Orest Kuzma: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio
Linio 16: Linio 16:
{{vivtempo|1893|1968|Kuzma, Orest}}
{{vivtempo|1893|1968|Kuzma, Orest}}
[[Kategorio:Ukrainaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Ukrainaj esperantistoj]]
{{EdE|K}}
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto K]]

Kiel registrite je 14:44, 23 mar. 2015

Orest KUZMA (ukraine kaj ruse Орест Кузьма, naskiĝis la 28-an de decembro 1893 en vilaĝo Diniska, nuna lviva provinco de Ukrainio, tiam en Aŭstrio-Hungario, historie parto de Pollando, mortis en 15-an de decembro 1968 en Kolomeo, sama geografia regiono) estis ukraina esperantisto, eldonisto, tradukisto, biologo kaj gimnazia profesoro. Fondinto kaj prezidanto de la landa societo por ukrainaj Esperantistoj „Progreso“ en Kolomeo kaj UEA-delegito de 1913, li tradukis multajn ukrainajn verkojn kaj verkis diversajn Esperanto-lernilojn. Li kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj inter la jaroj 1913 kaj 1923 eldonis la revuon Ukraina Stelo.

En Literatura mondo li aperigis esperantlingvajn tradukojn de rakontoj de la ukrainaj klasikuloj Osip Makovej (1925, 1), Bohdan Lepkij (1925, 2), Vasil Stefanik (1925, 3) kaj Ivan Franko (1925, 10).

Unu el la centraj stratoj de la urbo Kolomeo portas lian nomon.

Eksteraj ligiloj

greke artikolo Засновник українського есперанто в Галичині - Орест Кузьма ("Ukraina Esperanto-pioniro en Galicio - Orest Kuzma") el la retejo kolomyya.org, arkivigita en webcitation.org, el 2009 fare de Miroslava Koĉerĵuk ukraine

 
 

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto