Stutgarto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
iuj administraj informoj aldonataj
Linio 17: Linio 17:
== Geografia situo ==
== Geografia situo ==


Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando [[Baden-Virtembergo]]. La urbo-centro situas en baseno (''Stuttgarter Talkessel''), formata de la montoj ''Bopser'' kaj ''Killesberg''. Stutgarto troviĝas apud la rivereto ''Nesenbach''; en la nordo ankaŭ la rivero [[Neckar]] trapasas la urbon.
Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando [[Baden-Virtembergo]], estas la administra centro de samnoma [[distriktaro (Germanio)|distriktaro]], nomata do [[distriktaro Stutgarto]], kaj havas la statuson de [[eksterdistrikta urbo]]. La urbo-centro situas en baseno (''Stuttgarter Talkessel''), formata de la montoj ''Bopser'' kaj ''Killesberg''. Stutgarto troviĝas apud la rivereto ''Nesenbach''; en la nordo ankaŭ la rivero [[Neckar]] trapasas la urbon.


Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda [[Germanio]] (malantaŭ [[Munkeno]]), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta [[Germanio]].
Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda [[Germanio]] (malantaŭ [[Munkeno]]), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta [[Germanio]].

Kiel registrite je 11:45, 25 mar. 2015

Geografia situo de Stutgarto
  • Germana nomo: Stuttgart [ŜTUTgart]
  • Situo: 48° 46' 36" NO, 9° 10' 48" OR
  • Loĝantaro: 590 992 (fino de 2004)
  • Urbestro: Fritz Kuhn
  • Areo: 20 734 hektaroj
  • Alteco: averaĝe 260 metroj super la marnivelo
  • Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Stutgarto[1] - germane Stuttgart - estas la ĉefurbo de la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio. Ĝi troviĝas en la sudokcidenta parto de la ŝtato, proksime de la limoj de Francio kaj Svislando. Stutgarto estas konata por diversaj renomaj homoj, kiaj Friedrich Schiller kaj Gottlieb Daimler. Ankaŭ troviĝas tie la ĉef-fabrikadejoj de Mercedes-Benz kaj Porsche.

Geografia situo

Stutgarto troviĝas en la centro de la federacia lando Baden-Virtembergo, estas la administra centro de samnoma distriktaro, nomata do distriktaro Stutgarto, kaj havas la statuson de eksterdistrikta urbo. La urbo-centro situas en baseno (Stuttgarter Talkessel), formata de la montoj Bopser kaj Killesberg. Stutgarto troviĝas apud la rivereto Nesenbach; en la nordo ankaŭ la rivero Neckar trapasas la urbon.

Stutgarto estas la 2-a plej granda urbo en suda Germanio (malantaŭ Munkeno), kaj la 6-a plej granda urbo en tuta Germanio.

La urbo estas dividita en kvin centrajn kaj 18 malcentrajn distriktojn. Ĉiu distrikto havas propran distriktestron (Bezirksvorsteher) kaj distriktan konsilantan komitaton (Bezirksbeirat). La distriktoj mem estas siavice dividataj en sume 152 urbajn partojn (kvartalojn).

Historio de la urbo

Artmuzeo en Stutgarto

Surloke kie hodiaŭ troviĝas la urba parto Bad Cannstatt, la Romianoj fondis kastelon cirkaŭ la jaro 90. Proksime de la kastelo troviĝis gravaj romianaj ĉefŝoseoj, kiuj konektis la Rejnajn kun la Danubaj provincoj.

En la 10-a jarcento Duko Liudolf de Ŝvabio fondis ĉevalbredejon (la germana vorto por ĉevalino estas Stute; de tio eble venas la nomo de la urbo) en la baseno inter la montoj Bopser kaj Killesberg. En la 13-a jarcento Stutgarto urbiĝis pro la grafoj de Badeno. Poste, la grafoj de Virtembergo aĉetis la urbon kaj elkonstruis ĝin al la virtemberga centra urbo dum la 14-a jarcento. Ekde tiam Stutgarto restis la ĉefurbo de Virtembergo. La 13-an de marto 1919, dum puĉo kontraŭ la regado de la Respubliko de Weimar, la membroj de la registaro fuĝis al Stutgarto, sed reiris post tri tagoj. En 1952 la landoj Badeno kaj Virtembergo unuiĝis, kaj Stutgarto iĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Baden-Virtembergo.

Politiko

Ekde 1930 Stutgarto estas regata de ĉef-urbestro (antaŭe: urbestro). Nun tiu estas Wolfgang Schuster de la kristandemokrata partio (CDU), antaŭe regadis Manfred Rommel (CDU). Tre konata kandidato por la ofico estis la verdula politikisto Rezzo Schlauch, kiu gajnis 39,3 procentojn de la balotiloj (Schuster: 43,1 procentoj) en 1996.

Ekde la elektoj je la 13-a de junio 2004 la magistrato nun konsistas el:

CDU 32,9% (−5,3) 21 seĝoj (−4)
SPD 22,8% (−0,6) 14 seĝoj (−1)
GRÜNE (verduloj) 18,7% (+5,7) 11 seĝoj (+3)
FW 9,7% (+3,3) 6 seĝoj (+2)
FDP/DVP 6,5% (+0,3) 4 seĝoj (=)
REP 3,9 % (−1,0) 2 seĝoj (−1)
PDS 1,8% (+0,1) 1 seĝo (=)
SÖS 1,7% (+1,7) 1 seĝo (+1)
Aliaj 2,0% (−4,2) 0 seĝoj (=)

Ekonomio

Stutgarto kaj ĝia regiono estas konataj pro alt-teknologiaj entreprenoj. Inter ili troviĝas Daimler AG, Porsche, Bosch, Hewlett-Packard kaj IBM. Krome, ĉirkaŭ 150.000 mez-klasaj entreprenoj laboras en Stutgarto. La stutgarta borsa merkato estas la dua plej granda en Germanio (post Frankfurto ĉe Majno). Du universitatoj troviĝas en Stutgarto (Universität Stuttgart, Universität Hohenheim), kaj ok aliaj altlernejoj.

Sporto

La futbal-stadiono

Futbala Mondpokalo 2006

Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, en Stutgarto la matĉoj okazis en Gottlieb-Daimler-Stadiono, kiu tiucele estis komplete renovigita kaj proponis 54.267 sidlokojn por spektantoj.

Historio de Esperanto en Stutgarto

La unua Esperanto-grupo estis fondita la 27-an de januaro 1905 de Paul Christaller, kiu prezidis ĝin seninterrompe ĝis majo 1933. En 1913 la grupo de Stutgarto gastigis la 8an Germanan Esperanto-Kongreson, kiu samtempe estis kvazaŭ antaŭkongreso de la 9-a Universala Kongreso en Bern (Svislando). De la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 1932 okazis la 12-a kongreso de SAT en Stutgarto, kun ĉirkaŭ 245 partoprenantoj el 12 landoj. Ĝi malaprobis proponon fari el SAT iun Internacion; ŝanĝo de statuto tiel, ke la (Landaj) Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEA) de SAT havu reprezentanton en la ĝenerala konsilantaro. En la apudarbara, okcidenta urboparto Hasenberg estas po strato nomata "Esperantostraße" kaj "Zamenhofstraße".

Famaj Stutgartanoj

Partneraj urboj

Stutgarto havas partnerajn rilatojn kun jenaj urboj:

Krome ĝi havas amikecajn rilatojn kun jenaj urboj:

Referencoj

  1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 1040, dekstra kolumno

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda