperanto-Grupo.
Referencoj
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Baggi de Araujo el la Enciklopedio de Esperanto.