Socia sekso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
* [[Seksa konstitucio]]
* [[Seksa konstitucio]]
* [[Principoj de Jogjakarto]]
* [[Principoj de Jogjakarto]]
* [[Samseksema liberiga movado]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==

Kiel registrite je 08:52, 5 apr. 2015

Sakŝalmo en Skota armea klano-uniformo. En multaj partoj de la Okcidento, jupo povas esti neakceptebla kiel parto de vira socia seksrolo, sed en Skotlando viroj tradicie portas kilto-n, kiu estas iom simila al virina jupo.

Socia sekso, ankaŭ soci-kultura seksogenro (neologisme laŭ la angla vorto gender [ĜENder]) estas la "socia" aŭ "psikologa" sekso de persono, kiu malsamas al biologia sekso. Oni devas rimarki, ke la esperanta vorto "sekso" ne nur inkluzivas la biologian fakton, sed enhavas ankaŭ sociajn kaj kulturajn sencojn.

En feminisma teorio kaj kvir-teorio oni distingas la biologian fakton esti vira, ina, aŭ interseksa, disde la socia sekso, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ la fizika fakto, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, aŭ transgenrulo.

Kelkaj aspektoj de socia sekso estas:

  • nomo kaj respekttitolo;
  • aspekto - videbla fizika formo, hararo, voĉo ktp.;
  • vestaĵoj;
  • sinteno;
  • interna identiĝo.

Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies socia sekso kaj ties biologia sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforton.

Socia seksrolo

Socia seksrolo (angle gender role) estas la kondutmaniero kiu en ĝusta kulturo estas taksata tipa aŭ akceptabla por koncerna sekso. Laŭ kelkaj psikologistoj, kelkaj kondutmanieroj rezultas pro biologiaj kondiĉoj kaj kelkaj pro socia premo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝ